Niktagacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Niktagacoj
multflora mirabilo (Mirabilis multiflora)
multflora mirabilo (Mirabilis multiflora)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Kariofilaloj Caryophyllales
Familio: Niktagacoj Nyctaginaceae
JUSS.
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La Niktagacoj (Nyctaginaceae) estas plantfamilio en la ordo de la Kariofilaloj (Caryophyllales) ene de la angiospermoj. Krom kiel ornamplantoj nu malmultaj specioj el tiu familio estas uzataj de la homo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Habito kaj folioj[redakti | redakti fonton]

Abronia fragrans, desegno de detaloj

Ili estas unujaraj, multjara herbaj plantoj aŭ lignaj plantoj: arbustoj, malofte arboj, kelkfoje dornaj grimpplantoj kaj kelkaj Pisonia-specioj estas lianoj. La radikoj estas fibrecaj aŭ ofte karnecaj aŭ formas radiktubero. La tigoj ofte kreskas memstare vertikale, malofte rampante aŭ grimpante ĉe aliaj plantoj. Ĉe kelkaj herbaj specioj troviĝas dikiĝintaj nodojn. Ofte ekzistas nenormala sekundara dikkresko. Ofte la ligno oksidiĝas kiam ĝi estis tranĉita. Tiam ĝi fariĝas oranĝkolora aŭ ruĝa-bruna. La terminalaj burĝonoj ofte estas intensive brunaj. Ekzistas kelkaj gipstoleraj specioj, kiuj ofte estas endemiuloj.

La folioj estas plej ofte kontraŭstarantaj, malofte alternestarantaj aŭ spiralformaj. La foliparoj estas kelkfoje malsamaj. Petiolo ekzistas plej ofte. La simpla foliplato estas herba , kelkfoje karneca ĝis sukulenta, kun glata aŭ hara surfaco kaj glata aŭ noĉita rando. Ofte la folioj fariĝas malhelverdaj en seka stato. Stipuloj mankas.

Floraroj kaj floroj[redakti | redakti fonton]

La floroj staras kelkfoje unuope, plej ofte en akselaj au pintaj kunigitaj floraroj el cumaj, umbelaj, grapolaj aŭ faskaj infloreskeroj. La kelkfoje brile koloraj petalecaj brakteoj estas kelkfoje kunkrekintajkaj formas kalikfomajn involukrojn ĉirkaŭ floraro de unu ĝis 80 floroj.

La radisimetriaj floroj estas plej ofte duseksaj aŭ malofte unuseksaj. Kiam floroj estas unu seksaj, tiam la plantoj estas monoikaj. Plej ofte kvin (tri ĝis dek) sepaloj estas tube kunkreskintaj kaj aspektas petalsimile; ili estas la allogorgano de tiuj floroj. Petaloj mankas. La plej multaj tri ĝis kvin (unu ĝis 18, malofte ĝis 30) stamenoj estas kunkreskintaj je la bazo. Kun longeco de 200 µm la polenoj estas ĉe kelkaj taksonoj la plej grandaj de la angiospermoj, escepte de akvoplantaj specioj de la Cymodoceaceae (Alismatales)..[1] Ekzistas nur epiginaj karpeloj kun nur unu ovolo, kiu aspektas pro la involvantaj sepaloj hipogina. La mallarĝa pistilo finas en kopforma ĝis globa aŭ mallarĝa stigmo, kiu kelkfoje havas faskon da haroj. La sekretigado de la nektaro okazas ĉe la flora bazo. Multaj specioj ( de Anulocaulis, Cyphomeris, Acleisanthes, Mirabilis, Abronia, Tripterocalyx) floras vespere aŭ nokte (tial la angla komuna nomo „four o'clock family“ = kvina-hora-floro) kaj estas polenataj de noktopapilioj. Kleistogamaj (fermitaj kaj memfekkaja) kaj ĥasmogama (malfermitaj) floroj aperas krome en kvar genroj (Acleisanthes, Cyphomeris, Nyctaginia, Mirabilis).

Fruktoj kaj semoj[redakti | redakti fonton]

La fruktoj estas aĥensimilajnuksaimilaj, flugilfomaj aŭ ripaj kaj estas ankaŭ en matura stato envolvitaj en karnaj, ledraj aŭ lignaj bazoj de la kaliko. Ili havas nur po unu semo. La frukto nomiĝas „antokarpo“ kaj aspektas |drupsimila.

