Marie Jaëll

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marie Jaëll
Persona informo
Naskonomo Marie Trautmann
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1846 (1846-08-17)
en Steinseltz
Morto 4-an de februaro 1925 (1925-02-04) (78-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo de Passy
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Konservatorio de Parizo
Subskribo Marie Jaëll
Familio
Edz(in)o Alfred Jaëll
Okupo
Okupo komponistopianisto • muzikologo • instruisto • muzikinstruisto
Verkoj The magic touch, piano music by mind training
vdr

Marie JAËLL (naskita Trautmann) (la 17an de aŭgusto 1846 – la 4an de februaro 1925) estis franca pianisto, komponistino, kaj elstara pedagogo.

Marie Jaëll komponis muzikpecojn por piano, koncertoj, kvartetoj kaj aliaj [1], Ŝi dediĉis ŝia violonĉela koncerto al Jules Delsart kaj estis la unua pianisto prezenti ĉiujn el la pianaj sonatoj de Beethoven en Parizo [2]. Interalie, ŝi faris sciencajn studojn de manaj teknikoj en piana ludado kaj provis anstataŭigi tradician kun sistemaj pianaj metodoj [3][4]. Ŝiaj studentoj inkluzivis Albert Schweitzer, kiu studis kun ŝi dum ankaŭ studanta orgenon kun Charles-Marie Widor en 1898–99.[5] Ŝi mortis en Parizo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Marie Jaëll (1846-1925) laŭ sia geedza nomo, estis franca pianisto, komponistino, kaj elstara pedagogo. Ŝi komencis sian pianlernadon en la aĝo de ses kaj sekvis dum sia vivo studante kun larĝa nombro da famaj instruistoj.

Laŭ sia naskiĝnomo Marie Trautmann, kaj akompanita de sia patrino, ŝi ĝuis intensan prezentkarieron ĉie en Eŭropo de sia 9ª ĝis sia 20ª jaraĝo [6]. Tiuj publikaj prezentadoj estis tre bone akceptitaj de la publiko kaj de la lokaj gazetoj: la “Revue et gazette musicale” de Parizo publikigis recenzon (1862) dirante: “…ŝia bela stilo, ŝia agrable modera ludado, kun neriproĉebla pureco, eskvizita gusto, delikata eleganteco, konstante plenigis la publikon per miro."

Kiam Marie geedziĝis kun la sukcesa kaj fama aŭstra koncertpianisto Alfred Jaëll (1866), ambaŭ daŭris ilian koncertkarieron kiel geedza teamo. Ili kune prezentis popularajn pecojn, duetojn, soloojn kaj siajn proprajn komponaĵojn ĉie en Eŭropo kaj Rusio. Lea Schmidt-Roger diris: "ŝi kaj ŝia edzo Alfred transskribis kaj interpretis grandan parton de la nuntempa kvarmana literaturo."

Ŝi komencis komponi pli serioze kaj ŝi decidis sendi siajn unuajn laborojn al Franz Liszt por taksado. Ŝi verkis por orkestro, solluda piano, ĉambramuziko, arĉa kvarteto, pianokvarteto, kaj violonĉelo. Ankaŭ ŝi verkis la operon “Runea” kaj la simfonian poemon "Ossiane", de kiuj ekzistas nur fragmentoj [7].

Ŝiaj kanzonoj de la 70-aj ĝis la 90-aj jaroj distingiĝis per la sukcesaj kunigoj de francaj kaj germanaj stiloj. La New Grove Dictionary of Music asertas ke Marie "komponis pianpecojn kaj kantojn kiuj, kvankam esence romantikaj, rivelas asimiladon de la renovigo de la epoko."

