Novosibirska hidroelektra centralo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Novosibirska hidroelektra centralo staras sur la rivero Obo kaj situas en Sovetskij distrikto de Novosibirsko, Novosibirska provinco, Rusio.

Situo[redakti | redakti fonton]

La klapego de la Novosibirska hidronodo situas en Sovetskij distrikto de Novosibirsko, ĉe la rivero Obo, je 30 km supre de la urbo kaj je 2986 km for de la enfluejo de Ob. Tiu regiono karakteriziĝas je la draste kontinenta klimato. Averaĝa temperaturo dum multaj jaroj estas 0,3 °C, dum plej frosta monato januaro — 19,7 °С sub nulo, dum plej varma monato julio — 18,6 °С.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fruaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Komence de la 20-a jarcento industrio de la Rusia imperio rapide evoluis, kio kaŭzis kreskon de bezono pri elektra energio. Tamen en 1913 komuna povo de ĉiuj hidroelektraj centraloj de la lando egalis al 16 mil kilovatoj, plej granda havis povon je 1,35 mil kilovatoj. Tiutempe estiĝis ideo konstrui en Novonikolajevsk (ekde 1925 — Novosibirsko) akvoenergejon. Urbaj aŭtoritatoj sendis leteron al negociisto Goroĥov, kiu havis akvomuelejon sur la rivero Berd, kaj petis ĉe li konsilojn. Samtempe ili petis spertulojn el Rigo, Kurgano, Tomsko, Jekaterinburgo kaj Sankt-Peterburgo pri okazigo de inĝeniera prospektorado en la rivero Inja por determini lokon de konstruota centralo, ĝian supozeblan povon kaj koston de la laboroj. Tamen tiu projekto ne estis realigita.

En la 1920-aj komenciĝis granda konstruado de elektrostacioj tra la tuta lando kadre de GOELRO. En la 1930-aj oni denove pridiskutis konstruadon sur la rivero Obo akvoeneregejoj, sed preparoj estis prokrastitaj pro la Granda patriota milito. Dum la milito la urba industrio grave evoluis, do grandegaj bezonoj de Novosibirsko pri elektra energio instigis konstruadon de nova elektrejo. En marto 1945 oni ordonis al la Leningrada sekcio de la instituto «Hidroenergoprojekt» plenumi projektan taskon kaj elekti lokon por centralo. En aŭgusto 1945 rekomenciĝis inĝeniera prospektorado en Obo. En oktobro 1950 speciala komisiono elektis lokon por la akvoenergia centralo — apud vilaĝo Niĵnije Ĉemi, supre de Novosibirsko laŭ la riverfluo.

Konstruado[redakti | redakti fonton]

Rigardo al la rivero Obo de sur la digo de la centralo

La 4-an de januaro 1950 laŭ la ordono de la Ministerio pri elektocentraloj estis organizita speciala muntada kompanio «Novosibirskgesstroj» kaj printempe komenciĝis laboroj. En 1953 dum solena ceremonio estis enmetita unua porcio da betono. De aŭtuno de 1956 komenciĝis barado de la rivero. Unue oni konstruis flosponton, de sur kiu baskulkamionoj faligis en la riveron ŝtonojn kaj gruzon. Tamen ventpuŝego dekroĉigis flosponton. Do oni decidis unue en la historio de barado de grandaj riveroj fari tion laŭ pionera metodo. Kamionoj samtempe de ambaŭ bordoj deŝutis ŝtonojn kaj gruzon, konstruante dambon. La 5-an de novembro la rivero estis barita. Post tio tuta akvofluo estis direktita tra «kombilo» de la akvotransfaligilo. Stacia parto de la elektrejo ne estis preta akcepti tiun akvofluon, do ĝi estis ĉirkaŭbarita de akvotransfaligila digo per vico de trabaroj.

Unua alta akvo printempe de 1957 grave damaĝis konstruaĵon. Stacia parto ne estis preta alpreni akvon kaj pro malvarma vintro abunde fluis dika kaj fortika glacio. Malgraŭ ĉiuj penoj plifortigi kolonojn de estakado, glacio rompis ĉiujn fortigilojn kaj faligis kolonojn, kiuj tiris kun si kelkajn baskulojn de estakado. Revizio de konstruaj planoj prokrsatigis levon de akvo en akvorezervujo ĝis projektita nivelo por preskaŭ jaro.

