Olga Elena Mattei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olga Elena Mattei
Persona informo
Olga Elena Mattei Echavarría
Naskiĝo 1-an de januaro 1933 (1933-01-01) (91-jaraĝa)
en Arecibo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Kolombio vd
Alma mater Pontifika Universitato Bolivarana vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Olga Elena Mattei Echavarría estas grava kolombia poetino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en 1933 en Arecibo (Puerto-Riko), kiel senfrata filino de puerto-rika sinjoro Edwin Mattei Casals, agronomo, kaj kolombia (antjokia) sinjorino Olga Echavarría Upegui, kiuj geedziĝis la 5an de januaro de 1930. Infanaĝe ŝi loĝis en Karakaso (Venezuelo) kaj en Medellín. Ekde tiu aĝo ŝi montris sian emon al arto, des pli ĉar en la hejmo ŝi estis ĉirkaŭita de la emo al arto kion havis siaj parencoj. Ŝi studis iom da teatro, baleto kaj skulptarto.

Ŝi ricevis titolojn el la fakultato de Filozofio kaj Beletristiko kaj el la fakultato de Dekoraciarton de la Pontifika Universitato Bolivarana de Medellín.

Ŝi partoprenis en beleckonkurson, kaj laboris kiel manekeno, artkritikistino, reklamistino, kaj dezajnistino

En Majo de 1956 ŝi edziniĝis al pentristo kaj skulptisto Justo Arosemena Lacayo (1929-2000), naskita en Panamo kaj loĝinta plejparte en Medellín. El tiu geedziĝo naskiĝis kvin gefiloj: Tri viroj nomitaj Justo Fabio, Juan Fernando kaj Jorge Federico, kaj du virinoj nomitaj Bibiana kaj Ximena (foje skribita "Jimena").

Inter la jaroj 1960 kaj 1964 ŝi estis membro de literatura rondo en Medellín nomata La Tertulia, kiu kunsidis ĉiumerkrede en la rektorejo de la Universitato de Antjokio. La rondo, sub la gvido de la grava rakontisto kaj romanisto Manuel Mejía Vallejo (1923-1998) estis fekunda medio por pluraj novaj verkistoj. La rondo sukcesis publikigi dek librojn dum ĝia ekzistado, inter ili Sílabas de arena de Olga Elena Mattei.

Olga Elena Mattei loĝis pli ol 20 jarojn ekster Kolombio, precipe en Usono (Nov-Ĵerzejo), kaj multe vojaĝis (Ĉinio, Egiptio, Francio, Germanio, Hispanio, Irako, Puerto-Riko, Usono, Venezuelo ...).

En 1979 ŝi partoprenis en la Internacia Verkista Programo ("International Writers Program") en la Universitato de Iowa (Usono)[1].

Krom sia ampleksa poezia verkado, ŝi ankaŭ foje skribas kritikojn pri arto kaj muziko en ĵurnaloj, eklemple en la tagĵurnalo El Mundo Arkivigite je 2008-07-11 per la retarkivo Wayback Machine.

Distingoj kaj premioj[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis honorita per pluraj distingoj kaj premioj, inter ili:

  • Nacia Premio de Poezio "Gillermo Valencia", el Colcultura, en 1973
  • Internacia Premio de Poezio "Café Marfil", Madrido, en 1974
  • Ordeno "Les Aniseteurs du Roi", Parizo, en 1976
  • Ordeno "Mariscal Jorge Robledo" el la Departementa Asembleo de Antjokio, en 2004
  • Premio "Antjokianino el Oro" el Departemento de Antjokio, en 2004
  • "Blazonŝildo de Antjokio" el la registaro de la Departemento Antjokio, en 2004
  • Nacia Premio de Poezio "Porfirio Barba Jacob", en ĝia dua eldono, en aprilo de 2005, pro ŝia verko Escuchando al infinito, inter 71 konkursantaj verkoj. Tiun-ĉi premion fondis la Kultura Korporacio "Domo de Poezio Porfirio Barba Jacob" de municipo Envigado, apud Medellín.
  • "Subvencio al Kreado", en ĝia sepa eldono, en kategorio poezio (15 milionoj da kolombiaj pesoj), el urba administrantaro de Medellín, en 2006

Pri ŝia verko[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale, poezikritikistoj ŝin estimas kiel unu el plej bonaj poetinoj de Kolombio en la 20a jarcento, karakterizita de granda originaleco, kaj de senartifika stilo.

Pluraj el ŝiaj verkoj estis tradukitaj al diversaj lingvoj kaj prezentataj antaŭ eksterlandaj aŭskultantaroj. Informoj pri ŝi kaj ŝia verko estas inkluzivitaj en multaj antologioj, enciklopedioj kaj pribeletraj vortaroj.

