Makadamio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Macadamia
Macadamia integrifolia folioj kaj nuksoj
Macadamia integrifolia folioj kaj nuksoj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Proteales
Familio: Proteaceae
Genro: Macadamia
F.Muell.
Specioj

Macadamia claudiensis
Macadamia grandis
Macadamia hildebrandii
Macadamia integrifolia
Macadamia jansenii
Macadamia ternifolia
Macadamia tetraphylla
Macadamia whelanii

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Makadamiaj nuksoj, nekuiritaj
Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj)
Energio Esprima eraro: Nekonata vorto “kj”. kkal   Esprima eraro: Nekonata vorto “kj”. kJ
Karbonhidrato 13.82 g
- Amelo 1.05 g
- Sukeroj 4.57 g
- Fibro 8.6 g
Graso 75.77 g
- saturitaj grasoj 12.061 g
- mononesaturitaj 58.877 g
- polinesaturitaj 1.502 g
Proteino 7.91 g
Akvo 1.36 g
Vitaminoj
Tiamino (B1-vitamino)  1.195 mg 92%
Riboflavino (B2-vitamino)  0.162 mg 11%
Nikotina acido (B3-vitamino)  2.473 mg 16%
Pantotena acido (B5-vitamino)  0.758 mg 15%
Piridoksino (B6-vitamino)  0.275 mg 21%
C-vitamino  1.2 mg 2%
E-vitamino  0.54 mg 4%
Mineraloj
Kalcio  85.0 mg 9%
Fero  3.69 mg 30%
Magnezio  130.0 mg 35% 
Mangano  4.131 mg 197% 
Kalio  368.0 mg 8%
Zinko  1.3 mg 13%
Procentaĵoj rilatas al usonaj
rekomendoj por plenkreskuloj.
Fonto: USDA Nutrient database angle


Makadamio estas genro el planta familio de Proteacoj ( Proteaceae ). Ĝi estas konata ĉefe pro la "makadamiaj nuksoj", kiuj estas la fruktoj de la ĉ. 5 metrojn alta arbo.

Hejmo kaj kultiva areo

La plantoj venas originale el pluvarbaroj de Kvinslando en orienta Aŭstralio, el la limanta Novsudkimrio, el Novkaledonio kaj Macadamia hildebrandii el la indoneza insulo Celebes.

Malgraŭ la grandaj postuloj de la arbo, ĝi estas kultivata ekster Aŭstralio ankaŭ en Havajo, Sud-Afriko kaj certaj regionoj en Nord- kaj Sud-Ameriko.

Historio

La aŭstralazian plantan genron priskribis ĉ. 1857 la botanikisto Ferdinand von Müller kaj Walter Hill, direktoro de la botanika ĝardeno de Brisbane. La planto ricevis sian nomon laŭ la sciencisto John McAdam. La unua priskribita specio estis Macadamia ternifolia.

Specioj kiel Macadamia tetraphylla kaj Macadamia integrifolia validas hodiaŭ kiel endanĝerigitaj specioj en Novsudkimrio.

La nuksoj

Makadamio-nuksoj, maldekstre kun ŝelo, dekstre senŝeligite

La nuksoj estas riĉa nutrofonto da proteino kaj graso, ili apartenas al la plej bongustaj kaj fajnaj nuksoj. Ĉar la kultivado de la planto estas malfacila, la plua prilaborado komplika kaj la postulo je ĝi estas grandega, ĝi apartenas al la plej kostaj nuksoj de la Tero.

blankaj floroj

La nuksoj maturiĝas sur la arboj kaj post rikolto oni ripozigas ilin dum unu monato en bone aerumita loko. Pli poste ili iĝas senŝeligitaj kaj ripozigitaj dum unu plua monato, por redukti la akvoentenon je du procentoj.

La nuksoj aperas en la komerco senescepte kiel ŝenŝeligitaj kaj prilaboritaj, ĉar la nukso estas tre dura kaj dika. Plimulto de la nuksorompiloj estas malkonvenaj por rompi ĝin. Por la disrompo necesas specifa spindela nuksorompilo.

Krom la granda grasoenteno, ĝi enhavas ankaŭ vitaminon B, kalcion, feron, fosforon. La oleo trovas ankaŭ uzon en la kosmetika industrio aŭ kiel ekskluziva korpooleo.

Sistematiko

Oni povas diferencigi 10 speciojn, kiujn oni povas dividi je 4 grupoj. Ekonomie gravas nur du specioj: Macadamia tetraphylla (la nuksoj havas krudan ŝelon kaj ne konvenas por rostado) kaj Macadamia ternifolia (kun glataj, sed iom pli maldikaj ŝeloj). Nur tiuj ĉi du specioj havas manĝeblajn nuksojn, la aliaj estas tro amaraj por ĝui ilin.

Genro Macadamia :

  • Grupo 1
    • M. whelani
    • M. hildebrandii
  • Grupo 2
    • M. ternifolia
    • M. integrifolia
    • M. tetraphylla
  • Grupo 3
    • M. prealta
    • M. heyana
  • Novkaledonia grupo (necerta)
    • M rousselii
    • M. veillardii
    • M. francii

Eksteraj ligiloj