Provinco Kacereso
Provinco Kacereso | |||
---|---|---|---|
Provinco | |||
Flago | Blazono | ||
Administra divido de Hispanio [+] | |||
Lando | Hispanio | ||
Ĉefurbo | Cáceres | ||
- koordinatoj | 40° N, 6° U (mapo)39.667-6Koordinatoj: 40° N, 6° U (mapo) | ||
Plej alta punkto | La Covacha [+] | ||
- alteco | 2 399 msnm [+] | ||
Plej malalta punkto | Taĵo [+] | ||
- malalteco | 70 msnm [+] | ||
Akvokolektejo | 19 868 km² (1 986 800 ha) [+] | ||
Areo | 19 868 km² (1 986 800 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 389 558 [+] (2021) | ||
Denseco | 19,61 loĝ./km² [+] [+] | ||
Guberniestro | María del Rosario Cordero Martín | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
Poŝtkodo | 10 [+] | ||
ISO 3166-2 | ES-CC | ||
Provinco Kacereso | |||
Vikimedia Komunejo: Province of Cáceres [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Kacereso (hispane Cáceres) estas provinco de Hispanio, en la norda parto de la regiono de Ekstremaduro, dum ties sudan parton okupas la Provinco de Badajoz. Ĝi limas kun la provincoj de Salamanca kaj Ávila norde, Toledo nordoriente, Badajoz sude kaj kun Portugalio okcidente.
La ĉefurbo estas la urbo Cáceres.
La provinco Kacereso havas populacion de 412 899 loĝantoj (laŭ la Instituto Nacional de Estadística de España 2006), el kiuj 21,8 % loĝas en la ĉefurbo.
Ekonomie temas pri agrikultura regiono (kun brutobredado), sed lastatempe turismo estas gravega enspezofonto en la historiaj urboj Cáceres, Trujillo kaj Plasencia kaj en la belaj komarkoj de la nordo kaj sudoriento de la provinco.
Geografie la provinco enhavas diversajn pejzaĝojn nome sude ebenaĵo inter Trujillo kaj Cáceres, pli norde la valo de la rivero Taĵo kaj plej norde la montaraj komarkoj; ankaŭ sudoriente estas montara komarko Villuercas. Okcidente la strio lima kun Portugalio estis izolita de tiaj kontaktoj, kiam ne rekte en milita situacio, dum nuntempe tiu proksimeco estas helpo por ambaŭflankaj kultura kaj ekonomia situacioj: oni konstruis ŝoseojn kaj pontojn kie iam ne ekzistis. La nordorientaj zonoj profitas la proksimecon de urbo Madrido de kie venas multaj turistoj kaj vizitantoj.
Komarkoj de la provinco Kacereso
[redakti | redakti fonton]La provinco almenaŭ ekde 2015 dividatas al 10 komarkoj.[1]
komarko | municipoj | loĝ. (2022 1 1) | areo km² | loĝdenso | ĉefloko |
---|---|---|---|---|---|
Brozas | 9 | 8 698 | 1 579,28 | 6 | Brozas |
Cáceres | 28 | 131 294 | 3 716,29 | 35 | Cáceres |
Coria | 38 | 42 543 | 2 333,76 | 18 | Coria |
Hervás | 24 | 19 890 | 1 164,10 | 17 | Hervás |
Jaraiz de la Vera | 14 | 21 359 | 704,30 | 30 | Jaraíz de la Vera |
Logrosán | 12 | 12 060 | 1 986,77 | 6 | Logrosán |
Navalmoral de la Mata | 34 | 41 408 | 2 444,12 | 17 | Navalmoral de la Mata |
Plasencia | 33 | 71 744 | 2 241,48 | 32 | Plasencia |
Trujillo | 23 | 30 738 | 2 316,96 | 13 | Trujillo |
Valencia de Alcántara | 8 | 8 071 | 1 380,72 | 6 | Valencia de Alcántara |
provinco Kacereso | 233 | 387 805 | 19 867,78 | 20 | Kacereso |
Tamen en vikipedio ie ankoraŭ cirkulas neoficiala kaj ĉiukaze ekde almenaŭ 2015 ne plu ĝusta listo de 15 areoj, kiuj mise kompreniĝis kvazaŭ komarkoj. Tiuj estis:
- Valo de Alagón
- Tierra de Alcántara
- Valo de Ambroz
- Campo Arañuelo
- Llanos de Cáceres
- Sierra de Gata
- Tierras de Granadilla
- Hurdes
- Ibores
- Valo de Jerte
- Sierra de Montánchez
- Tierra de Trujillo
- Distrikto de Valencia de Alcántara
- La Vera
- Villuercas
Urboj de la provinco
[redakti | redakti fonton]Plej loĝataj urboj | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Pozicio | Urbo | Loĝantaro | |||||
1-a | Cáceres | 90.218 | |||||
2-a | Plasencia | 39.785 | |||||
3-a | Navalmoral de la Mata | 17.099 | |||||
4-a | Coria | 12.767 | |||||
5-a | Miajadas | 10.241 | |||||
6-a | Trujillo | 9.860 | |||||
7-a | Talayuela | 9.282 | |||||
8-a | Moraleja | 7.983 | |||||
9-a | Jaraíz de la Vera | 6.464 | |||||
10-a | Arroyo de la Luz | 6.461 |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Cáceres Turismo Arkivigite je 2020-11-26 per la retarkivo Wayback Machine