Mila-skandalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mila-skandalo ekas en Francio la 18-an de januaro 2020, kiam 16-jarulino Mila akre kritikas Islamon en la socia retejo Instagram. Ŝi estis ĵus rifuzinta la provon de amindumado de retuzanto, kiu post tiam ŝin kulpigis pri rasismo kaj montris sin insultema kontraŭ lesboj.

Dum la videofilmo, en kiu ŝi kritikas Islamon kaj uzas insultojn, rapidege disvastiĝas en la sociaj retejoj, ŝiaj vortoj estas konsideritaj de iuj retuzantoj kiel diskriminaciemaj kaj ŝi iĝas la celo de dekmiloj da mesaĝoj kontraŭgejaj, mizoginaj kaj da alvokoj al perforto, al seksperforto kaj al murdo. Tiu situacio devigas ŝin rezigni iri al gimnazio kaj izoliĝi en sia hejmo, kie ŝi estas protektita de policanoj.

Tagojn post tagoj, la afero iĝas nacia kaj kaŭzas multnombrajn reagojn sine de francaj politikaj, amaskomunikilaj kaj religiaj sferoj, ĉefe pri la temoj de islamfobio, de blasfemrajto kaj de parollibereco, en franca socio. Samtempe, du juĝaj enketoj estas malfermitaj : unu kontraŭ Mila pro instigo al rasa malamo (kiu rapide fermiĝis sen pluaj agadoj) kaj la alia pri la molestado kaj la minacoj de murdo, kiuj celis ŝin.

La afero reekas en novembro 2020 kiam aperas novaj minacoj de murdo kontraŭ la adoleskantino, sekve de nova videofilmo de Mila. Dek tri el ŝiaj ret-agresistoj estas juĝitaj en junio 2021.

Resumo de la faktoj[redakti | redakti fonton]

Kiam la afero ekas, Mila estas 16-jaraĝa adoleskantino kiu volas fariĝi kantistino. Ŝi havas konton ĉe Instagram, kie ŝi estas aktiva kaj havas ĉirkaŭ 9000 abonantojn.[1]

La 18-an de januaro 2020, ŝi diskutas kun siaj abonantoj «pri multaj temoj», ĉefe pri ama orientiĝo. Ŝi ricevas «iom ĝenajn» provojn de amindumado de viro el siaj abonantoj, kiujn ŝi rifuzas. Post tio, unu el ŝiaj abonantoj kiu estas lesbo, same kiel ŝi, asertas ne vere esti allogita de inoj «rebeues», t.e. slange «arabaj». Mila respondas : «Estas same por mi, ne mia stilo.» Post ĉi tiu komento la abonanto, kies amindumadon ŝi antaŭe rifuzis, kulpigas ŝin pri rasismo kaj insultas ŝin lesbofobe kaj mizogine, je la nomo de Alaho [2][3].

La temo poste ŝanĝiĝas al religio. Mila asertas, ke ŝi  «malagnoskas ĉiujn religiojn» kaj ke ŝi estas «tute ne rasisma, ĉar oni ne povas esti kontraŭ religio» [4].

Ŝi poste publikigas videofilmon, kiu ne devus resti videbla dum pli ol 24 horoj (story-on), kie ŝi kritikas Islamon kaj uzas insultemajn vortojn kontraŭ ĝi[4]:

Citaĵo
 Mi malamas religion. [...] Estas nur malamo en Korano, Islamo estas fekaĵo. [...] Mi diris kion mi pensas pri tio kaj vi ne igos min bedaŭri tion. Plufoje estos homoj, kiuj incitiĝos. Mi klare prifajfas. Mi diras kion mi volas, kion mi pensas. Via religio estas fekaĵo. Via Dio, mi metas fingron en lian pugon. Dankon, ĝis.[5]

