M. E. Lazarus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
M. E. Lazarus
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1822 (1822-01-01)
Morto 1-an de januaro 1895 (1895-01-01) (73-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono
Familio
Patro Aaron Lazarus
Patrino Rachel Mordecai Lazarus
Okupo
Okupo verkisto
vdr

Marx Edgeworth LAZARUS (naskiĝis la 6-an de februaro 1822, mortis en 1895 aŭ 1896) estis usona individuisma anarkiisto el Guntersville, Alabamo, kie li posedis bieneton. Lazarus verkis sub la pseŭdonimo "Edgeworth." Li estis la aŭtoro de kelkaj eseoj kaj anarkiismaj broŝuroj kiaj Land Tenure: Anarchist View (1889). Li estis la plej aĝa filo de Rachel Mordecai Lazarus, kiu havis etendan korespondadon kun la angl-irlanda romanisto Maria Edgeworth.

Fams citaĵo el Lazarus estas "Ĉiu voĉdono por registara oficejo estas instrumento por sklavigi min."

Lazarus estis ankaŭ intelekta kontribuanto al Fourierismo kaj al la movado por la libera amo de la 1850-aj jaroj, nome socireformisma grupo kiu postulis eĉ la nuligon de la instituciita geedzeco. Membroj de tiu movado kiu inkludis en siaj vicoj la Societon Oneida kaj ties fondinton John Humphrey Noyes, Mary Gove Nichols, Victoria Woodhull, kaj Emma Goldman, alvokis ne por promiskueco aŭ por multaj partneroj, sed por la rajto de la personoj geedziĝi laŭ amaj deziroj kaj esti libera el ŝtata interfero. En el eseo de Lazarus de 1852 nome Love vs Marriage, li argumentis ke la geedzeco kiel institucio estis proksima al la "laŭleĝa prostituado," subpremante virinojn kaj virojn al akceptado de senamaj geedzecoj truditaj pro ekonomiaj aŭ praktikaj tialoj super vera amo.[1][2][3]

Lazarus ankaŭ publikigis verkojn pri homeopatio kaj kristanismo, en kiuj li defendas spiritajn kaj fizikajn traktadojn kiuj ŝajnas antaŭaĵoj de la moderna novepoka spiriteco.[4][5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Freedman, Estelle B., "Boston Marriage, Free Love, and Fictive Kin: Historical Alternatives to Mainstream Marriage." Organization of American Historians Newsletter, August 2004.
  2. Guarneri, Carl J., The Utopian Alternative: Fourierism in Nineteenth-Century America. Ithaca: Cornell UP, 1991.
  3. Stoehr, Taylor, ed., Free Love in America: A Documentary History. New York: AMS, 1979.
  4. Lazarus, M. E., Trinity and Incarnation. New York: Fowler and Wells, 1851.
  5. Lazarus, M. E., Homoeopathy : a theoretic demonstration, with social applications, Making of America Series.