La interesiĝoj de Olga Elena Mattei ampleksas multe pli ol poezio: historio, arto, muziko, dancado, muzeoj, kaj scienco —speciale astronomio— kio inspiras parton el ŝia verko. Ŝian amplekson de interesiĝoj estas rimarkebla per simpla rigardo al ŝia same ampleksa kaj varia privata biblioteko.

Kiel esprimis Manuel Mejía Vallejo, granda kolombia verkisto kaj gvidanto ŝia en la beletro: "Urĝas al ŝi vortigi tion kio estas sento"; dum ŝi mem deklaris: "Mi skribas por konvarsacii kun mi mem kaj kun la aĵoj".

Ŝi skribas kiel tiu kiu parolas, kiu rakontas siajn aferojn al iu ajn amiko. La temo de "amo" estas en ŝia tuta poezio, sed ne kiel ekskluziva: amo al filo, al suferanto, al kriplulo, al adoleskeco, al neĉeestanta edzo, al naturo, al la aĵoj, al la kosmo. La sociaj problemoj kaj la senjusteco ankaŭ estas temoj de ŝiaj verkoj.

La katolika monaĥo kaj verkisto Thomas Merton (1915-1968) alte aprezis la verkojn de Olga Elena Mattei ekde ŝia unua publikigita libro, Sílabas de arena, de 1962, kaj li poste korespondadis kun ŝi [2].

La verko de Olga Elena Mattei inspiras novajn generaciojn de poetoj, kiel Sergio Esteban Vélez Peláez kiu iel estas ŝia disĉiplo, 50 jarojn pli juna, kaj kiu verkas ekde 12-jaraĝa.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Rimarko: Ŝi verkis kaj konservas multegajn manuskriptojn kiuj, bedaŭrinde, ankoraŭ ne estas publikigitaj libroforme. En la enkonduko al libro "Regiones del más acá" ŝi skribis ke ŝi havas (tiam, jaro 1994) 23 librojn neeldonitajn[3].

Libroj publikigitaj:

  • Sílabas de arena, 118 paĝoj, eldonejo: Imprenta Departamental de Antioquia, kolekto "Ediciones La Tertulia", Medellín, 1962.
  • Pentafonía, 64 paĝoj, eldonejo de la Universitato Pontifika Bolivarana, numero 26 de la kolekto "Rojo y Negro", Medellín, 1964. La teksto estis poste bazo por kantato Cosmofonía, de komponisto Marc Carles, unuafoje prezentita en Parizo (Francio), la 12an de oktobro de 1976. Verko publikigita per subvencio de kolombiaj kompanioj: Fabricato, Coltejer kaj Enka, en dulingva presaĵo, 60 paĝoj.
  • La Gente, poemoj skribitaj inter 1962 kaj 1974, 182 paĝoj, Colcultura, kolekto "Biblioteca Colombiana de Cultura", Bogoto, 1974.
  • Huellas en el agua (1974).
  • Conclusiones finales, 38 paĝoj, eldonejo: Talleres Editoriales del Museo Rayo, Roldanillo (Valo de Kaŭko, Kolombio), 1989.
  • Cosmoagonía (meso kosma) (1993).
  • Regiones del más acá, 465 paĝoj, publikigita far la Dirección de Fomento a la Cultura de la Kultura Sekretariejo de la departemento Antjokio, kiel volumo 90 de sia "Colección de Autores Antioqueños" ("Kolekto de Antjokiaj Aŭtoroj"), Medellín, 1994.
  • Los ángeles del océano, 82 paĝoj, eldonejo: Talleres Editoriales del Museo Rayo, Roldanillo (Valo de Kaŭko, Kolombio), 2000.
  • Escuchando al infinito, ISBN 958-708-124-2, 99 paĝoj, eldonejo Sic, Bukaramango, 2005. Verko per kiu ŝi atingis premion "Porfirio Barba Jacob".

Kelkaj el la libroj ankoraŭ ne publikigitaj: [4]

  • Poemas del Asombro
  • Palabras como Granos
  • Palabras para Tí
  • Un poco más
  • La Clave del Ámbar
  • Latitudes Inferiores
  • Itinerarios en el Tiempo
  • Las Cosas

Entekstaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Listo de partoprenintoj en la Internacia Verkista Programo de la Universitato de Iowa Arkivigite je 2010-08-03 per la retarkivo Wayback Machine.
  2. Korespondado inter Thomas Merton kaj Olga Elena Mattei Arkivigite je 2010-12-16 per la retarkivo Wayback Machine.
  3. Libro Regiones del más acá, 20-a paĝo.
  4. Listo de neeldonitaj libroj aperinta en la enkonduko al libro La Gente Arkivigite je 2011-07-07 per la retarkivo Wayback Machine.

Informofontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]