Tiu videofilmo estos tre rapide diskonigita en la interreto (vidite 35 milionoj da fojoj), igante centojn da retanoj uzi insultojn lesbofobajn kaj mizoginajn, kaj fizike minaci ŝin, kaj eĉ alvoki al murdo kontraŭ ŝi (50 000 minacoj de murdo).[6] Personaj informoj pri ŝi (inter aliaj ŝia domicilo, ŝia familinomo kaj la gimnazio kie ŝi studas) estas rapide malkaŝitaj en la interreto.[1][4][7]

La 21-an de januaro 2020, la retejo Bellica, ekstremdekstra en la franca politiko, bonvenigas en si la parolojn de Mila. La maldekstra ĵurnalo Libération faras same je la sekva tago[8]; ŝi deklaras tie : «Male al ili mi insultis neniun, nek minacis, nek alvokis al perforto kontraŭ iu ajn. Kion mi faris estas blasfemo, ĝenerala kritiko pri religioj kaj nenio alia[4]».

Dum ŝiaj vortoj plivastiĝas tre rapide en la interreto, la kradvorto « #JeSuisMila » (#MiEstasMila) kaj poste « #JesuispasMila » (#MineestasMila) aperas en Twitter por defendi la junan adoleskantinon aŭ male por kritiki ŝin[2].

La 15-an de aŭgusto 2020, Mila estas denove minacita de murdo kaj de seksperforto «je la nomo de Alaho» dum lingva restado en Malto. Lia aŭtoro, alĝeriano loĝanta en Francio, estas kondamnita al unu prokrasta jaro de mallibereco far malta Justeco[9][10].

En la socia retejo TikTok, la 14-an de novembro 2020, Mila publikigas novan videofilmon kritikan kontraŭ Islamo. Atakante siajn kritikantojn kaj tiujn, kiuj minacas ŝin de murdo, ŝi finas la videofilmon deklarante : «Kaj laste, prizorgu vian amikon Alahon, mi petas, ĉar mi ne ankoraŭ elirigis miajn fingrojn el lia pugo.[11][12]». Dum ĉi tiu parto de la videofimo interrete iras, Mila estas denove la celo de multo da alvokoj al murdo[10][13]. Ŝi ankaŭ estas forpelita de ŝia nova milita gimnazio post esti malsingarde dirinta la nomon de la internulejo, kie ŝi loĝas[14]. Per komuniko, la franca ministerio pri defendo, de kiu dependas la lernejo de la junulino, asertas ke «Mila ne estis forpelita» kaj ke ŝi povos daŭrigi sian lernadon en sekura loko, distance, ĝis kiam la situacio mildiĝos[15]. Per letero, al la rektoro de la milita gimnazio, aperinta en la revuo Le Point, la patro de Mila celas la malkuraĝon de la militistoj kaj ilia malakcepto protekti lian filinon[14].

Komence de la jaro 2021, Mila ricevis entute pli ol 50 000 malamajn mesaĝojn, po proksimume trideko da mesaĝoj minute,[16][17].La prezidanto de la franca asocio de protekto de neplenaĝuloj en la interreto e-Enfance tiam diras :

Citaĵo
 Neniam antaŭe neplenaĝulo estis viktimo de tia akreco. La aktiveco pri Mila superis tiam la nombron da mesaĝoj kutime publigitaj dum evento kiel la Futbala Mondpokalo[16]

En marto 2021, la konto de Mila en Twitter estas suspendita dum mallonga tempo pro «molestado» post ŝiaj respondoj al miloj da insultoj kaŭzitaj de interplanita kampanjo de ret-molestado sekve al desegnaĵo de bazlernejo, kiun ŝi afiŝis.[18][19] Pro la emocio kaŭzita kaj sub la premoj de kritikoj, la socia retejo nuligas sian decidon kaj agnoskas «eraron»  [20][21].

Sekvoj kaj konsekvencoj[redakti | redakti fonton]

Por Mila[redakti | redakti fonton]

Dum la polemiko, Mila esprimas sin per amaskomunikiloj nur unufoje: la 3-an de februaro 2020, en la elsendo Quotidien, elsendita de TMC. Dum ŝi loĝas izole ĉe siaj gepatroj de pluraj tagoj, ŝi prenas la respondecon de siaj vortoj kaj postulas «blasfemrajton», precizigante ne «esti volinta celi homojn», bedaŭrante «esti dirinte tion tiel vulgare» kaj prezentante siajn ekskuzojn al tiuj, kiuj «praktikas sian religion pace»[2][22].