Je ŝia 35 jaraĝo, kiam ŝia kompona laboro pli firmiĝis, forpasis ŝia patrino kaj ŝia edzo. Post tiuj du vivofrapoj Marie serĉis pacon en soleco kaj en pluaj studoj. Marie profunde kaj freneze esploris la rilaton, inter la fizika ago ludi la instrumenton kaj la mensa koncepto de sono; kiel la aŭdaj kaj palpaj sentemoj estas ligitaj, kaj ĝia aplikado en la muzikinstruado. Ŝi disvolvis sian esploradon el scienca vidpunkto: ŝi laboris kun d-ro Charles Féré por akiri pli profundan komprenon pri la maniero kiel pianistoj ludas kaj elsendas muzikon.

Ŝi donis du nekredeble postulemajn kaj legendajn seriojn de koncertoj: unu en kiu ŝi prezentis la kompletajn pianajn verkojn de Liszt kaj alia en kiu ŝi ludis ĉiujn tridek-du sonatojn de Beethoven. Post tiuj masivaj projektoj, ŝi ĉesis ludi, komponi kaj eĉ aperi publike. Ŝi skribis: “mi malkovris la spiriton de Liszt en mi mem kaj mi povus transdoni ĝin al estontaj generacioj”.

Ŝi estis preta koncentriĝi pri la projekto, kiu okupos la lastajn jardekojn de ŝia vivo: krei kaj perfektigi la pianmetodon konatan kiel "La Tuŝo" aŭ la Jaëll Metodon. La rezulto de ŝia esplorado kaj sperto estis serio de dek unu libroj pri pianotekniko. Temas pri metodo per kiu la studo de piano fariĝas veka agado, ne direktita sisteme al la mekanika agado de la fingroj, sed kiu instigas la studenton malkovri la unuecon kiu devas regi inter la muzika penso kaj la tuŝa sentemo.

Marie Jaëll esprimas en “Le Toucher” “La specifeco de la grandaj interpretistoj estas ilia kapablo senti du mirindajn sentojn, la unua en la aŭdo-sento, la dua la sento de tuŝo... Se granda artisto sukcesas tute kunigi la aŭdo-senton kun la palpa sentemo, devas esti vero, ke ĉi tiu ligo estu la bazo de instruado...”

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 180 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Komponaĵoj[8][redakti | redakti fonton]

  • Am Grabe eines Kindes - 3 ĥoroj.
  • Ce qu'on entend dans l'Enfer, le Purgatoire
  • Le Paradis - Granda verkaĵo por piano.
  • Concerto en fa - violonĉelo kaj orkestro, dediĉita al Jules Delsart.
  • Concerto en r‚ mineur - piano kaj orkestro, dediĉita al Saint-Saëns (1877)
  • Concerto en ut mineur - piano kaj orkestro, dediĉita al Eugen d'Albert (1844)
  • Harmonies d'Alsace - orchestra.
  • Impromptu, 2 Meditations, 6 Petits morceaux, 10 Bagatelles - meznivelaj pecoj por piano.
  • La Légende des Ours - soprano kaj piano.
  • Les Orientales - voĉo.
  • Ossiane - voĉo kaj orkestro.
  • Psalm LXV - ĥoro en kvar partoj, dediĉita al Monsieur Alfred Jaëll, neeldonita.
  • Runea - opero.
  • Sonate por violo.
  • Sphinx - por piano, dediĉita al Saint-Saëns, eldonita en 1885.
  • Sur la tombe d'un enfant - ĥoro kaj orkestro.
  • Valses pour piano á quatre mains, Op. 8 - piano four-hands.
  • Valses Mélancoliques and Valses Mignonnes - solo pecoj por meznivela piano.
  • Voix du Printemps - piano kvarmanoj.

