Saltu al enhavo

Mijagroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mijagroj
Rufkola mijagro (Myiagra ruficollis)
Rufkola mijagro (Myiagra ruficollis)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Monarĥedoj Monarchidae
Bonaparte 1854
Genro: Mijagroj Myiagra
Vigors & Horsfield, 1827
Specioj

vidu tekston

Sinonimoj
  • Piezorhynchus
  • Seisura
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Mijagroj (Myiagra) estas genro de paseroformaj birdoj el familio Monarĥedoj. Ili estas naturaj en Aŭstralazio kaj tie estas kutime nomataj larĝbekaj muŝkaptuloj aŭ simple larĝbekuloj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La genron Myiagra unue enkondukis en jaro 1827 naturalistoj Nicholas Vigors and Thomas Horsfield.[1] La nomo estas kunmetaĵo de klasikaj grekaj radikoj muia ("muŝo") kaj agreō ("(mi) kaptas"). Myiagros ankaŭ estis loka dieto aŭ heroo en la antikva greka religio, kies idolo onikrede forpelis insektojn forde homaj domoj.[2] En 1840 George Robert Gray deklaris arĝentan mijagron tipa specio de la genro.[3][4]

Specioj[redakti | redakti fonton]

Laŭ nuna sistematiko la genro enhavas 22 speciojn, unu el kiuj nun formortintas:[5]

Rufkola mijagro en Norda Teritorio, Aŭstralio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Mijagroj distingas de aliaj Monarĥedoj, interalie de plejparte similaspektaj monarĥoj el genro Monarcha, je konsista ekzisto de seksa duformismo, bunta kolorigo de ovoj kaj ĉiama ĉeesto de iam ne grandaj, sed ĉiam movivaj krestoj. Mijagroj estas malgrandaj birdoj ĉirkaŭ 13–20 cm longaj. Iliaj bekoj estas platecaj kaj larĝaj, adaptitaj por kapti insektojn en flugo. Kutime, beko estas nigra de ekstere kaj brile oranĝkolora de ene, kio tre videblas kiam la birdoj kantas. La azurkresta mijagro, endemia sur insulo Taveuni de Fiĝioj, estas ioma escepto, ĉar ĝia beko estas oranĝkolora de ĉiuj flankoj.

Seksa durformismo en kolorigo de plumaro estas notebla en ĉiuj specioj de mijagroj. Kutime iĉoj havas malhele bluajn aŭ nigrajn kapojn, dorsojn, flugilojn, kaj vostojn, dum iliaj ventroj kaj ĝenerale malsupraj partoj estas pli aŭ malpli helkoloraj, en kolora sĥemo simila al tiu de hirundoj kaj aliaj insektovoraj birdoj, kiuj plejparton de tempo estas en flugo: tia kolorigo helpas maski la flugantan birdon kaj de malsupre, sur fono de la ĉielo, kaj de malsupre, sur fono de grundo kaj ĝia malhela vegetaĵo. Iĉoj de iuj specioj havas ruĝajn aŭ ruĝecajn partojn ie en malsupra duono de la plumaro. Inoj kutime havas la samas kolorsĥemon, sed la koloroj estas multe pli palaj kaj grizecaj. Luma mijagro estas ioma escepto, ĉar en tiu ĉi specio iĉoj havas solide nigran plumaron, dum inoj estas kaŝtankoloraj supre kaj grizece blankaj malsupre.

Kiam mijagroj surbranĉiĝas, ili kutime staras vertikale. Ili estas tre viglaj birdoj kaj eĉ sidante konstante movas siajn vostojn, aparte la malkvieta mijagro, kiu ĉiam skuas sian voston de flanko al flanko.

Konduto kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

Plejparto de dieto de mijagroj konsistas je insektoj, kiujn ili kaptas en flugo simile al ĉasmaniero de Muŝkaptuledoj: ili embuskas sidante sur branĉo, kaj vidinte insekton rapide flugas al ĝi kaj kaptas ĝin per beko. Krome, ili povas kapti insektojn de supraj aŭ malsupraj partoj de arbaj folioj.

Kantoj de mijagroj estas kutime priskribataj kiel mallongaj, krudaj kaj nemuzikecaj kriĉoj.

Distribuo kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La genro estas disvastigita en Aŭstralazio. Ĝiaj specioj troveblas en Wallacea, Novgvineo, Aŭstralio, Salomonoj, Novkaledonio, Vanuatuo, Fiĝioj, Samoo, kaj Mikronezio. Ekzistas raportoj pri individuaj observoj de vagantaj birdoj en Aotearoo, Tongo kaj Guamo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1827) “Australian birds in the collection of the Linnean Society; with an attempt at arranging them according to their natural affinities”, Transactions of the Linnean Society of London (English, Latin) 15 (1), p. 170–334 [250–251]. doi:10.1111/j.1095-8339.1826.tb00115.x.  Estas jaro 1826 sur titolpaĝo, sed la efektiva dato de publikiĝo estas 1827.
  2. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  3. Gray, George Robert. (1840) A List of the Genera of Birds : with an Indication of the Typical Species of Each Genus. London: R. and J.E. Taylor.
  4. (1986) Check-list of Birds of the World 11. Museum of Comparative Zoology.
  5. Monarchs. IOC World Bird List Version 11.2. International Ornithologists' Union (July 2021). Alirita 28 July 2021.
  6. 6,0 6,1 6,2 Species Updates – IOC World Bird List (en-US). Alirita 2021-06-04.