Ne plu povante viziti la gimnazion Léonard-de-Vinci en Villefontaine ĉar la franca edukadsistemo opinias ke ŝi endanĝerigas siajn kamaradojn[16], Mila petas ŝanĝi gimnazion[23]. Sed en junio 2020, ŝiaj gepatroj denuncas «la nemoviĝemon» de la edukadsistemo : ili diras ke ŝi nun estas eksterlerneje de kvar monatoj kaj ke ĉiuj publikaj gimnazioj de la regiono asertas ne kapabli certigi ŝian sekurecon. Ilia advokato, Richard Malka, tiam deklaras[2]:

Citaĵo
 Ĉi tiu afero bildigas la ĉiesan rezignon, ĉefe de la edukadsistemo, instrui opini- kaj parolliberecon. Oni toleras netolereblaĵon celante ŝoki neniun. Oni rezignas respublikajn virtojn pro timo ofendi kaj, fine, oni silentigas viktimojn kaj oni rifuzas vidi la agojn de iliaj agresantoj[2] 

Juĝaj[redakti | redakti fonton]

Mila kaj ŝia advokato, Richard Malka, interparolante dum suspendo de aŭdienco en la tribunalo de Parizo, la 22-an de junio 2021.

Kadre de ĉi tiu afero, Mila plendas ĉe Justico kaj du enketoj estas malfermitaj : unu kontraŭ Mila pro alvoko al malamo kaj la alia pro alvoko al la murdo. La unua enketo estas fermita sen pluaj agadoj la 30-an de januaro 2020, ĉar, laŭ la franca prokuroro de Respubliko Jérôme Bouvier, ŝi «demonstris ke la vortoj diskonigitaj, ne gravas la incitema parolmaniero uzita, havis kiel nuran celon esprimi personan opinion pri religio, senvolante admoni malamon aŭ perforton kontraŭ individuoj laŭ ilia deveno aŭ laŭ ilia aparteno al tiu komunumo de kredo[24][25]».

En marto 2020 juĝo en la tribunalo de Vienne (Isère) oficiale kulpigas, interalie pro «minacoj de murdo», unu el la aŭtoroj de la alvokoj al perforto kaj murdo kontraŭ Mila. Tiu adoleskanto al li respondas, ke li «prenas la tutan respondecon» de sia konduto kaj ke li «faris la laboron, kiun juĝoj kaj polico ne faras». Poste, du aliaj neplenaĝuloj estas oficiale kulpigitaj pro «ŝtelado kaj kontraŭleĝa havado de komputika datumaro[2][26]».

23-jaraĝa ĝardenisto, juĝita en Auch (Gers), estas kondamnita la 1-an de oktobro 2020, al tri jaroj de mallibereco, el kiuj dek ok monatoj prokrastaj, pro minacoj de seksperforto kaj de murdo[10][26].

Sekve de la publikigo de nova videofilmo de Mila, la prokurorejo de Vienne (Isère) anoncas, la 15-an de novembro 2020, la malfermon de enketo pro «skribaj minacoj de murdo kaj ret-molestado»[10][13].

La 9-an de februaro 2021, kvin homoj, inter 18 kaj 29 jaraĝaj, disaj sur la franca teritorio kaj ŝajne sen ligo inter ili, estas arestitaj de la centra Ofico de lukto kontraŭ la krimoj de malamo pro ret-molestado kaj minacoj de murdo kontraŭ ŝi[27][28]. La 22-an de marto 2021, ses aliaj homoj estas arestitaj, ĉiuj pro «Interreta morala molestado», kvin el ili ankaŭ pro «minacoj de murdo», la sesa por «minacoj de krimo»[29]. Sume, dek tri homoj estas juĝitaj la 3-an de junio 2021 en la deliktpuna tribunalo de Parizo[30][31]. La 7-an de julio 2021, la deliktpuna tribunalo de Parizo decidas punojn inter kvar kaj ses monatoj de prokrasta mallibereco kontraŭ dek unu el la dek du arestitoj[32].