Enhavosubstancoj kaj kromosomaroj[redakti | redakti fonton]

Guapira noxia
Neea laxa

Ekzistas betalainoj kaj izoflavonoidoj. De flavonoloj ekzistas kaempferolo kaj/aŭ kvercetino. Povas ekzisti cianidino. Kalcioksalato-kristaloj (rafidoj) akumuliĝas. Kelkaj taksonoj estas C3-plantoj (Bougainvillea, Mirabilis) aŭ C4-plantoj (Allionia, Boerhaavia).

La baza kromosomonombro estas n = 9, 10, 11 (8 ĝi pli ol 13)[1] (de multaj genroj la nombro de kromosomoj ne estas konata); estas raportitaj de kromosomaroj de 2n = 20 ĝis 2n = 136. Poliploidio kaj aneŭploidio ludas grandan rolon en la evolucio de kelkaj taksonoj.[2]

Sistematiko kaj disvastigo[redakti | redakti fonton]

La disvastigo ĉefe estas tutmonde en tropikoj kaj subtropikoj. La centro de la specidiverseco estas la neotropiso, unuflanke lignaj taksonoj (Bougainvillea, Guapira, Neea, Pisonia) kaj herbaj taksonoj (Colignonia, Salpianthus) en tropikaj regionoj de Sudameriko kaj Karibiio, kaj aliflanke kserofitaj taksonoj (Abronia, Acleisanthes, Boerhavia, Commicarpus, Mirabilis) en la aridaj regionoj de Nordameriko.

La unua priskribo okazis en la jaro 1789 fare de Antoine Laurent de Jussieu sub la nomo „ Nyctagines“ en Genera Plantarum, 90. Tipogenro estas Nyctago JUSS., hodiaŭ sinonimo de Mirabilis L., kiu jam estis publikigata 1753 en Species Plantarum, 1, 177. sinonimoj por Niktagacoj JUSS.: Allioniaceae HORAN., Bougainvilleaceae J.AGARDH, Mirabilidaceae W.R.B.Oliv., Pisoniaceae J.AGARDH.[3]

La distingointer la ses ĝis sep triboj estas malfacila kaj konduktas al multaj sinonimoj. En la pasinteco la familio estas plej intense prilaborita de Heimerl en Die Natürlichen Pflanzenfamilien 1889, 1934 kaj prilaborita de Standley 1909, 1911, 1918, 1931. Multajgenroj nur havas kelkajn speciojn kaj en la prilaboro de G. H. M. Lawrence 1951 estas eĉ 50 % monotipaj. Bittrich kaj Kühn 1993 starigis kompletan sistemon de la familio en tribo kaj subtribo. Ekde 2000 Levin publikigis rezultojn de molekulgenetikaj esploroj. Norman A. Douglas kaj Paul S. Manos 2007 diskutis proprajn kaj aliajn esplorojn Untersuchungen.

Ene de la ordo de la Karifilaloj la niktagacoj kune kun fitolakacoj la la Sarcobataceae formas kladon de plantoj kun betalaino. Al la tri familioj estas komuna, ke ili havas po floro nur unu bazan ovolon

La familio de la Niktagacoj havas ĉirkaŭ 28 ĝis 34 genrojn kun ĉirkaŭ 300 ĝis preskaŭ 400 specioj:[3]

