Mirjam Jalan-Ŝtekelis
Mirjam Jalan-Ŝtekelis | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 21-an de septembro 1900 en Kremenĉuko, Rusia Imperio | ||||
Morto | 9-an de majo 1984 (83-jaraĝa) en Ĥajfo | ||||
Tombo | Hof HaCarmel Cemetery (Haifa, Israel) (en) vd | ||||
Lingvoj | rusa • hebrea vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio Israelo vd | ||||
Alma mater | Hochschule für die Wissenschaft des Judentums (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto poeto verkisto de porinfana literaturo bibliotekisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Mirjam JALAN-ŜTEKELIS (hebree מרים ילן-שטקליס) (denaske Mirjam Vilenskij, 21-a de septembro 1900 en Potoki, proksime al Kremenĉuk en la Rusa Imperio (Ukrainio) – 9-a de majo 1984, en Ĥajfo) estis israela verkistino kaj fama poetino pro sia porinfana verkado [1].
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post la nesukcesa rusia revolucio de 1905, la Vilenskij familio moviĝis de loko al loko: Berlino, Minsko, Sankt-Peterburgo kaj fine Ĥarkivo. En 1912, kiam ŝi estis 12-jaraĝa, ŝia frato estis sendita al Otomana Palestino studi ĉe la Herzlija hebrea mezlernejo. Jalan-Ŝtekelis ĉeestis mezlernejon en Minsko kaj Petrogrado kaj studis psikologion kaj sociajn sciencojn ĉe la Ĥarkiva Universitato. Ŝi ankaŭ plutraktis judismajn studojn ĉe la Altlernejo por Judisma Scienco (Hochschule für die Wissenschaft des Judentums) en Berlino.
En 1920, ŝi elmigris al mandata Palestino kaj setlis en la Rehavja kvartalo en okcidenta Jerusalemo. En 1928, ŝi iris al Parizo por studi bibliotekan sciencon. De 1929, ŝi aliĝis al la skipo de la Juda Nacia Universitata Biblioteko ĉe la Hebrea Universitato de Jerusalemo kaj en la sama jaro ŝi geedziĝis kun Moŝe Ŝtekelis, profesoro de arkeologio. Ŝi gvidis la slavistikan fakultaton de la Hebrea Universitato de Jerusalemo dum tridek jaroj.
Literatura kariero
[redakti | redakti fonton]Jalan-Ŝtekelis eldonis sian unuan poemon en la hebrea en 1922. En 1933, ŝi turnis al verkado de poemoj kaj rakontoj por infanoj kaj eldonis sian verkaron en la porinfana ĉiusemajna gazeto Davar Lejeladim. La doloro perdi ŝian patrinon je la aĝo de 16 trapenetras multaj de ŝiaj poemoj.
Ŝi havis neniujn infanojn de si mem, sed montris nekutiman talenton por verkado kaj porinfana kaj porjunulara. Tiele ŝi fariĝis eminenta porinfana poetino de Israelo. Ŝi kutime diris ke "poemoj eliĝas el la sufera animo kaj kiel infanoj, ili naskiĝas en sufero." Ŝi defiis unu el la centraj konvencioj de la modernaj porinfana literaturo — la "Feliĉa fino". Ŝi portretis feliĉajn infanojn ĉe ludado, sed ankaŭ ilian koleron kaj doloron, ofte indikante akuzantan fingron ĉe plenkreskuloj. Ekzemplo estas ŝia fama poemo Levadi (Mi solantas), verkita en 1957.
Krom poezio, Jalan-ŝtelis tradukis infanliteraturaĵojn en la hebrean de la rusa, angla, germana kaj nederlanda, tiel kiel verkoj de Samuel Marŝak, Erich Kastner, Lev Tolstoj, P. L. Travers kaj aliaj.
Literaturaj temoj kaj stilo
[redakti | redakti fonton]La verkado de Jalan-Ŝtekelis estas trapenetrita kun pozitivaj edukaj valoroj sed evitas la kaptilon de didaktika prediko. Inkluzivante naciistan cionisman ideologion, sed ankaŭ la tradiciojn de ruslingva kaj eŭropa literaturo, ŝia verkado estas tamen originala kaj israela.