Grava laboro estis konstruado de digo, kiu lokiĝis inter la rivero kaj farota akvorezervujo. Sur ĝia loko troviĝis grandega torfejo, kovrtia de arbaro kaj arbustaro. Unue oni provis elĉerpi la marĉon pere de dragŝipoj, sed ties tuboj rapide ŝtopiĝis je branĉoj, radikoj kaj arbustoj. Same fiaskis provoj elradikigi per vinĉoj arbostumpojn.

Finfine oni decidis elpumpi akvon el la marĉo, frostigi torfejojn kaj per eksplodoj elterigi torfon. Vintre 1953 ĉirkaŭ 1 miliono da kubaj metroj da torfo estis elprenita, elveturigita kaj disŝutita laŭ la riverujo. Estiĝis konstrufosaĵo kelkloke profunda ĝis 12-14 metroj. Ekde somere oni komencis pumpi sur tiun terenon grundon kaj ĝis 1956 surmetis ĉirkaŭ 12 milionojn da kubaj metroj. Riverujan parton de la digo oni surpumpadis ĝis 1956, fortigante supran taluson per betono. Post finkonstruado de la digo oni komencis betonigi la vojon larĝa je 9 metroj (anstataŭ unue planitaj 4).

Tiutempe la konstruejon vizitis la prezidanto de la Konsilio de Ministroj de Sovetunio Nikita Ĥruŝĉov, kiu kritikis konstruistojn pro malrapideco kaj multekoston de ilia laboro. Tuj sekvis ordonoj, laŭ kiuj oni malaltigis elspezojn. La stacio estis ne kovrita per slaboj, sed nur stukita.

Ĉiuj laboroj okazis tre rapide. En majo 1953 oni metis unuajn porciojn da betono en unuajn vicojn de muntada tereno de la centralo. Printempe oni komencis meti betonon en transakvofaligilan digon. En novembro 1956 estis barita la fluejo de Obo. Somere de 1957 komenciĝis portempa ŝipnavigado tra kluzo kaj muntado de la unua hidroagregato. Fine de 1957 ekfunkciis unuaj du blokoj de la centralo. La lasta, sepa hidroagregato estis lanĉita en marto 1959.

Ĝis tempo de la lanĉo de la unua hidroagregato oni sukcesis altigi akvonivelon de la akvorezervujo ĝis planita alteco. La 4-an de novembro 1957 la hidroagregato jam idlis, akvopremo egalis al 10 metroj. Por kelkaj tagoj oni haltigis ĝin por riparado de mekanikaj kaj elektraj partoj. La 10-an de novembro la unua hidroagregato estis konektita al la reto laŭ metodo de memsinkronigado.

En tiuj jaroj grave frostis. Kluzojn antaŭ turbinoj oni movis ĉe la temperaturo 30-40 °C sub nulo. Dum la lanĉo de la dua hidroagregato la 31-an de decembro 1957 rulpontoj ne sukcesis deŝiri alfrostiĝintan kluzon de la sojlo. Do la estraro decidis riski kaj malŝaltis defendosistemon de la rulponto, kiu preventus troŝarĝiĝon. Rezulte de tio meĥanismo kolapsis, krevis ĉarelo. Oni haste aranĝis levŝnuraron kaj helpe de elektraj vinĉoj levis kluzojn.

Ekspluatado de la centralo okazis samtempe kun ties konstruado, do multaj preventaj laboroj tute ne okazis.

La 11-an de julio 1958 lanĉkomisiono decidis altigi nivelon de la supra bjefo por 2 metroj dum 10 tagoj. Altiĝo de akvopremo ebligis levi premon sur hidroagregatoj. Sed aperis likoj kaj aliaj paneoj. Kluzoj ne sukcesis forbari akvofluon per sia pezo, do oni haste plipezigis ilin. Ĉiuj laboroj okazis haste, car urĝis pligrandigi energipovon de Novosibirska provinco.