  • Abronia JUSS.: ĉirkaŭ 20 ĝis 33 herbaj specioj en Nordameriko (19 specioj) kaj Meksiko.
  • Acleisanthes A.GRAY (inkluzive Ammocodon STANDL. kaj Selinocarpus A.GRAY): ĉirkaŭ sep ĝis 17 multjaraj herbaj specioj en sudokcidenta Usono (12 specioj), en norda Meksikio kaj nordorienta Afriko.
  • Allionia L. (sin.: Wedelia LOEFL., Wedeliella COCKERELL): kun nur du herbaj specioj en la Neotropiso.
  • Andradea ALLEMÃO: nur unu specio:
  • Anulocaulis STANDL.: ĉirkaŭ kvin herbaj specioj en sudokcidenta Usono ka norda Meksikio.
  • Belemia PIRES: nur unu specio:
  • Boerhavia L.: ĉirkaŭ 20 ĝis 50 specioj; tutmonde.
  • Bougainvillea COMM. EX JUSS.}} (sin.: Tricycla CAV.): ĉirkaŭ 18 specioj. la origina hejmregiono estas Sudameriko. Due specioj kaj siaj kultivaroj estas utiligataj kiel ornamplantoj kaj sovaĝigis en tropikaj kaj subtropikaj regionoj.
  • Caribea ALAIN: nur unu specio:
  • Cephalotomandra H.KARST. & TRIANA: nur unu ĝis tri specioj, en Mezameriko.[4]
  • Colignonia ENDL.: ĉirkaŭ ses specioj; en la Andoj de Kolombio ĝis Argentino.[4]
  • Commicarpus STANDL.: ĉirkaŭ 25 ĝis 35 specioj in la Neotropiso, en Eurazio, en Afriko, la suda Araba duoninsulo kaj en Aŭstralio.
  • Cryptocarpus KUNTH: nur unu specio:
  • Cuscatlania STANDL.: nur unu specioi:
  • Cyphomeris STANDL.}} (sin.: Senckenbergia POST & KUNTZE}}): nur du multjaraj herbaj specioj en sudokcidenta Usono kaj norda Meksikio.
  • Grajalesia MIRANDA}}: Mit nur unu specio
  • Guapira AUBL.}}: ĉirkaŭ (10 ĝis) 70, en la Neotropiso.
  • Leucaster CHOISY: nur unu specio:
  • Mirabilo (Mirabilis L., sin.: Allioniella RYDB., Calyxhymenia ORTEGA, Hermidium S.WATSON, Hesperonia STANDL., Nyctago JUSS., Oxybaphus L'HÉR. EX WILLD.}}, Quamoclidion CHOISY}}): ĉirkaŭ 50 ĝis 60 herbaj specioj, precipe en la Nova Mondo.
  • Neea RUIZ & PAV.: ĉirkaŭ 85 lignaj specioj, en Neotropiso,.
  • Neeopsis LKAJELL: Mit nur unu specio:
  • Nyctaginia CHOISY: nur un specio:
  • Okenia SCHLTDL. & CHAM.: nur unu specio (aŭ du?):
  • Phaeoptilum RADLK.: nur unu specio:
  • Pisonia L. (sin.: Calpidia THOUARS, Ceodes J.R.FORST. & G.FORST., Heimerlia SKOTTSB., Heimerliodendron SKOTTSB., Rockia HEIMERL, Timeroyea MONTROUZ., Torrubia VELL., Torrukia VELL.): ĉirkaŭ 10 ĝis 50, tutropikaj lignaj specioj.
  • Pisoniella (HEIMERL) STANDL.: nur unu specio:
  • Ramisia GLAZ. EX BAILL.: nur unu specio:
  • Reichenbachia SPRENG.: nur zwei Specioj, en tropika Sudameriko.[4]
  • Salpianthus Humb. & Bonpl. (sin.: Boldoa CAV. EX LAG.): nur unu specio:
  • Tripterocalyx (TORR.) HOOK.: ĉirkaŭ kvar unujaraj specioj en Nordameriko kaj norda Meksikio.

Utiligado[redakti | redakti fonton]

Kelka specioj servas al la nutrado de homoj: Abronia fragrans NUTT., Abronia latifolia ESCH., Boerhavia diffusa L., Mirabilis expansa (RUIZ. & PAV.) STANDL., Mirabilis jalapa L. kaj Mirabilis multiflora (TORR.) A.GRAY.

Kelka specioj estas medicine uzataj.[5]

Malmultaj specioj kaj siaj kulturvarioj estas ornamplantoj: Bougainvillea-kultivaroj, Mirabilo (Mirabilis jalapa) kaj Pisonia umbellifera.

Ĉe kelkaj Pisonia-specioj oni uzas la gluan perikarpon de la fruktoj por kapti birdojn.[1]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Die Familie der Nyctaginaceae bei der APWebsite.
  2. Richard W. Spellenberg: Nyctaginaceae in der Flora of North America , Volume 4, S. 14: Online.
  3. 3,0 3,1 Niktagacoj en Germplasm Resources Information Network (GRIN), USDA, ARS, National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Maryland.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 4,7 4,8 4,9 David John Mabberley: Mabberley’s Plant-Book. A portable dictionary of plants, their classification and uses. 3a eldono, Cambridge University Press 2008. ISBN 978-0-521-82071-4 http://books.google.com/books?id=9RyKKHtwXUYC
  5. [[[:Ŝablono:PFAF]] Eintrag bei Plants for a Future.] (englisch)