Saas en Prättigau
| Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Saas |
| Saas en Prättigau | |
|---|---|
| eksa komunumo de Svislando • vilaĝo | |
| Kantono | Grizono |
| Distrikto | Prättigau/Davos |
| Komunumaro | Küblis |
| Koordinatoj | 46° 55′ 0″ N 9° 48′ 36″ O / 46.91667 °N, 9.81000 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 55′ 0″ N 9° 48′ 36″ O / 46.91667 °N, 9.81000 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 729 (fine de 2015) |
| Areo | 26,71 km² |
| Alteco | 988 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 7247 |
| Komunumkodo | 3883 |
Saas en Prättigau estas eksa komunumo de la komunumaro Küblis kaj la distrikto Prättigau/Davos en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 761 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009, fine de 2015 estis 729 loĝantoj. La 31-an de decembro 2015 la komunumo malfondiĝis kaj aliĝis al la najbara komunumo Klosters-Serneus. Samtempe la komunumaro Küblis ankaŭ malfondiĝis, la aliaj du komunumoj de la komunumaro pluekzistis sendepende rekte en la distrikto, kiu nur komence de 2017 ŝanĝetis sian nomon al nova titolo regiono Prättigau/Davos.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Saas situas sur la norda flanko de Pretigovio (germane Prättigau), kiel nomiĝas la valo de la rivero Landquart, kiu formas la sudan limon de la komunuma teritorio. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo en la valo ankaŭ la setlejoj Flersch, Mittelberg, Unter Planggen, Ober Planggen, Zastia kaj Oberberg, kaj krome multnombraj izolitaj bienoj.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Saas en Prättigau ĝis la fino de 2015 limis en nordo al Sankt Antönien, en oriento al Sankt Gallenkirch (Vorarlbergo, Aŭstrio), en sudo al Klosters-Serneus, en sudokcidento en Conters en Prättigau, kaj en nordokcidento al Küblis.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra la komunumo pasas la grava kaj trafikriĉa kantona ĉefvojo n-ro 28 de Landquart al Davos. Ĉar la transirtrafiko estas granda ŝarĝo por la komunumo, nuntempe estas konstruata ĉirkaŭvetura tunelo, kiu dum 2011 estos malfermita.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Saas en Prättigau datiĝas el la jaro 1290 kiel Säusch. De la 13-a jarcento ĝis 1338 Saas apartenis al la Senjorujo de la Baronoj de Vaz, poste ĝi estis ĝis 1436 havaĵoj de la Grafoj de Togenburgo. Sekvis la Grafoj de Montfort kaj poste la Grafoj de von Matsch. En la jaro 1482 Saas estis enkorpigita al la Monaĥejo Sankt Jakobo en Klosters. De 1477 ĝis 1649 Conters apartenis al Aŭstrio. En la jaro 1436 Saas aliĝis kiel najbarecano de la tribunalkomunumo Klosters Ausserschnitz al la Dektribunala Federacio. En la jaro 1851 Saas fariĝis komunumo de la komunumaro Küblis. [1]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aliaj signifoj de Saas
- Saas im Prättigau (stacidomo)
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- eksa oficiala retejo de la komunumo Saas en Prättigau, arkivigita en marto 2016 (germane)
- Saas en Prättigau en la Historia leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Saas en Prättigau – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
| ||||||