Ĝis 1961 daŭris lanĉado de aliaj hidroagregatoj. Planko de la maŝina halo ankoraŭ mankis, do oni konstruis tendon kaj laboris sub ĝi. La 31-an de marto 1958 ekfunkciis la tria hidroagregato, la 17-an de aŭgusto — la kvara, la 10-an de novembro — la kvina, la 31-an de marto 1959 — la sesa kaj sepa.

La 12-an de aŭgusto 1961 la Novosibirska hidroelektra centralo estis akceptita de la Ŝtata komisono por konstanta (normala) ekspluatado.[1]

Meze de la 1970-aj la Novosibirska hidroelektra centralo eniris la liston de prizorgataj arkitekturaj memoraĵoj.

Ekspluatado[redakti | redakti fonton]

  • 1966 — en decembro estis finkovritaj konstruaj elspezoj.
  • 1972 — oni finis remarkigon de hidroagregatoj, post kio povo de la centralo kreskis de 400 ĝis 455 mW.
  • 1992 — estis aprobita portempa projekto de rekonstruo kaj teknika renovigo de la centralo.
  • 1993 — estis finita rekonstruo kaj renovigo de la unua hidroagregato (N 7). Oni anstataŭigis hidrogeneratoron kaj krominstalaĵojn.
  • la 20-a de majo 2006 — finiĝis rekonstruo kaj renovigo de la lasta hidroagregato (N 5).
  • la 12-a de septembro — okazis grava incendio en unu el transformiloj, kaŭzita de fuŝkontakto, kiu estigis ekbrulon de bitumo kaj tegaĵo de la transformilo. Neniu estis vundita. En 16:39 la incendio estis estingita, du hidrogeneratoroj lanĉitaj. En 19:59 oni ŝaltis plian energoblokon kaj la centralo ekfunkciis en ordinara reĝimo[2]. La speciala komisiono konkludis, ke transformilon damaĝis peco de armaturo, kiu eliĝis el ponta trabo kaj falis sur ĝin. Verŝajne ĝi estis enmetita en ponton dum la konstruado de la centralo.[3].
  • la 28-a de decembro 2007 — estis malfermita nova ponto tra la kluzo.[4].
  • 2010 — tute finiĝis anstataŭigo de blokaj transformiloj, povaj je 125 mW ĉiu.
Maŝina halo de la centralo

Oni planas plu modernigi la centralon ĝis 2020, kreskigante povon de hidrogeneratoro ĝis 72 mW kaj povon de la turbino ĝis 82 mW.[5]. Fine la povo de la centralo atingu 574 mW.

En 2003 laŭ la ordono de la Registaro de Rusio la centralo eniris statutan kapitalon de la akcia societo «HidroOGK», sed ĝis la fino de 2006 estis luata de la kompanio «Novosibirskenergo». Nun ĝi estas filio de la akcia societo «RusHidro».

Signifo[redakti | redakti fonton]

Kompare al la Angara-Jeniseja kaskado de hidroelektraj centraloj la Novosibirska hidroelektra centralo estas malgranda laŭ sia povo. Sed ĝi estas sola en la okcidenta parto de la energia reto, do havas grandan reguligan signifon. Funkciado de la centralo varias depende de aliaj akvobezonantoj — akvotransporto, urba mastrumado, agrikultura kaj fiŝkaptada industrioj, energio.

Ebloj de la Novosibirska hidroelektra centralo grave influis eklokiĝon en 1957 de Akademgorodok nome en Novosibirsko. Surbaze de la centralo kaj de la Siberia sekcio de la Soveta Akademio de Sciencoj la 26-an de marto 1958 estis establita urbodistrikto Sovetskij. Konstrua bazo de la centralo servis por evoluo de la distrikto ĝenerale.

Dum 50 jaroj la centralo produktis 93 miliardojn da kilovathoroj, kio egalis al ŝparo de 28 milionoj da karbo. La akvorezervujo servas kiel ĉefa rezervujo de trinkebla akvo por la urbo. Akvo el ĝu estas uzata por irigacio de Kulundinska stepo, nutrado de lagoj de Altaja regiono kaj Novosibirska provinco.

