Kverketino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kverketino
Kverketino
Plata kemia strukturo de la Kverketino
Kverketino
Tridimensia kemia strukturo de la Kverketino
Levisticum officinale-planto.jpg
Kverketino nature troviĝas en la fruktoj de la genro Levisticum officinale
Flavon num.svg
Numerigo de la karbonaj strukturoj de la flavonoj.
Kemia formulo
C15H10O7
CAS-numero-kodo 117-39-5
ChemSpider kodo 4444051
PubChem-kodo 5280343
Fizikaj proprecoj
Aspekto kristalflava pulvoro
Molmaso 302,236 g·mol-1
Denseco 1,798g cm−3
Fandpunkto 316°C
Solvebleco Akvo:Nesolvebla
Mortiga dozo (LD50) 160 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R25
Sekureco S1 S22 S24/25 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P305+351+338, P370, P378
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Kverketino, (3',4',3,5,7-kvinhidrokso-flavono) C15H10O7 estas grava planta flavonoido el la grupo de la polifenoloj, kaj membro de ses subklasoj el flavonoidaj kombinaĵoj. Ĝi estas kristalflava pulvoro, trovata en multaj fruktoj, vegetaloj, folioj kaj grajnoj. La vorto "Kverketino" devenas el "quercetum", kiu en la latina signifas kverko.

Ĝi estis unuafoje priskribita de la germana kemiisto Emil Fischer (1852-1919) kaj estas trovata en la ŝelo kaj krusto de multaj plantoj kaj fruktoj. Kverketino estas solvebla en organikaj solvantoj tiaj kiaj etanolo, DMSO kaj "dumetila formamido" aŭ "DMF". Kverketino posedas plurajn farmakologiajn efikojn kaj povas provizi kelkajn simptomajn malpezigojn rilate al alergiaj kondiĉoj kaj prostato-inflamo kaj povas estis bonfara en la traktado de diabetoj kaj korvaskulaj malsanoj. Tamen, pluraj esploroj estas necesaj por klarigi ĝian efikecon. Kverketino estas amargusta kaj uzatas ankaŭ kiel ingredienco en dietaj suplementoj, trinkaĵoj kaj nutraĵoj.

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

Multaj naturaj komponaĵoj en nia dieto posedas grandan variecon rilate al bonfaraj sanefikoj kaj estas vaste konsumitaj de la ĝenerala popolo. Epidemiologiaj studoj malkovris ke kreskanta konsumado de dietaj flavonoidoj estas asociita al malpliiganta risko de kronikaj malsanoj, inklude de certaj kanceroj kaj korvaskulaj malsanoj.

Kverketino, kiu estas flavonoido ĉeestanta en diversaj vegetaloj, fruktoj, semoj, nuksoj, teoj kaj ruĝaj vinoj, ricevis konsiderindan atentoj pro ĝiaj kontraŭproliferada, kemiopreventa, anti-inflama, kaj anti-karcinomogena aktivecoj. Tamen, esploroj demonstras ke la Kverketino havas potence toksajn efikojn, inklude de mutageneco, por-oksidivaj aktivecoj, mitokondriaj toksecoj, kaj inhibado de gravaj enzimoj respondecaj pri la hormona metabolo.

Tiaj sciencaj necertecoj postulas pliaj esplorojn pri la farmakologiaj proprecoj de la Kverketino por pli bone garantii ĝian sekurecon kiel dieta suplemento.[1]

Nutraj plantoj riĉaj je Kverketino
laŭ USDA[2] kaj Phenol Explorer[3]
Konsumita formo Scienca plantonomo Enhavo
Kaporo Capparis spinosa 1808 - 328/kg-1
Levistiko Levisticum officinale 506 mg /kg-1
Kapsiketo kruda, flava, forta Capsicum 420 mg /kg-1
Sambuko nigra Sambucus nigra 250 mg /kg-1
Ĉokolado, nigra Theobroma cacao 199 - 12,9 mg /kg-1
Ajlo kruda, ruĝa Allium cepa var. cepa 177 - 12,7 mg /kg-1
Vakcinio sovaĝa Vaccinium myrtillus 57 mg /kg-1
Nigra ribo Ribes nigrum 32 mg /kg-1
Brokolo kruda Brassica oleracea var. italica 27 mg /kg-1
Verda teo Camellia sinensis 27 mg /kg-1
Ĉerizo Prunus cerasus 12 mg /kg-1
Ruĝa vino Vitis vinifera 8,3 mg /kg-1
Pomo kruda, kun haŭto Malus domestica 1,700 mg /kg-1
Nigra teo Camellia sinensis 1,3 mg /kg-1

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. NCBI Resources
  2. Usona Departemento pri Agrikulturo
  3. Usona datumbanko pri polifenoloj enhavantaj en la nutraĵoj.