Norda Zamboango

El Vikipedio, la libera enciklopedio
situo de la provinco ene de la insulo Mindanao

Norda Zamboango - hispane Zamboanga del Norte - estas provinco de la Filipinoj. La provinca teritorio situas sur la insulo Mindanao, la dua plej granda insulo de la lando. La provinco estas parto de la regiono 9 de la Filipinoj - la Zamboanga Duoninsulo, en kiu ankaŭ situas la provincoj suda Zamboango kaj Zamboango Sibugaja plus du eksterprovincaj urboj. Tute en la sudo limas la teritorio de la urbo Zamboango, samnoma kiel la tuta duoninsulo - tiu urbo politike ne apartenas al ajna provinco.

Administra centro de la provinco estas la urbo Dipolog, kaj laŭ la censo de la jaro 2000 en ĝi vivis 823.130 homoj.

Ŝablono:Ĝermo-Filipinoj