Teknikaj parametroj[redakti | redakti fonton]

Hidronodo[redakti | redakti fonton]

Konstruaĵoj Longo (m)
Terdigo en maldekstra bordo 311
Stacio longa 223,6
Betona akvotransfaligila digo 198,5
Terdigo sur dekstra bordo 3044,5
Unufadena trikameraa navigebla kluzo kaj tera premdambo sur dekstra bordo 1023
Tuta longo de subapogantaj konstruaĵoj 4830

Akvorezervujo[redakti | redakti fonton]

Parametro Datumo
Longo (km) 214
Larĝo maksimuma (km) 22
Areo de akvokolektado (km²) 232 000
Areo de la akvorezervujo (km²) 1 090
Tuta kapacito de la akvorezervujo (km³) 8,8
Utila kapacito de la akvorezervujo (km³) 4,4
Kalkulita maksimuma deĵeto de akvo (m³/sekunde) 15 900
Longo de la premfronto (km) 4,846

Centralo[6][redakti | redakti fonton]

Parametro Datumo
Kvanto de hidroagregatoj 7
Povo ĉe kalkulita premo (mW) 455
Averaĝa produktado de energio (mln kWh) 2 000
Areo de la akvorezervujo (km²) 1 090
Tipo de turbinoj PL-661-VB-800
Povo de turbinoj (mW) 65
Elspezado de akvo (m³/sek.) 458
Tipo de generatoroj SV 1343/140-96
Povo de generatoroj (mW) 65
Tuta povo de generatoroj (mW) 76,5
Tensio (kW) 13,8

Longo de ĉiuj konstruaĵoj de la premfronto estas 4 846 m, el kiuj 4 379 m konsistigas terdigoj kaj 416 — ĉefaj betonaj konstruaĵoj (la stacio mem kaj akvotransfaligilo).

La stacio apartenas al enflueja tipo, kunmetita kun ĉefundaj akvopreniloj. Ĝi konsistas el 7 agregataj blokoj (ĉiu longa je 25 m) kaj la bloko de muntada tereno (longa je 43 m). En ĉiu agregata bloko troviĝas vertikala hidroagregato pova je 65 mW kaj 3 ĉefundaj akvoduktoj. Akvoduktoj havas formon de poiome mallarĝiĝantaj tuboj kaj povas tralasi 4300 m³/sekunde. Ĉiu agregata bloko havas 3 deĵetajn akvoduktojn. La betona akvotransfaligilo havas 8 baskulojn po 20 m. Ĉiu el ili povas tralasi 1150 m³/sekunde, la akvotransfaligilo entute — 9200 m³/sekunde.

Teraj premkonstruaĵoj (ambaŭbordaj terdigoj kaj terdambo sur la dekstra bordo) estas faritaj per surmetado de sablo. Tuta longo de la teraj digoj kaj damboj estas 4 380 m. Supra taluso de la teraj konstruaĵoj estas firmigita per betona tegaĵo dika je 0,3–0,5 m.

Produktado de energio[redakti | redakti fonton]

Produktita energio, milionoj da kWh
2006 2007 2008 2009 2010 2011
2 024,2 2 014,7 1 620,5 2 213,9[7] 2 167[8] 1 783,6[9]

La centralo averaĝe produktas jare 1687 milionojn da kWh.[10] Ĝi okupas la 20-an lokon en listo de hidroelektraj centraloj de Rusio laŭ la povo. Ĝia energio kovras 20 % da bezonoj de Novosibirsko.

Ekologiaj sekvoj[redakti | redakti fonton]

Dum konstruado de la centralo oni subakvigis 28,4 mil hektaroj da agrikulturejoj, translokigis 8225 konstruaĵojn.

Sekve de superreguligado de akvofluo ekde la 1950-aj jaroj estas baritaj gravaj frajdemetejoj de multaj fiŝoj: 40 % por acipenseroj kaj 70 % por nelmoj. Malekvilibriĝis akvoreĝimo de la malsupra bjefo, printempa superakviĝo de riverujo de la meza Obo (ĉefa reproduktejo de lagaj kaj riveraj fiŝoj) okazas mallonge kaj malgrande.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]