Reagoj[redakti | redakti fonton]

Religiaj[redakti | redakti fonton]

La Franca Konsilo pri la Islama Kulto[redakti | redakti fonton]

La 24-an de januaro 2020, la ĝenerala delegito de la Franca Konsilio pri la Islama Kulto (FKIK), Abdallah Zekri deklaras ĉe Sud Radio, dum li prezentas sin «kontraŭ» la minacoj de murdo kontraŭ Mila, «Ĉi tiu junulino tre bone scias, kion ŝi faras. Kiu semas venton, tiu rikoltas ŝtormon [...] Ŝi incitis, ŝi akceptu konsekvencojn[2][33]». La franca subministro Marlène Schiappa tiam malglorigas tiujn «krimemajn vortojn, maldignajn de opinigvidanto»[34]. Je la sama tago, la prezidanto de FKIK, Mohammed Moussaoui, afiŝas en Twitter: «Nenio povas pravigi minacojn de murdo rilate al homo, ne gravas la vortoj uzitaj. Nur Justeco decidas laŭleĝajn punojn kaze de incitado al malamo[35]»

Granda moskeo de Parizo[redakti | redakti fonton]

La 8-an de julio 2021, la gvidanto de la Granda Moskeo de Parizo, Chems-Eddine Hafiz, koncedas al Mila privatan viziton de la konstruaĵo dum du horoj. Ŝi estas interalie invitita al la ĉambro de preĝado (kies alireblo estas kutime «strikte malpermesita" al vizitantoj) kie li donacas al ŝi rozkoloran mushaf-on de Korano. Tiu «amikema vizito", kiun Mila perceptas kiel «tre gravan pacosignon", estas laŭdita far la urbestro de Parizo Anne Hidalgo, far la prezidanto delegita de la franca partio LREM Aurore Bergé kaj far la Internacia Ligo Kontraŭ Rasismo kaj Antisemitismo[36][37].

Publika opinio[redakti | redakti fonton]

Enketo farita de la Franca Instituto pri Publika Opinio inter la 1a kaj la 3a de februaro 2020 indikas ke Mila estas subtenita de 53 % el francoj, la apogo estante pli markita en la altaj sociekonomiaj klasoj. La enketo tamen montras, ke la pridemanditaj homoj malfavoraj al blasfemrajto (kvankam ĉi tiu estas esprimita per ŝoka maniero) estas same multnombraj kiel tiuj, kiuj favoras al ĝi.[38][39]

En decembro 2020, la aŭskultantoj de la franca radiokanalo RMC nomumas ŝin Grande gueule de l'année[40], tio estas io kiel «Grandfaŭkulo de la jaro».

Politikaj aspektoj[redakti | redakti fonton]

Politikaj homoj ne interkonsentas pri la temo.[16]

La franca ministro pri Justeco, Nicole Belloubet, opinias, ke «Insulto al religio, […] estas grava» , antaŭ aserti esti dirinta mallertajn vortojn.

La 29-an de januaro 2021, la franca ministro pri Justico, Nicole Belloubet deklaras ĉe la radiostacio Europe 1: «En demokratio, minaco de murdo estas neakceptebla [...] Insulto kontraŭ religio kompreneble estas atenco kontraŭ konscilibereco, tio estas grava, sed tio neniel kompareblas kun minaco [de murdo][35]». Pliposte, ŝi deklaras esti mallertinta kaj neekzaktinta: «Ĉiuj rajtas kritiki [...] iun religion, iun ideon, [...] per vortoj el sia propra elekto. Tio estas ne nur feliĉa sed ankaŭ savpova[41][42]»

