Mexicali
Mexicali estas metropolo en Meksiko, universitata urbo kaj limpasejo, kie estas ĉefurbo de subŝtato Baja California kaj sidloko de Mexicali (komunumo).
Bazaj informoj
- Loĝantaro: 689.775 (en 2010)
- Supermara alteco: 8-15 m
- Areo: km²
- Telefonkodo: +52 686
- Poŝtkodo: 21000
- Horzono: UTC -8 (somere UTC -7)
- 32° 40′ 00″ N 115° 28′ 00″ U / 32.66667 °N, 115.46667 °U (mapo)Koordinatoj: 32° 40′ 00″ N 115° 28′ 00″ U / 32.66667 °N, 115.46667 °U (mapo)
Geografio
Mexicali situas laŭ landlimo de Usono en norda parto de la lando. Tijuana troviĝas je 163, Los-Anĝeleso je 368, Meksikurbo je 2661 km-oj.
Historio
Indianoj vivis tie ĝis alveno de hispanoj. La teritorio apenaŭ estis loĝata pro la dezerto. Por ŝpari tempon, oni konstruis fervojon trairantan. En la 1880-aj jaroj oni tie fiksis la novan landlimon, poste en 1900 usonanoj ricevis permeson konstrui kanalon. La konstruado tiris multe da homoj (tiam alvenis ankaŭ ĉinoj). Mexicali oficiale fondiĝis en 1903. La loknomo enhavas mallongigojn de Meksiko kaj Kalifornio. La kanalo ebligis produkti tritikon, kotonon kaj legomojn. Inter la mondmilitoj estis grava negoco la kontrabandado, precipe pri alkoholoj. En 2010 tertremo okazis.
Ekonomio
Dekomence Mexicali estas grava centro por kotonoproduktado, sed ankaŭ aliaj branĉoj de agrikulturo restis gravaj. Ekde 2004 siliciovalo fondiĝis, kiu estas produktado laŭ la plej moderna teknologio. Ankaŭ turismo gravas.
Klimato
En Mexicali dezerta klimato regas. Jare pluvas nur po 75 mm. La temperaturo estas somere 42 ° C (foje pli), en januaro preskaŭ frostopunkto. Dum la historio nur unuafoje neĝis.
Vidindaĵoj
- 12 teatroj
- impona kulturdomo
- katedralo omaĝe al Dipatrino
Trafiko
Mexicali havas internacian flughavenon kaj fervojon.
Ĝemelurboj
- Ŝablono:Flagicon Adelaide, Aŭstralio
- Ŝablono:Flagicon San Luis Río Colorado, Meksiko
- Ŝablono:Flagicon Ensenada, Meksiko
- Ŝablono:Flagicon Navojoa, Meksiko
- Ŝablono:Flagicon Nankingo, Ĉinio
- Ŝablono:Flagicon Gumi, Suda Koreio
- Ŝablono:Flagicon Calexico, Usono
- Ŝablono:Flagicon El Centro, Usono
- Ŝablono:Flagicon Indio (Kalifornio), Usono
- Ŝablono:Flagicon San Bernardino (Kalifornio), Usono