Moniva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Larĝa panoramo pri riverbordo de Moniva
Moniva
Monywa-aung-setkya-paya-d04.jpg
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 207 489  (2014) [+]
Geografio
Geografia situo 22° 6′ N, 95° 8′ O (mapo)22.10833333333395.135833333333Koordinatoj: 22° 6′ N, 95° 8′ O (mapo) [+]
Alto 81 m [+]
Situo de Moniva

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Monywa [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Moniva estas universitata urbego, distrikta ĉefurbo en meza Birmo, en Regiono Sagaing.

Rivero Ĉindvino en Moniva
Teknika kolegio en Moniva

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bazaro en Moniva
Ora stupao en Moniva

Moniva situas laŭ la maldekstra bordo de la rivero Ĉindvino. La urbego kuŝas 97 km de Mandalajo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la 2-a mondmilito Moniva estis japana centro kaj estis kaptita fare de la britoj en 1945. Hospitalo estis konstruita en 1972.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Moniva estas komerca centro pri agrikulturaj produktoj (faboj, oranĝoj). Oni kultivas en la ĉirkaŭaĵo rozkolorajn rizojn, sezamojn, pizojn, tritikojn. La loka industrio inkludas muelejojn por la produktado de kotonoj, farunoj, krome oni okupiĝas pri tekstiloj kaj lignaj aŭ bambuaj produktaĵoj. Menciindas la nigra merkato pri bicikloj el Barato.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Moniva estas alirebla per flanka fervoja linio kaj pavimitaj vojoj. La haveno povas funkcii ĉefe dum musono.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Moniva havas tropikan savanan klimaton kun musonoj. La temperaturo estas varmega en la tuta jaro. Jare pluvas resume 785 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter decembro-marto apenaŭ pluvas.

Templo en Moniva
Kuŝanta Budho

Altiroj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Statuo pri Budho