Longbeka arbustosilvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Longbeka arbustosilvio
Longbeka arbustosilvio
Longbeka arbustosilvio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Megaluredoj Megaluridae
Genro: Bradypterus
Specio: 'B. major'
Bradypterus major
(Brooks, 1872)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Longbeka arbustosilvio (Bradypterus major) estas specio de birdoj de la familio de Megaluredoj iam lokataj en tiu de Silviedoj. Ĝi apartenas al genro de Arbustosilviojbradipteroj kiu enhavas ĉefe speciojn de Afriko kaj Azio, kiel tiu ĉi.

Tiu specio estas tre bruna supre kun pli ruĝecbrunaj flugiloj kaj vosto, pli helaj subaj partoj kun blanka gorĝo kaj helbrunaj flankoj kaj subventro kaj nigrecaj okuloj.

Ĝi troviĝas en Ĉinio, Barato, Pakistano kaj Taĝikio. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. Ĝi loĝas en okcidenta Himalajo, en Ksinjiango, okcidenta Ĉinio (tre rare, en la Montoj Kunlunoj de Ksinjiango kaj okcidenta Tibeto) kaj oriente de montoj Pamiroj en Taĝikio (eble nur kiel vaganto), norda Pakistano (ĵusa informo kaj distribuado ne bone konata) kaj nordokcidenta Barato (komuna, sed nur surloke). Ties teritorio ŝajne malpliiĝas en Kaŝmiro kaj en aliaj lokoj, eble pro ŝanĝoj en agrikulturaj praktikoj, lignoproduktado kaj troa paŝtado ĉefe de kaproj. Tiu specio estas malbone konata kaj malofte vidata, kvankam ĉefe pro ties sekretema kaŝema kutimo kaj nuna malfacila atingebleco de ties teritorio.

Tiu orientalisa kaj palearktisa specio reproduktiĝas el 2,400 al 3,600 m (probable moviĝante subdekliven vintre al 1,200 m) en malfermaj deklivoj de terasaj kultivejoj, malaltaj dornaj arbustaroj, densa herbejo kaj bracken, ofte ĉe arbarbordoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]