Nigragorĝa lanitanagro
Nigragorĝa lanitanagro | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Arealo de nigragorĝa lanitanagro
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Nigragorĝa lanitanagro (Lanio aurantius) estas specio de birdoj el genro lanitanagroj de familio Traŭpedoj. Ĝi renkonteblas en Belizo, Gvatemalo, Honduro kaj Meksiko, kie ĝia preferata habitato estas tropikaj kaj subtropikaj malaltaĵaj humidaj arbaroj.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La specion L. aurantius unue formale priskribis franca ornitologo Frédéric de Lafresnaye en jaro 1846 sub la sama dunomo kiun ĝi havas nun. Ĝia tipa loko li markis Kolombion, kio estis eraro: tiu ĉi specio ne vivas en Kolombio. La korektita tipa loko de nigragorĝa lanitanagro estas Gvatemalo.[2]
La genron Lanio enkondukis franca ornitologo Louis Pierre Vieillot en jaro 1816, kaj li elektis por ĝi nomon "Lanio", kiu estas modifita nomo de genro Lanius Linnaeus, 1758, kiu enhavas Malnovmondajn birdojn konatajn kiel lanioj. La specia nomo "aurantius" devenas el moderna latina lingvo kaj povas esti tradukita kiel "oreca" aŭ "hele oranĝkolora".[3]
La specio estas monotipa. Molekulfilogenetikaj esploroj far Burns k. al. de jaro 2014 montris ke ĝi estas en la sama klado kun Lanio leucothorax, kaj la klado formata el tiuj ĉi du estas samklada kun Lanio fulvus.[4]
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Nigragorĝa lanitanagro estas mezgranda birdo 16–20 cm longa, kun granda beko kun distinga hoketo ĉe la pinto. Iĉo havas nigran kapon, flavan korpon kaj nigrajn flugilojn kaj gorĝon. Ino estas plejparte olivkolora de la dorso, kun pure griza gorĝo kaj flaveca ventro. La birdoj estas viglaj kaj bruaj.
Distribuo kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La arealo de nigragorĝa lanitanagro estas kompakta areo en Centra Ameriko, de suda Meksiko (deklinaĵoj de Meksika Golfo), eosten ĝis Belizo kaj Gvatemalo kaj suden ĝis norda Honduro.[1]
Ĝia preferata habitato estas tropikaj malaltaĵaj pluvarbaroj en altecoj ne pli ol 750 m super marnivelo. En tiuj ĉi arbaroj la specio preferas malsuprajn kaj mezajn etaĝojn.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 BirdLife International (2016). “Lanio aurantius”, IUCN Red List of Threatened Species 2016, p. e.T22722355A94762568. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22722355A94762568.en. Alirita 11 November 2021..
- ↑ Tangara gorjinegra Lanio aurantius Lafresnaye, 1846. Avibase.
- ↑ Jobling, J.A.. (2010) Helm Dictionary of Scientific Bird Names (angle). London: Bloomsbury Publishing. ISBN 9781408133262. “Lanio, p. 219; aurantius, p. 61”.
- ↑ (2014) “Phylogenetics and diversification of tanagers (Passeriformes: Thraupidae), the largest radiation of Neotropical songbirds (PDF).”, Molecular Phylogenetics and Evolution (75), p. 41–77. doi:10.1016/j.ympev.2014.02.006.
|