Kampanjo de Marianoj kaj Palaŭo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Operaco Forager)
Elŝipiĝo de usonanoj en Tiniano.

La Kampanjo de Marianoj kaj Palaŭo, konata ankaŭ kiel Operaco Forager, estis ofensivo lanĉita de usonaj fortoj kontraŭ la trupoj de la Japana Imperio en Marianoj kaj Palaŭo en la Pacifika Oceano inter junio kaj novembro 1944 dum la Pacifika Milito.[1] La usona ofensivo, sub la ĝenerala komando de Chester Nimitz, post la Kampanjo de Gilbertoj kaj Marŝaloj celis nuligi la japanajn bazojn en centra Pacifiko, helpi la Aliancanoj por rekonkero de Filipinoj, kaj havigi bazojn por strategia bombadkampanjo kontraŭ Japanio.

Dekomence la usonanoj elŝipiĝis sur Saipano en junio 1944. Reage, la Imperijapana Ŝiparo atakis kontraŭ la Usona Ŝiparmeo kiu apogis la elŝipiĝon. En la rezulta aviadilŝipa Batalo de la Filipina Maro de 19a–20a de junio, la japana ŝiparmeo definitive estis venkita en la areo pro pezaj kaj neanstataŭeblaj perdoj de siaj aviadilŝipa kaj terbazita aviadilaroj.

Usonaj fortoj faris elŝipiĝojn en Gvamo kaj Tiniano en julio 1944. Post forta batalado, Saipano estis sekurigita en julio kaj Gvamo kaj Tiniano en aŭgusto 1944. Poste usonanoj konstruis aerodromojn en Saipano kaj Tiniano kiuj estis bazoj por la bombaviadiloj B-29 kiuj faros strategiajn bombardmisiojn kontraŭ la japana ĉeftero ĝis la fino de la Dua Mondmilito, kiel la atombombaj atakoj kontraŭ Hiroŝimo kaj Nagasako.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Liberation: Marines in the Recapture of Guam (Operation in Forager)". www.nps.gov. Alirita la 1an de februaro 2019.