Siaflanke, Ségolène Royal deklaras: «Ekzistas libereco kritiki religiojn sed mi rifuzas bazigi debaton pri Laikeco sur la asertoj de adoleskanto [...] Kritiki religiojn ne malkongruas kun respekto, edukado, kono, saĝeco pri tio, kion oni diras. Certe ne igi adoleskantinon, kiu mankas je respektemo, modelulon de parollibereco [35][43]»

Aldone al la silento de multaj politikaj homoj, la du ĉi-supraj deklaroj — viditaj kiel nesubtenaj pri blasfemrajto — estas konsideritaj, far aliaj politikaj figuroj (kaj de maldekstro kaj de dekstro) far kronikistoj kaj far filozofoj, karakterizaj de iu «malkuraĝeco» de parto de la franca reganta klaso[2][43][44][45][46]. La maldekstrularo, la feminismaj kaj GLAT-aj asocioj estas kulpigitaj far Le Figaro[16] kaj far Mila[47] pro ne sufiĉe esti defendinta la adoleskantinon, pro timo de «fari tion, kion la ekstremisma dekstrularo volas». Tamen, en Twitter, la kolektivo feminista NousToutes denuncas la molestadon, kiun suferis Mila. La asocioj Osez le féminisme, SOS homophobie kaj STOP Homophobie alportas sian apogon al ŝi[48]. Siaflanke, Marine Le Pen skribas en Twitter : «Estas pli da kuraĝo en ĉi tiu junulino ol en la tuta reganta politika klaso de la lastaj 30 jaroj[49]».

La prezidanto de franca Respubliko, Emmanuel Macron, intervenas kadre de la afero reasertante «blasfemrajton».

La afero fariĝinte polemika[50], Emmanuel Macron reasertas la 12-an de februaro 2020 «blasfemrajton» kaj la rajton «kritiki religiojn». Li diras ankaŭ ke «en ĉi tiu debato, oni forgesis, ke Mila estas adoleskanto» kaj ke la ŝtato protektas Mila-on «En lernejo, dum ŝia ĉiutaga vivo, dum ŝiaj movoj[51]" En sekva decembro, rekonante «sen tute tion diri, la malvenkon de publika povo" laŭ la vortoj de Figaro, li asertas rilate al tiu afero : «Tio signifas, ke ni fariĝis frenezaj, kaj ke homoj ne respektas fundamentan principon de Respubliko, kiu estas tio kion oni nomas Laikeco[16]».

Reagante al la vortoj de la prezidanto de franca Respubliko, la franca eseisto Céline Pina deklaras :  «En la vorton frenezaĵo oni metas tion, kion oni planas ne trakti. […] Tio signifas ke en nia lando, kiam radikala Islamo elektas celon, oni forlasas ĝin ĉar fariĝas tro malfacila protekti ĝin.[…] Oni ĉeestas reinstaladon de blasfemo per murdo kaj politika minaco, kaj oni fine diras "Domaĝe!"[16]»

En januaro 2021, dum la parlamenta debato pri la projekto de leĝo firmigante la respekton de la principoj de Respubliko en Francio, Marine Le Pen kulpigas la ŝtaton esti «nekapabla» certigi la sekurecon de Mila, tion dementas la franca ministro pri enlandaj aferoj, Gérald Darmanin[52].

Aliaj[redakti | redakti fonton]

El la aktivisto Zohra Bitan originas la publikigado en marto 2020 de la libro #JeSuisMila #JeSuisCharlie #NousSommesLaRépublique : 50 personnalités s’expriment sur la laïcité et la liberté d’expression (#MiEstasMila #Mi EstasCharlie #NiEstasRespubliko: 50 figuroj esprimas pri Laikeco kaj Parollibereco), kies antaŭparolon verkis Zineb El Rhazoui, kiu skribas : «Per ĉi tiu libro, ni diras al Mila kaj al ĉiuj, kiuj pensas same kiel ŝi, ke ili ne estas solaj, ke ilia libereco estas nia sacerdoteco[53]».

