Provincoj de Finnlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Finnlando estas dividita al 20 modernaj provincoj (finne maakunta). La provincoj estas regataj desube: la provincajn deputitarojn elektas aŭ la deputitoj de ĝiaj komunumoj aŭ, por la provincoj Alando kaj Kainuu, rekte la loĝantaro. Ĝis la fino de 2009 la lando havis ankaŭ 6 guberniojn (finne lääni), kiuj estis distriktoj de ŝtata administrado, sed tiuj estis malfonditaj. La provinco Alando havas ampleksan aŭtonomion.

La nunaj provincoj

La provincoj de Finnlando
  1. Laponio
  2. Norda Ostrobotnio
  3. Kainuu
  4. Norda Karelio
  5. Norda Savonio
  6. Suda Savonio
  7. Suda Ostrobotnio
  8. Ostrobotnio
  9. Pirkanmaa
  10. Satakunta
  11. Meza Ostrobotnio
  12. Meza Finnlando
  13. Varsinais-Suomi
  14. Suda Karelio
  15. Päijänne-Tavastio
  16. Suda Tavastio
  17. Uusimaa; ĝis la fino de 2010 Orienta Uusimaa estis aparta provinco
  18. Kymenlaakso
  19. Alando

Ekde 1997 ĝis la fino de 2009 tiuj provincoj situis en la tiamaj ses gubernioj jene:

Laponia gubernio: 1 Laponio

Gubernio Oulu: 2 Norda Ostrobotnio, 3 Kainuu

Gubernio Orienta Finnlando: 4 Norda Karelio, 5 Norda Savonio, 6 Suda Savonio

Gubernio Okcidenta Finnlando: 7 Suda Ostrobotnio, 8 Ostrobotnio, 9 Pirkanmaa, 10 Satakunta, 11 Meza Ostrobotnio, 12 Meza Finnlando, 13 Varsinais-Suomi

Gubernio Suda Finnlando: 14 Suda Karelio, 15 Päijänne-Tavastio, 16 Suda Tavastio, 17 Uusimaa, (ĝis 2010) Orienta Uusimaa, 18 Kymenlaakso

Alando (kun aparta statuso): 19 Alando

Loĝantaro kaj ĉefurboj

Nomo Ĉefurbo Loĝantaro (2003) Prognozo en 2030 Areo km² Denseco loĝ./km²
Alando Mariehamn 26 347 27 388 6 784 3,9
Suda Karelio Lappeenranta 136 301 127 435 7 240 18,8
Suda Ostrobotnio Seinäjoki 193 954 172 261 13 459 14,4
Suda Savonio Mikkeli 162 296 140 304 14 137 11,5
Orienta Uusimaa Porvoo / Borgå 91 689 104 736 2 823 32,5
Kainuu Kajaani 86 573 68 621 24 451 3,5
Tavastio Hämeenlinna 166 648 165 548 5 204 32,0
Meza Ostrobotnio Kokkola / Karleby 70 584 62 870 5 474 12,9
Meza Finnlando Jyväskylä 266 082 257 426 19 761 13,5
Kymenlaakso Kotka 185 662 172 652 5 106 36,4
Laponio Rovaniemi 186 917 162 300 98 946 1,9
Pirkanmaa Tampere 457 317 475 749 14 292 32,0
Ostrobotnio Vaasa / Vasa 173 111 161 064 7 676 23,0
Norda Karelio Joensuu 169 129 144 720 21 584 7,8
Norda Ostrobotnio Oulu 371 931 369 268 37 120 10,0
Norda Savonio Kuopio 251 356 220 154 20 366 12,3
Päijänne-Tavastio Lahti 198 434 193 330 5 133 38,7
Satakunta Pori 234 777 214 599 8 289 28,3
Uusimaa Helsinki / Helsingfors 1 338 180 1 575 591 6 366 210,2
Varsinais-Suomi Turku / Åbo 452 444 474 547 10 624 42,6