Maria Luiza (Parmo)
- Ne konfuzu kun: Maria Luiza de Parmo (1751-1819)
Maria Luiza de Aŭstrio, france Marie-Louise d'Autriche, plennome germane Maria Ludovica Leopoldina Franziska Therese Josepha Lucia von Habsburg-Lothringen, arkidukino de Aŭstrio, princino de Hungario kaj Bohemio (naskiĝis la 12-an de decembro 1791 en Vieno; mortis la 17-an de decembro 1847 en Parmo) estis (progeedza) imperiestrino de la Francoj de 1810 ĝis 1814, poste (reganta) dukino de Parmo kaj Piaĉenco ĝis 1847.
Pliaĝa filino de imperiestro Francisko la 1-a de Aŭstrio, ŝi estis edzinigita en 1810 al imperiestro de la Francoj kaj reĝo de Italio Napoleono la 1-a por sigeli la Traktaton de Schönbrunn (1809) inter Francio kaj Aŭstrio, post la malvenko de Aŭstrio en la batalo de Wagram en 1809.
Nevole irante al la imperia kortego de Tuileries, Marie-Louise baldaŭ komencis aprezi sian novan pozicion kvankam Francoj ne amis ŝin kaj ŝi ne sentis sin hejme en tiu lando, kiu dudek jarojn antaŭe, senkapigis alian aŭstran arkidukinon, nome ŝian praonklinon Marie-Antoinette.
Kiam Napoleono estis venkita de la Sesa Koalicio, Marie-Louise decidis ne sekvi lin en lia ekzilo al insulo Elbo, sed revenis kun sia filo Napoleono la 2-a al la kortego de Vieno. Post la Cent-Tagoj kaj la definitiva malvenko de Napoleono en Batalo de Waterloo, la imperiestrino, por pli bone defendi la aferojn de sia filo, decidis resti fidela al sia devena familio Habsburgo-Loreno. La Viena kongreso konsentis doni al ŝi, en 1815, la duklandon de Parmo, Piaĉenco kaj Guastalla. Ŝi estis nur 24-jaraĝa.
Severe kritikita de la Francoj pro tio ke ŝi forlasis Napoleonon dum la malvenko, Marie-Louise, kiu guberniis dum perturbita periodo, male sukcesis, per klara kaj socia politiko streĉe gvatata de Aŭstrio, esti amata de Parmanoj kiuj nomis ŝin "la bona dukino".