Verkaro[9][redakti | redakti fonton]

  • Le toucher, enseignement du piano ... basé sur la physiologie[10] (Parizo, 1895)
  • La musique et la psychophysiologie [11](Parizo, 1896)
  • Le mécanisme du toucher (Parizo, 1897)
  • Les rythmes du regard et la dissociation des doigts (Parizo, 1901)
  • L’intelligence et le rythme dans les mouvements artistiques (Parizo, 1904)
  • Un nouvel état de conscience: la coloration des sensations tactiles (Parizo, 1910)
  • La résonance du toucher et la topographie des pulpes (Parizo, 1912)
  • Nouvel enseignement musical et manuel basé sur la découverte des boussoles tonales (Parizo, 1922)
  • Le toucher musical par l’éducation de la main (Parizo, 1927)
  • La main et la pensée musicale (Parizo, 1927)

Por plia legado[redakti | redakti fonton]

  • Briscoe, James R., ed. "Historical Anthology of Music by Women." Bloomington and Indianapolis: Indiana University Press, 1987.
  • Chantavoine, Jean. "Lettres de Liszt - Marie et Alfred Jaëll," Revue internationale de Musique, 1952.
  • Cooper, Grosvenor W. and Leonard B. Meyer. The Rhythmic Structure of Music. Chicago: The University of Chicago Press, 1971.
  • Friedland, Bea. "Louise Farrenc." 1804-1875 Composer, Performer, Scholar. Ann Arbor: UMI Research Press, 1980.
  • Jaëll, Marie. "La musique et la psychophysiologie." Parizo: Alcan, 1896; reprint ed., Parizo: Association Marie Jaëll, 1983.
  • Kiener, Hêlêne. "Marie Jaëll, Problêmes d'esthétique et de pédagogie musicales." Nantes: Editions de l'Arche, 1989.
  • Pendle, Karin, ed. "Women and Music." Bloomington: Indiana University Press, 1991.
  • Stegemann, Michael. "Camille Saint-Saèns and the French Solo Concerto. Trans. by Ann C. Sherwin. Portland, Oregon: Amadeus Press, 1984.
  • Uszler, Marienne, Stewart Gordon and Elyse Mach. "The Well-Tempered Keyboard Teacher." New York: Schirmer Books, 1991.
  • Wright, Gordon. "France in Modern Times." Fourth Edition. New York: Norton, 1987.
  • Ziloti, Alexander. "Moy vospomenaneya a Franz Liszt." Trans. into English, 1913, St. Petersburg.
  • Marie Jaëll. "Cahiers de travail." 32 volumes, 1882–1906, Marie Jaëll's Journals.
  • Bibliothèque Nationale et Universitaire, Strasbourg, France.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Marie Jaëll Exhibit - Strasbourg
  2. Jaëll Marie / née Trautmann (1846 - 1925) (france). musicologie.org. Alirita 25 February 2011.
  3. Leuchtmann/Timbrel, "Marie Jaell". The New Grove Dictionary of Music and Musicians. London, Macmillan, 2001.
  4. Marie Jaëll: The Magic Touch, Piano Music by Mind Training, by C. Guichard (Algora, New-York, 2004, 216 p.)
  5. George N. Marshall, David Poling: Schweitzer
  6. "Marie Trautmann Jaëll"[rompita ligilo], Encyclopedia of World Biography, Vol. 24. Detroit: Gale, 2005. Accessed Sept. 2014.
  7. Jaëll Marie / née Trautmann (1846 - 1925) (france). musicologie.org. Alirita 25 February 2011.
  8. Schmidt-Roger, Lea. "Condensed Introduction to The Life and Work of the French Composer Marie Jaëll". Accessed Dec. 2014.
  9. Leuchtmann, Horst and Charles Timbrell. "Jaëll, Marie", Grove Music Online. Oxford Music Online. Oxford University Press, accessed December 15, 2014.
  10. . Le Toucher : enseignement du piano basé sur la physiologie / par Marie Jaëll.... 3, Le Toucher harmonisé appliqué aux morceaux : avec 50 figures (EN) (1899). Alirita 2021-08-18.
  11. Jaëll, Marie (1846-1925) Auteur du texte. (1926) La musique et la psychophysiologie (2e éd.) / par Marie Jaëll (EN).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]