La prezidanto de la franca Komitato Laikeco Respubliko, Jean-Pierre Sakoun, konsideras ke ĉi tiu afero videbligas la volon de radikala Islamo «kontroli korpon kaj menson» de inoj[54].

En komuniko datita de la 22-a de junio 2021, la reprezenta konsilio de la nigraj asocioj de Francio subtenas la adoleskantinon dezirante «memorigi ke Mila ne senkiale insultis la islaman religion (...) sed reagis al insultoj de viro kiu, por pravigi liajn kontraŭgejajn ofendojn, apogiĝis sur la islama religio. Sociaj retejoj malordiĝas kaj Mila estas minacita de murdo pro esti havinta kuraĝon respondi al netoleremo[55]».

La ĵurnalisto Lauren Bastide deklaras en Instagram, la 24-an de junio 2021, ke ŝi ne subtenas Mila-on ĉar ĉi tiu estus « islamfobia » kaj ke tiu afero estus rekuperita far la ekstrema dekstrularo[55]. Reage al tiu komuniko, magazino Marianne konstatas ke Mila-skandalo «ĝenas en tiuj intersekcaj medioj» ĉar temas pri «juna lesba ino [kiu] kritikis islamon per vortoj, kiujn ŝiaj atakantoj taksas rasismaj». Tamen «subteni adoleskanton insultitan, molestitan kaj minacitan pri murdo pro ties kritiko kontraŭ religio» ne estas rasismo, emfazas Marianne, ĉar tio kion faris Mila estas blasfemo, «tute laŭleĝa kritiko kontraŭ religioj, ĉar protektita en Francio far parollibereco»[56].

En la ĵurnalo L'Express, Marylin Maeso same kritikas la t.n «intersekcan» aktivismon, asertante ke Lauren Bastide mensogas kiam ŝi bildigas «kiel rasismulon malrespekteman pri islamanoj, junan samseksemulinon kiu faris nenion krom diri tion kion ŝi opinias pri kredoj kiujn oni lanĉis al ŝia vizaĝo cele al malhomigi ŝin pro ŝia lesbeco. Tiel farinte, Bastide blinde aprobas la rezonon de la molestantoj de Mila, laŭ kiu oni postulu senkondiĉan respekton pri religiaj kredoj, eĉ kiam tiujn oni uzas por pravigi kontraŭgejan malamon»[57].

Rolo de sociaj retejoj[redakti | redakti fonton]

La afero naskiĝas en Instagram kaj disvastiĝas tra la sociaj retejoj. E-Enfance, asocio aprobita de la franca edukadsistemo kaj taskita pri la protekto de la neplenaĝuloj en la interreto, forigas multnombrajn insultojn kaj minacojn celante la adoleskanton kaj pro tio ĝi mem iĝas celo de minacoj[24].

Samtempe, en la interreto, estas kreita por defendi ŝin la kradvorto #Jesuismila (#MiEstasMila). Estas aliflanke kreita la kradvorto #Jenesuispasmila (#Mineestasmila); la asocio STOP Homophobie kaj Le Collectif Féminin situas sin favore de #Jesuismila[48].

Dum la pridemandadoj far la enketistoj, la arestitoj parolis pri «kuntrenanta efiko»[31]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Affaire Mila en la franca Vikipedio.

