Metila izoeŭgenolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metila izoeŭgenila etero
Plata kemia strukturo de la
Metila izoeŭgenolo
Tridimensia kemia strukturo de la Metila izoeŭgenolo
Metila izoeŭgenolo troviĝas en la foliaro de la Zingibraloj.
Alternativa(j) nomo(j)
  • Benzeno, 1,2-dumetokso-4-propenilo
  • Izoeŭgenila metila etero
Kemia formulo
C11H14O4
CAS-numero-kodo 6379-72-2
ChemSpider kodo 553362
PubChem-kodo 637776
Merck Index 15,
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkoloraj aŭ flavaj kristaloj kun florodoroj
Molmaso 178,228-1
Denseco 1,058g/cm−3
Fandpunkto 16,5 °C
Bolpunkto 263 °C
Refrakta indico  1,5667
Ekflama temperaturo 113 °C
Solvebleco Akvo:Nesolvebla
Mortiga dozo (LD50) 2500 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P301+312, P330
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Metila izoeŭgenolo estas fenilpropanoido aŭ la metila etero de la izoeŭgenolo. kaj apartenas al la klaso de la organikaj kombinaĵoj konataj kiel dumetoksaj benzenoj. Ĉi tiuj estas organikaj aromataj kombinaĵoj enhavantaj unu monociklan benzenan nukleon akompanataj de du metoksaj grupoj.

Metila izoeŭgenolo ankaŭ estis detektita, sed ne kvantigita en, pluraj malsamaj manĝaĵoj, kiel ekzemple sovaĝaj karotoj (Daucus carota), (Daucus carota ssp. sativus), dolĉa bazilio (Ocimum basilicum), estragonoj (Artemisia dracunculus), kaj ĉiamverdaj rubusoj. (Rubus laciniatus).

Metila izoeŭgenolo estas vaste uzata kiel alternativo al la tre limigita izoeŭgenolo. Pli forta ol eŭgenila acetato sed malpli tenaca, pli spica kaj ne tiel vanila kiel la metila diantilo[1]. Utila suplemento al la oleo de diantoŝoso kaj rilataj bazoj, ĝiaj fiksigaj proprecoj ankaŭ estas helpemaj en ĉi tiu kaj en pli spicaj specoj de komponaĵoj.

Metila izoeŭgenolo (aŭ izometila eŭgenolo) estas fenilpropanoido, la metiletero de la izoeŭgenolo. Ĝi estas unu el la ĉefaj komponaĵoj trovitaj en la esenca oleo ĉerpita el Acorus calamus, ŝelo de Croton malambo kaj en la rizomoj de Zingiber zerumbet, Hedychium coronarium kaj Etlingera cevuga.

Ĝi ŝajnas iomete dika glueca likvaĵo. Metila izoeŭgenolo estas uzata en la formulado de gustoj kaj aromoj. Metila izoeŭgenolo fariĝas ruĝa sub lumo kaj en alkalaj bazoj. Tiel, estas pli bone ne uzi en alkalaj bazoj kiel duŝĝeloj aŭ ŝampuoj. Metila izoeŭgenolo posedas anksiolizajn kaj antideprimivajn proprecojn.

Metila izoeŭgenolo estas ne solvebla en malvarma aŭ varma akvo, ĝi posedas mildan odoron kaj akran guston. Ĝi estas bruligebla kaj solvebla en alkoloj, acetono, benzeno, kloroformo, etero, glacia acetata acido, etila acetato kaj aliaj organikaj solvantoj.

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Izoeŭgenila metila etero povas prepariĝi per metiligo de la izoeŭgenolo kun metila sulfato en alkala solvaĵo.

Izoeŭgenolo metila izoeŭgenila etero

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Metila Diantilo estas anstataŭaĵo por izoeŭgenolo kaj trovata esti uzata en ŝampuoj kaj bonaj aromoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]