La poezio, fikcio kaj tradukoj de Jalan-Ŝtekelis estis kolektitaj en tri volumoj eldonita inter 1957 kaj 1963. La verkado estis organizita laŭ aĝa nivelo, kun aparta volumo por ĉiu nivelo. La unua volumo enhavas kantojn kaj rakontojn por antaŭlernejanoj kaj ne-legantoj. Ĝi inkluzivas ludadokantojn (novaĵo en la hebrea porinfana poezio), rimojn por ludado, Lulkantoj, poemojn pri naturo, poemojn celitajn ĉe la endoktrinigo de bonaj kutimoj, kaj poemojn nur por amuziĝo kaj esprimante emociojn. La dua volumo, por infanoj kun legaj kapabloj, proponas pli longajn rakontojn kiuj prienketas la interrilatojn inter infanoj kaj gepatroj kaj inter infanoj kaj ilia samaĝa grupo. La tria volumo, por pli maljunaj infanoj, enhavas cionismajn poemojn pri la Lando Israelo, funebro kaj perdo de familianoj en la Holokaŭsto. Apud poemoj plenigitaj kun espero por paco kaj elsaviĝo estas lirik-konfesaj poemoj pri la timoj kaj emocioj de infano provanta ekkonsenti kaj akcepti kun lia/ŝia identeco kaj vivanta en socio.
Agnosko kaj takso
[redakti | redakti fonton]En 1956, Jalan-Ŝtekelis ricevis la Israelan Premion por la Literaturo de Infanoj. Tiu estis la unua fojo ke ĉi tiu kategorio estis inkluzivita. En ilia decido, la juĝistoj skribis: "…Kion ajn ŝi verkis, ŝi verkis por infanoj kaj kio ajn ŝi verkis portis neniun sugeston de intenca infanigo sed prefere de vera infanaĝo, bunta kaj realisma, kiu ampleksas ĝojon kaj senkulpecon sed ankaŭ malĝojon kaj larmojn, la saĝecon de vivo kune kun la malbonaĵoj de vivo, seniluziigon kaj konsolon. Ŝi gustigis siajn porinfanajn poemojn per ĉiuj kernaj ingrediencoj kiuj markas altkvalitan porinfanan poezion. Ŝia verkado posedas mirindan senton pri la mondo de infanoj. Lingvaĵo kiu tiras el fontoj kaj antikva kaj moderna, admirindaj poeziaj kapabloj kaj perfekta muzikeco ĉiuj tiuj kombiniĝas en malofta fenomeno en ajna nacio kaj lingvo kaj ne ĉiu literaturo estas tiele benita" (Ĉefartikolo, Davar li-Jeladim).
Muzika kunverkado
[redakti | redakti fonton]Multaj de ŝiaj poemoj estis aranĝitaj al muziko kaj fariĝis klasikaĵoj de israelaj infanoj. Multaj albumoj de kantoj baziĝas sur ŝiaj poemoj.
Eldonitaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Rapidu, kuru, nanoj!, 1939 [Atzu Rutzu Gamadim]
- Dani, 1943 [Dani]
- Pluvo, 1944 [Geŝem]
- Tol-Tol la sabloposedanto, 1944 [Tol-Tol Ba'al Ha-Hol]
- La vojaĝo al la Eble Insulo, 1944 [Ha-Masah La Ee Ulai]
- La knabino Millik kaj onklino Fillik, 1945 [Ma'ase Ba-Jaldah Millik U Ba-Doda Fillik]
- Iam estis knabino, 1946 [Ma'aseh Be-Jaldah]
- Kiel kantoj venas al la koro, 1947 [Eich Ba'im ŝirim Le-Lev Ha-Adam]
- La rakonto de kurteno, Parizo, 1952 [Ma'aseh Be-Parochet]
- Bimmi, 1953 [Bimmi]
- Naskiĝtago, Dvir, 1962 [Jom Huledet]
- Radoj, Hadar 1957 [Galgalim]
- Kaprida kanto, Dvir, 1958-63 [ŝir Ha-Gdi]
- Mi havas sekreton, Dvir, 1958-63 [Jeŝ Li Sod]
- Ĉe mia revo, Dvir, 1958-63 [Be-Halomi]
- Mensogo? , Ekked, 1966 [ŝeker?]
- Du legendoj, Dvir, 1972 [ŝtei Agadot]
- Kuraĝa Danni kaj aliaj poemoj, 1975 [Dani Gibor Ve-ŝirim Aĥerim]
- Paperponto, 1978 [Geŝer ŝel Nijar]
- Vivo kaj vortoj, Kirjat Sefer, 1978 [Ĥajim Ve-Milim]
- La sapo ploris laŭte, [Hasabon Baĥa Me'od]
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- Floron mi donis al Nurit - Peraĥ natati le Nurit
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ “Miriam Yalan-Stekelis”, Jewish Women: A Comprehensive Historical Encyclopedia.