  1. 1,0 1,1 16jaraĝa Mila minacita de murdo pro esti kritikinta Islamon (france). Alirita la 22-an de januaro 2020.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 Mila antaŭ teruro, gepatroj denuncas la nemoviĝemon de la lernejo (france). Alirita la 19-an de junio 2020.
  3. De instagram al Senato, irvojo de polemiko (france). Alirita la 13-an de novembro 2020.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Mila-skandalo: ministro pri justeco kulpigita pro esti volanta ĝustigi blasfemon (france). Alirita la 22-an de novembro 2020.
  5. Mila-skandalo: postrigardo pri 10 tagoj de polemiko (france). Alirita la 29-an de januaro 2020.
  6. Mila: nun estas unu jaro ekde mi perdis mian vivon (france). Alirita la 20-an de januaro 2021.
  7. Aduleskulo molestata post islamfobiaj vortoj (france). Alirita la 24-an de januaro 2020.
  8. Ĉu Mila, junulino 16jaraĝa, estis forpelita el sia gimnazio far polico sekve de filmeto (france). Alirita la 22-an de januaro 2020.
  9. Minacoj de seksperforto kaj de murdo, juna Mila plufoje molestita dum siaj ferioj (france). Alirita la 25-an de septembro 2020.
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 Nova enketo malfermita pro minacoj de murdo kontraŭ adoleskanto Mila (france). Alirita la 15-an de novembro 2020.
  11. Mila-skandalo, minacoj post nova deklaro, enketo malfermita (france). Alirita la 22-an de novembro 2020.
  12. Mila, nova polemika videofilmeto pri Islmamo ekas alvokojn al murdo kontraŭ la junulino (france). Alirita la 22-an de novembro 2020.
  13. 13,0 13,1 Mila celata de alvokoj al murdo post polemika videofilmeto pri Islamo, enketo malfermita (france). Alirita la 15-an de novembro 2020.
  14. 14,0 14,1 Mila forpelita el sia milita gimnazio, la letero al malkuraĝuloj de sia patro (france). Alirita la 10-an de decembro 2020.
  15. La patro de Mila denuncas hipokritecon de la instituciojn post forpelo el ŝia nova gimnazio (france). Alirita la 11-an de decembro 2020.
  16. 16,0 16,1 16,2 16,3 16,4 16,5 16,6 Mila: la vivo sinkaŝema de aduleskulino viktima de la islamista malamo (france). Alirita la 17-an de januaro 2021.
  17. Mila-skandalo estas morala malvenko (france). Alirita la 23-an de januaro 2021.
  18. Mila, viktimo de interplanita kampanjo de ret-molestado (france). Alirita la 15-an de marto 2021.
  19. Twitter suspendas la konton de Mila, ŝi ricevis multon da insultoj pro bazlerneja desegnaĵo (france).
  20. La Twitter-konto de Mila mallongtempe fermita, ŝiaj subtenantoj protestas (france). Alirita la 15-an de marto 2021.
  21. La Twitter-konto de Mila mallongtempe suspendita pro molestado (france). Alirita la 15-an de marto 2021.
  22. Mila-skandalo, dentrado de ret-malamo (france). Alirita la 19-an de decembro 2020.
  23. Mila-skandalo, rimedo por reenlernejado estas trovita (france). Alirita la 21-an de decembro 2020.
  24. 24,0 24,1 Ŝi ne konfidu nin! (france). Alirita la 8-an de februaro 2020.
  25. Viro arestata pro minacoj de murdo kontraŭ Mila (france). Alirita la 1-an de oktobro 2020.
  26. 26,0 26,1 Mila-skandalo, tuja malliberigo post minacoj de murdo kontraŭ la junulino (france). Alirita la 2-an de oktobro 2020.
  27. Mila-skandalo, kion oni scias pri la enketo pro ret-molestado (france). Alirita la 9-an de februaro 2021.
  28. Mila-skandalo, 5 homoj arestataj pro minacoj de murdo kaj ret-molestado (france). Alirita la 9-an de februaro 2021.
  29. Mila-skandalo, 6 aliaj homoj arestataj kadre de la enketo pri la minacoj de murdo kontraŭ la adoleskantino (france). Alirita la 25-an de marto 2021.
