Nilde Joti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nilde Joti
Persona informo
Leonilde Iotti
Naskonomo Leonilde Iotti
Naskiĝo 10-an de aprilo 1920 (1920-04-10)
en Reggio nell'Emilia
Morto 4-an de decembro 1999 (1999-12-04) (79-jaraĝa)
en Romo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Campo Verano vd
Religio ateismo vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio vd
Alma mater Katolika Universitato Sankta Koro vd
Partio Itala Komunista Partio • Partio Demokratia de Maldekstro • Demokratoj de Maldekstro vd
Familio
Amkunulo Palmiro Togliatti vd
Infanoj Marisa Malagodi vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en StrasburgoBruseloRomo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nilde JOTI (itale Nilde Iotti), naskita Leonilde Iotti (Reggio Emilia, 10-a aprilo 1920 - Poli, 4-a decembro 1999), estis itala politikistino. En la historio de la Respubliko de Italio, ŝi estis la unua virino nomumita por la tria plej alta ŝtata ofico, t.e., kiel prezidanto de la Ĉambro de Deputitoj, la malsupra ĉambro de la itala parlamento. Ŝi plenumis la oficon de 20-a junio 1979 ĝis 22-a aprilo 1992 (12 jarojn kaj 307 tagojn entute), tiel fariĝante la prezidanto kiu restis en sia oficejo dum la plej longa tempo iam ajn en la historio de la Itala Respubliko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis filino de fervojisto kaj de socialisma sindikatano, Eĝidjo, eksigita pro sia politikaj ideoj. Ŝi vivis dum sia adoleskeco en kunteksto de gravaj ekonomiaj malfacilaĵoj; fakte, ŝia patro mortis en 1934 kaj ŝi povis daŭrigi siajn studojn nur dank'al stipendioj kiuj permesis al ŝi aliĝi al la Katolika Universitato de Milano, kie ŝi havis Amintore Fanfani inter siaj profesoroj, kaj kie ŝi fine diplomiĝis en literaturo en 1942.

Sekvante la regulojn de la faŝisma miltservo, la 5-an de oktobro 1942 ŝi aliĝis al la Nacia Faŝisma Partio ĉe la Federacio de Virinaj Faŝistoj de Reggio Emilia[1], kiu estis necesa kondiĉo por plenumi la agadon kiel publika instruistino. Poste, ŝi instruis en kelkaj teknikaj lernejoj de sia denaska provinco, konkludante sian profesian servadon en 1946[2].

Sekvante la situacion en kiu Italio falis post la militpaŭzo de la 8-a de septembro 1943, ŝi ekinteresiĝis pri politiko, alproksimiĝante al la PCI (la Itala Komunista Partio) kaj partoprenante la italan Rezistmovadon. Je la komenco ŝi plenumis la funkcion de portisto de ordonoj; poste ŝi aliĝis al la Virina Defendgrupo, kontraŭfaŝisma formado de la PCI, iĝante ĉeffiguro de la movado.[3][4]

Elektita post la milito kiel sekretariino de la Itala Virina Unio de Reggio Emilia, dum la printempo de 1946 ŝi îgis ano de la urbestraro de Reggio Emilia kiel sendependulo sed proksime al la kandidatoj de la Itala Komunista Partio; ŝi aliĝis al la partio post malmulto da tempo.

En junio de la sama jaro, ŝi estis kandidato kaj elektita membro de la Konstitucianta Asembleo, en kiu ŝi estis membro de la tiel-nomata «Komisiono de 75», kiu verkis la novan Konstitucion.

Samtempe, en 1946, ŝia propra rilato kun la Nacia Sekretario de la PCI, Palmiro Togliatti — kiu estis 27 jarojn pli aĝa ol ŝi, jam edziĝinta al alia komunisma virino, Rita Montagnana, kaj patro de unu filo, Aldo — [5] startiĝis en Romo. La ligiteco inter Joti kaj Togliatti daŭris ĝis la morto de Togliatti, en 1964. Ilia rilato fariĝis publika unufoje okaze de atenco kontraŭ Togliatti en 1948.

Ankaŭ la edzino de Togliatti, Rita Montagnana, estis ano de la Konstitucianta Asembleo, kaj eĉ post la persona krizo kun Togliatti ŝi estis elektita kiel deputitino. Rita alternis periodojn en Moskvo, kie ŝi laboris kiel publicisto kaj redaktoristo de radioelsendoj en la itala, kun revenoj al Italio, kie ŝi fine mortis en 1979.

