Jenaz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pragg-Jenaz)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Jenaz (stacidomo).
Jenaz
Blazono de Jenaz
Jenaz
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Prättigau/Davos
Komunumaro Jenaz
Koordinatoj  46° 55′ 23″ N 9° 42′ 18″ O / 46.92306 °N, 9.70500 °O / 46.92306; 9.70500 (mapo)Koordinatoj: 46° 55′ 23″ N 9° 42′ 18″ O / 46.92306 °N, 9.70500 °O / 46.92306; 9.70500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1144
Areo 25,91 km²
Alteco 755 m super marnivelo
Poŝtkodo 7233
Komunumkodo 3863
Mapo de Jenaz

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Jenaz (prononcu: jenaĉ; malnova romanĉlingva nomo: Gianatsch) estas komunumo kaj ĉefloko de la samnoma komunumaro en la distrikto Prättigau/Davos en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 1144 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Jenaz situas sudoriente de la rivero Landquart. La malnova vilaĝokerno situas sur teraso sudoriente super la rivero. Nova vilaĝkvartalo situas en la fundo de la valo ĉe la riverbordo. Krome apartenas al la komunumo la vilaĝetoj Rüti aliflanke de la rivero kaj Pragg-Jenaz en nordokcidento de la komunumo ĉe la riverbordo. La komunuma teritorio etendiĝas en suokcidento ĝis la kresto de montoĉeno Hochwang.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Jenaz limas en nordo al Schiers, en nordoriento al Luzein, en oriento al Fideris, en sudo al Peist, kaj en okcidento al Furna.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo Jenaz pasas la kantona ĉefvojo n-ro 28 de Landquart al Davos. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la linio de la Retia Fervojo de Landquart al Klosters.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Jenaz datiĝas el la dua duono de la 12-a jarcento kiel Junazis. Dum la 12-a jarcento en Jenaz la katedralo kapitulo de Koiro kaj la Monaĥejo Sankt Nicolai posedis bienojn en Jenaz. La suvereneco apartenis al la Senjorujo Castels. En la 1436 Jenaz aliĝis kiel parto de la tribunalo Castels al la Dektribunala Federacio. 1526 Jenaz aliĝis al la reformacio. En la jaro 1662 la tribunalejo Castels estis dividita en la tribunalejojn Castels-Jenaz kaj Castels-Luzein, el kiuj estiĝis 1851 la hodiaŭaj komunumaroj. Dum mezepoko Jenaz estis romanĉlingva. En la 14-a jarcento valzoj almigris al meza Pretigovio kaj germanigis la regionon. [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]