Bleiken ĉe Oberdiessbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Oberbleiken)
Bleiken ĉe Oberdiessbach
Blazono de Bleiken ĉe Oberdiessbach
Blazono de Bleiken ĉe Oberdiessbach
Blazono de Desiswil ĉe Münchenbuchsee
Bleiken ĉe Oberdiessbach
Bleiken ĉe Oberdiessbach
Bleiken ĉe Oberdiessbach
vilaĝo • former municipality of Switzerland • kvartalo
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Konolfingen
Koordinatoj  46° 48′ 48″ N 7° 38′ 25″ O / 46.81333 °N, 7.64028 °O / 46.81333; 7.64028 (mapo)Koordinatoj: 46° 48′ 48″ N 7° 38′ 25″ O / 46.81333 °N, 7.64028 °O / 46.81333; 7.64028 (mapo)
Nombro de loĝantoj 384
Areo 3,42 km²
Alteco 874 m super marnivelo
Poŝtkodo 3674
Komunumkodo 0604
Mapo de Bleiken ĉe Oberdiessbach
Mapo de Bleiken ĉe Oberdiessbach
Mapo de Bleiken ĉe Oberdiessbach
vdr


Bleiken ĉe Oberdiessbach (prononcu blajkn ĉe obrdisbaĥ, en la germana lingvo Bleiken bei Oberdiessbach) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Konolfingen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 384 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Oberdiessbach situas en la Svisaj Antaŭalpoj ĉe la suda deklivo de la monto Falkenflue, proksimume 7 kilometrojn sude de la urbo Thun. La komunumo konsistas el la kvin vilaĝetoj Niederbleiken, Kirch, Lehn, Oberbleiken kaj Egglen. La centro kaj ĉefloko de la komunumo estas la vilaĝeto Kirch, kie situas la preĝejo, la lernejo, la komunuma domo kaj la laktocentralo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,42 km², de kiuj 37,4% estas kovritaj de arbaro, 57,9% servas por agrikulturo kaj 4,1% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bleiken ĉe Oberdiessbach limas en nordo al Oberdiessbach, en oriento al Heimenschwand, en sudo al Fahrni, en okcidento al Brenzikofen, kaj en nordokcidento al Herbligen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Bleiken ĉe Oberdiessbach situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi atingeblas per flankaj vojoj de Oberdiessbach tra la teritorio de la komunumo Herbligen kaj de Heimenschwand. Per la poŝtaŭtolinio de Oberdiessbach al Heimenschwand la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Bleiken datiĝas el la jaro 1316 kiel Bleikon. Dum mezepoko Bleiken apartenis al la Kampargrafejo Burgonjo, kiu apartenis al la Grafoj de Kiburgo. En la jaro 1406 Bleiken estis aĉetita de la urbo Berno kaj submetita al la alta jurisdikcio de Konolfingen. En la jaro 1768 Bleiken ĉe Oberdiessbach, kiu ĝis tiam estis parto de la komunumo Buchholterberg, fariĝis memstara komunumo. Dum la epoko de la Helveta Respubliko Bleiken estis atribuita al la tiama distrikto Steffisburg. Post la fino de la Helveta Respubliko ĝi fariĝis parto de la distrikto Konolfingen kaj en la jaro 2010 ĝi estis atribuita al la administra distrikto Berno-Mezlando.[2] En la jaro 2011 oni komencis diskuti pri kuniĝo kun la komunumo Oberdiessbach, kio eventuale realiĝos en la jaro 2014. [3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]