Post la milito, la filo Aldo eksuferis pro mensaj malordoj kaj tial estis enhospitaligita dum longa tempo unue en Sovetunio kaj poste en Italio, finfine mortante en Modeno en 2011.

Joti kaj Togliatti kune petis kaj akiris la gepatrorajton de infanino, Marisa Malagoli, la plej juna fratino de unu el la ses laboristoj mortigitaj en Modeno dum laborista manifestacio [6][7].

Nilde Iotti kiel Prezidantino de la Ĉambro de Deputitoj

Reelektita en 1948 en la Ĉambro de Deputitoj, ŝi sidis sur la benkoj de la palaco de Montecitorio seninterrompe ĝis 1999, kaj prezidis la Asembleon dum longa tempo. Fakte, ŝi estis elektita kiel Prezidantino de la Ĉambro de Deputitoj trifoje sinsekve, plenumante tiun postenon dum preskaŭ dek tri jaroj, ekde 1979 ĝis 1992.

Neniu en la historio de Italio ankoraŭ kapablis atingi tiun rekordon de tempo. Ŝi plenumis sian postenon montrante senpartian gvidadon de la Ĉambro kaj streĉan defendon de parlamentismo.

En 1956, ŝi aliĝis al la centra komitato de la Partio kaj en 1962 al la nacia gvidado. Reelektita por la Ĉambro en 1963, ŝi estis ano de la Komisiono pri Konstituciaj Aferoj, kie ŝi batalis favore de la rolo de virinoj en la mondo de laboro kaj de la familiaj rilatoj.

En la sekvaj jaroj ŝi ĉefe okupiĝis pri reformoj de civilaj normoj kiel, ekzemple, la rajto de divorco kaj kontraŭis la referendumon de 1974, promociita fare de la katolikoj.

En intervjuo oni demandis ŝin, kio estas ŝia sinteno pri la katolika religio. Joti asertis ke ŝi ne estis, male al aliaj komunistoj, kontraŭklerikala kaj ŝi ne havis negativajn sintenojn pri la katolikoj.

Ŝi fakte kredis, ke ekzistis granda morala forto inter katolikoj, dirante, ke «La katolika penso estas io, kio gravas [...] Mi ne konsideras katolikojn kiel malamikoj, mi konsideras ilin kontraŭuloj nur je politika nivelo» [8] .

En 1969, la unua jaro de la partopreno de komunistaj parlamentanoj en la Eŭropa Parlamento, Joti estis parto de la unua itala delegacio. En tiuj jaroj ŝi okupiĝis pri reformoj de la elektosistemo de la parlamento mem, kaj favore de leĝo pri rekta eŭropa balotrajto. Ŝi restos êuroparlamentano ĝis 1979, la jaro de la unuaj rektaj elektoj.

En la klimato de malstreĉiĝo inter la kristan-demokratoj kaj la Itala Komunista Partio, la propono elekti Nilde Joti kiel la unua ina prezidanto de la Ĉambro maturiĝis en tiuj jaroj. Je la komenco de la 8-a leĝdona periodo, la politikaj partioj konsentis pri reelekto de ano de la opozicio kiel Prezidanto de la Ĉambro.

Post kiam Pietro Ingrao rifuzis daŭrigi en la institucia rolo, oni proponis la nomon de Nilde Joti, kiu estis elektita dum la unua baloto kun 433 favoraj voĉdonoj el 615 balotantoj. Dum ŝia inaŭgura parolado, ŝi priparolis la figuron de la virino en la socio, la politikan senpartiecon kaj la necesajn rimedojn por kontraŭbatali terorismon.

Citaĵo
 Mi mem - mi ne kaŝos ĝin al vi - vivas ĉi tiun momenton preskaŭ embleme, sentante en ĝi profundan signifon, kiu preterpasas mian personon kaj investas milionojn da virinoj, kiuj per lacigaj, paciencaj kaj daŭraj luktoj malfermis la vojon al ilia emancipiĝo. 
— Nilde Joti, «Inaŭgura parolado kiel Prezidantino de la Ĉambro»[9]

Ankaŭ konata pro la ŝanĝoj en la regularo de la Ĉambro, ŝi lanĉis en novembro 1981 la unuan serion da reformoj.[10]

Nilde Joti en 1989

En 1987 la tiama Prezidanto de la Respubliko Francesco Cossiga donis al ŝi "esploran mandaton" por formi novan registaron, sed ŝi malsukcesis. Ĉiukaze, ŝi estis la unua virino kaj la unua komunisma eksponento kiu preskaŭ fariĝis ĉefministro.