  30. Mila-skandalo, 10 homoj juĝataj en junio pro molestado kaj/aŭ minacoj de murdo al al adoleskantino (france). Alirita la 25-an de aprilo 2021.
  31. 31,0 31,1 «Mia tweet estas nenio, honeste», la aŭskultadoj de Mila-skandalo rivelas la malgravecon de ret-molestado (france). Alirita la 18-an de majo 2021.
  32. Ret-molestado al Mila, punoj inter 4 kaj 6 monatoj de mallibereco prokrastaj estas deciditaj (france). Alirita la 7-an de julio 2021.
  33. Schiappa epitetas krimemaj la vortojn de respondeculo de FKIK pri Mila-skandalo (france). Alirita la 19-an de junio 2020.
  34. Blasfemrajto kaj minacoj de murdo, postrigardo pri Mila-skandalo (france). Alirita la 30-an de januaro 2020.
  35. 35,0 35,1 35,2 Mila-skandalo, ni rakontas al vi pri tiu gimnaziano forpelita post esti ricevinta minacojn de murdo pro siaj vortoj pri Islamo (france). Alirita la 5-an de februaro 2020.
  36. Mila vizitas la moskeon de Parizo kun ĝia estro Chems Eddine Hafiz (france). Alirita la 8-an de julio 2021.
  37. Juna Mila vizitas la granda moskeo de Parizo kiel mildiga ago (france). Alirita la 9-an de julio 2021.
  38. Mila-skandalo: duono de francoj malaprobas la rajton kritiki religiojn (france). Alirita la 5-an de februaro 2020.
  39. Francoj, Mila-skandalo kaj blasfemrajto (france). Alirita la 4-an de februaro 2020.
  40. Mila estas nomita grandbuŝulo de la jaro 2020 far la aŭskultantoj de rmc (france). Alirita la 14-an de decembro 2020.
  41. Mila-skandalo, Bellobet bedaŭras siajn vortojn (france). Alirita la 13-an de novembro 2020.
  42. Nicole Belloubet: ne ekzistas krimo «Lèse-Dieu" (france). Alirita la 13-an de novembro 2021.
  43. 43,0 43,1 Nek Mila nek Charlie, por Ségolène Royale malkuraĝon plivole ol Laikecon (france). Alirita la 8-an de novembro 2020.
  44. Mila-skandalo, la 5 eraroj de Nicole Belloubet pri Laikeco (france). Alirita la 8-an de decembro 2020.
  45. Ségolène Royale komplico de la linĉo al juna Mila (france). Alirita la 8-an de decembro 2020.
  46. Mila-skandalo, la vortoj de Ségolène Royale estas grava politika eraro (france). Alirita la 8-an de decembro 2020.
  47. Ili ne emas helpi min, Mila denuncas malkraĝon kaj malbonkorecon de la asocioj GLAT-aj kaj feministaj (france). Alirita la 28-an de junio 2021.
  48. 48,0 48,1 La asocioj kondamnas sen esti aŭditaj (france). Alirita la 28-an de junio 2021.
  49. Mila: Teen who criticised Islam on Instagram moves school (angle). Alirita la 20-an de decembro 2020.
  50. [https://www.euronews.com/2020/01/30/france-embroiled-in-blasphemy-controversy-after-teen-posts-viral-anti-islam-video France emboiled in blasfemy controversy after teen posts viral anti Islam video] (angle). Alirita la 20-an de decembro 2020.
  51. "Oni ŝuldas protektadon al Mila" asertas Emmanuel Macron (france). Alirita la 12-an de februaro 2020.
  52. Mila: Darmanin kaj Le Pen kontraŭbatalas pri la protektado de la aduleskulino (france). Alirita la 28-an de januaro 2021.
  53. Blanquer: «Ni devas nin ordigi kontraŭ kontraŭuloj de Laikeco (france). Alirita la 19-an de decembro 2020.
  54. Jean-Pierre Sakoun: Mila, Mennel, April... la breviero de malamo (france). Alirita la 24-an de decembro 2020.
  55. 55,0 55,1 Mila-skandalo (france). Alirita la 27-an de junio 2021.
  56. "Je ne soutiens pas Mila" : Lauren Bastide, la féministe qui n'a pas inventé la poudre (france) (la 25-an de junio 2021)..
  57. Marylin Maeso (la 28-an de junio 2021). Marylin Maeso : L'incompréhensible refus de la féministe Lauren Bastide de soutenir Mila (france)..