Pulegono
Pulegono | |||
Plata kemia strukturo de la Pulegono | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Izopulegono | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Pulegono | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 89-82-7 | ||
ChemSpider kodo | 390923 | ||
PubChem-kodo | 6988 | ||
Merck Index | 15,8046 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senkolora aŭ flava likvaĵo kun akra odoro je mento | ||
Molmaso | 152.236g·mol-1 | ||
Denseco | 0.9346g cm−3 | ||
Bolpunkto | 224 °C | ||
Refrakta indico | malsukcesis analizi formulon (MathML, alternative SVG aŭ PNG (rekomendata por modernaj foliumiloj kaj alirebleco-iloj): Ne valida respondo ("Math extension cannot connect to Restbase.") de servilo "http://localhost:6011/eo.wikipedia.org/v1/":): {\displaystyle n^{ 20 }_{ 761 } } 1,4850 | ||
Ekflama temperaturo | 82 °C | ||
Solvebleco | Akvo:Nesolvebla | ||
Mortiga dozo (LD50) | 300 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R22 | ||
Sekureco | S23 S24/25 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1][2] | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝo | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H351, H412 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P264, P270, P273, P301+312, P330, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Pulegono estas cikla ketono nature okazanta en la esencoleoj de pluraj plantoj tiaj kiaj Nepeta cataria, Mentha piperita kaj Mentha pulegium. Ĝi estas klasita kiel unuterpeno, senkolora oleeca likvaĵo kun agrabla odoro je mento, pipromento, Hedeoma pulegioides kaj kamforo. Ĝi uzatas kiel gustigagento, en parfumindustrio kaj aromaterapio.
Historio
[redakti | redakti fonton]d-Pulegono trovatas iom vaste disdonita en la naturo, but ĝia okazado laŭŝajne limiĝas al oleoj derivitaj el la familio Labiatae. Kvankam l-pulegono ankoraŭ ne estis priskribita, pro ĝia larĝa distribuado kaj facila trovebleco, d-pulegono estis ĝisfunde esplorita.
D-pulegono estis unue izolita laŭ relative pura kondiĉo far Roland E. Kremers ekde la oleo de Hedeoma pulegioides, malgraŭ ke li erare atribuis al ĝi la formulon C10H18O, sed nur dank'al la eksperimentoj faritaj de Ernst Otto Beckmann (1853-1923) kaj Pleissner ĝia komponado, C10H16O, estis korekte determinita kaj ĝia konvertiĝo al mentono kaj mentono observita[3].
En la posta jaro, Friedrich Wilhelm Semmler (1860-1931) elmontris ke la ketono donis, per oksidado kun kalia permanganato, acetonon kaj β-metil-adipata acido kaj li sugestis ke temis pri la p-menteno-3-ono. Konfirma evidentaĵo de ĉi-strukturo estis pli malfrue provizita de Otto Wallach (1847-1931), kiu malkovris ke la ketono reakcias kun formiata acido aŭ kiam varmigita ĉe 250°C sub premo, ĝi spertas malkomponiĝon kun formado de ketono kaj 1-metil-cikloheksano-3-ono. La sama malkomponado okazas per agado de la sulfata acido aŭ sub akvo-alkohola solvaĵo de kalia hidroksido.
Reakcio
[redakti | redakti fonton]
Izomeroj de la Pulegono | ||||||||
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Chemicalland21
- Essential Oils Handbook[rompita ligilo], H. Panda
- Mint: The Genus Mentha, Brian M. Lawrence
- The 5-minute Herb and Dietary Supplement Consult, Adriane Fugh-Berman
- Handbook of Essential Oils: Science, Technology, and Applications, K. Husnu Can Baser, Gerhard Buchbauer
- Medical Toxicology of Natural Substances: Foods, Fungi, Medicinal Herbs ..., Donald G. Barceloux
- Studies in Natural Products Chemistry: Stereoselective Synthesis (Part J), Atta-ur-Rahman