En 1991, post onidiroj, laŭ kiuj Cossiga mem volis nomumi ŝin senatanon dumvive, ŝi komunikis ke ŝi ne interesiĝis pri tiu ofero, preferante resti prezidanto de la Ĉambro. En 1992 ŝi estis ankaŭ la maldekstrema kandidato por la Prezidanteco de la Respubliko, kaj dum la kvara baloto ŝi akiris 256 voĉdonojn.

Dum sia vivo ŝi ankaŭ plenumis aliajn prestiĝajn postenojn, kiel ekzemple: la prezidantecon de la dukamera Komisiono pri instituciaj reformoj starigita la 9-an de septembro 1992 (de marto 1993, kiam ŝi anstataŭis Ĉiriakon De Mita, ĝis la 7-a de aprilo 1994); la prezidantecon de la itala delegacio ĉe la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo (1996 - 1999), de kiu ŝi estis ankaŭ vicprezidantino en la sama periodo.

Li eksiĝis el ĉiuj postenoj la 18-an de novembro 1999 pro gravaj sanoproblemoj. La Ĉambro de Deputitoj akceptis sian demision kune kun tre longa aplaŭdo; Ĝorĝo Napolitano, ŝia malnova partia kunulo kaj estonta prezidanto de la Respubliko, skribis publikan leteron tiuokaze ; Napolitano memorigis la politikan agadon de Joti denove en 2006, okaze de la parolado farita al la Ĉambroj okaze de sia ĵuro kiel nova Prezidanto de la Respubliko: «Kaj daŭre, ni devas konfidi — lasu min memorigi vin pri la grandega figuro de Nilde Joti — la egajn rimedojn de inaj energioj, kiu ne estas valorigataj kaj taksataj nek en la laboro nek en la publika vivo: antaŭjuĝoj kaj fermaj ideoj, kune kun la grandega malŝparo kiun ili implikas, ne plu estas tolerindaj.» [11] Nilde Iotti mortis kelkajn tagojn post sia eksiĝo, la 4-an de decembro 1999, aĝante 79 jarojn, pro korhalto, en la kliniko Villa Luana de Poli, proksime al Romo.[12]

La ŝtataj funebraĵoj okaziĝis laŭ laika ceremonio sekvante ŝiajn instrukciojn, ĉar ŝi ne kredis Dion.[13] Ŝi estis entombigita en la Tombejo de Verano en Romo (Templeto de PCI, nova areo, riquadro 8 distinti, Portonaccio-enirejo).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Antisemitismo en Italio kaj Eŭropo: aktoj de la konferenco promociita fare de la Internacia Asocio de Judaj Juristoj, itala Sekcio, Romo, (1990)
  • Institucioj, rajtoj kaj pasioj: Nilde Joti kaj la vortoj de politiko. Intervjuoj 1979-1993, redaktita fare de R. Cairoli kaj D. Migliucci, Biblion, (1993)
  • La valoroj de la Konstitucio. Giuseppe Dossetti kaj Nilde Joti en Monteveglio. Aktoj de la kunveno, (kunaŭtoro Giuseppe Dossetti), Monteveglio, (1995)
  • La tekniko de libereco, Edizioni di Comunità, Romo (2019)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Victoria de Grazia, Le donne nel regime fascista (Virinoj en la Faŝisma Reĝimo), Venecio: Marsilio (1993)
  • Luisa Lama, Nilde Iotti. Una storia politica al femminile (Nilde Iotti. Ina politika historio), Romo: Donzelli (2013)
  • Peter Marcias, La reggitora. Nilde Iotti. Nelle parole e nelle passion (La Registino. Nilde Joti. En vortoj kaj pasioj), Solferino (2020)
  • Maria Antonietta Serci, In coppia in Parlamento (Kiel paro en Parlamento), en la Nacia Taglibro-Arĥivo de Pieve Santo Stefano, Elette ed eletti. Rappresentanza e rappresentazioni di genere nell'Italia Repubblicana, redaktita de Patrizia Gabrielli, Soveria Mannelli, Rubbettino, 2020, pp. 177–193.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]