Saltu al enhavo

Renato Kartezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Descartes (apartigilo).
Frans Hals: René Descartes (1648)

Renato KARTEZIO (31-a de marto, 159611-a de februaro, 1650) (france: René Descartes, latine: Renatus Cartesius) estis la unua moderna filozofo de la Okcidento, la unua moderna matematikisto kaj unu el la tri fondintoj de moderna scienco (kun Galilejo kaj Bakono).

Rolo en la filozofio

Citaĵo
 Cogito, ergo sum   Mi rezonas, do mi ekzistas 
— René Descartes, Principia philosophiæ

En la Okcidento en la 17-a jarcento filozofio estis tute refondita: anstataŭ uzi Aristotelon kaj la Eklezion kiel bazon de vero, filozofoj – Kartezio, Bakono, Hobbes, ktp – rekonstruis filozofion per siaj propraj manoj.

Kartezio estis tiu, kiu diris, Cogito ergo sum ("Mi pensas, tial mi estas"), fondante sian filozofion sur radikala dubo. Kiel Bakono, Kartezio pensis profunde pri la demando, "Kiel pensi kaj scii pri la mondo?"

Li donis ekzemplon pri sonĝado: en sonĝo, oni perceptas aferojn, kiuj ŝajnas realaj, sed ne efektive ekzistas. Tial oni ne povas fidi la sensojn por trovi la verecon. Kaj pli perturbe, eble "malbona geniulo" ekzistas: potencega kaj ruzega estulo kiu provas trompi Kartezion kaj malhelpi lin scii la veran naturon de realeco. Ĉar ĉi tiuj ebloj ekzistas, kion oni povas certe scii?

La sistemo de scio, kiun Kartezio konstruis, tute baziĝas sur racio, rezonanta el iuj antaŭsupozitaj veroj. Simile al la matematiko de Eŭklido, sed aplikita al filozofio. Malsimile al la sistemo de Bakono, ĝi ne estas bazita sur sperto de mondo aŭ indukto. Per sia sistemo Kartezio fondis la skolon de racionalismo, formo de idealismo. Racionalismo diras, ke homa scio baziĝas sur racio kaj ideoj denaskaj. Locke kaj Hume kaj aliaj britaj filozofoj poste disputis kontraŭ ĉi tiu skolo, fondinte sian propran skolon, empiriismon, kiu diris ke sensado, ne denaskaj ideoj, estas la bazo de scio.

Kvankam Kartezio vidis naturon kiel grandan maŝinon, li diris ke menso ne estas meĥanika. Tia nematerialismo denove starigis Kartezion kontraŭ la britaj filozofioj, ekzemple sia samepokano, Hobbes. Hobbes ankaŭ vidis la naturon kiel grandan maŝinon, sed en lia maŝino menso ne staris aparte, sed estis tute mekanika. Male la tutan animon de bestoj li vidis kiel tute meĥanika, kaj neis ke ili kapablas pensi, aŭ esti konsciaj. Tiu antaŭjuĝo, ofte signita de lia nomo, superinfluis la sciencan penson de Okcidento dum du jarcentoj.

Kartezio, kiel Tomaso de Akvino kaj Aristotelo, verkis pruvon pri la ekzisto de Dio.

Kartezio ankaŭ estis grava matematikisto, inventinta analitikan geometrion, la apliko de algebro al geometrio, kiun li priskribis en La Géométrie en 1637, kaj sen kiu ja ne estus ebla la povego de matematiko en fiziko kaj inĝenierarto.

Pri fiziko li elpensis teoriojn, kiuj estis post Newton priironiitaj de ekzemple Voltaire; sed post la nova vido de fizika mondo far Ĝenerala Relativeco, kaj kun la "lokeco" de fizikaj interagoj, ties ideoj pri mekanikaj interagoj, étendue (konkreta spaco) kaj tourbillons (vorticoj), nun povas esti rigardataj kiel ties antaŭvidoj kaj pli modernaj ol la sentempaj deforaj interagoj de Newton.

Kartezio, kiu skribis latine kaj france, rimarkis, ke la latina estis perdinta sian rolon kiel interlingvo de la Okcidento. Li proponas novan lingvon artefaritan kiel anstataŭaĵon por la latina. Laŭ li la nova lingvo estu regula, neŭtrala kaj egale facile lernebla por ĉiuj.

Li naskiĝis en Francio en urbo La Haye-Descartes (sude de Tours) kaj estis klerigita de jezuitoj, sed tamen kiel plenaĝulo li laboris kaj loĝis ĉefe en Nederlando, kie estis libereco de penso (komparu tion al Alberto Ejnŝtejno), sed kie li ankoraŭ timis la potencon de la Katolika Eklezio (komparu tion al lia samtempulo, Galilejo). Ironie, Kartezio estis pia katoliko, kiu komence esperis ke la Eklezio adoptos lian filozofion. Li mortis en Svedujo, oficiale pro pneŭmonito, sed la simptomoj kaj aliaj detaloj pri lia morto kondukis germanan aŭtoron konkludi, ke li verŝajne estis venenita, de pastro, sekreta agento de la papo, kaj kiu timis lian influon al la reĝino Kristina, pri kiu la Eklezio esperis konvertiĝon.[1]

Vivo

Kartezio oficiale naskiĝis la 31-an de marto 1596 en La Haye[noto 1] (Francio). Pierre Borel, biografo lia, tamen supozas, ke li naskiĝis en Châtellerault en Puatuo-Ĉarentoj, de kie devenas la geavoj de Kartezio. Li estis la tria infano de Joachim Descartes, advokanto kaj tiam parlamentano en Rennes, kaj lia edzino Jeanne Brochard.

Lia patrino mortis unu jaron poste dum akuŝo de sia kvara infano; la patro ofte laboris for de la hejmo; do Kartezio estis edukata precipe de sia avino, de nutristino kaj de hejma instruisto. Ĉar li estis ĉiam pala kaj multe tusis, oni dubis, ke li havos longan vivon[2].

Lia malbona sano prokrastis lian klerigon. Nur en 1607 li ekfrekventis la altrenoman kolegion de La Flèche. Kartezio tamen estis seniluziigita de la studado kaj poste skribis: "Mi estis edukita per studo de scienco (france: lettres) ekde infanaĝo, kaj ĉar oni kredigis al mi, ke per ĝi oni povas akiri klaran kaj certan scion pri ĉio, kio utilas en la vivo, mi havis ekstreman deziron lerni. Sed post kompletigo de tiu tuta studado, je kies fino oni kutime estas akceptita inter la klerulojn, mi tute ŝanĝis mian opinion: Mi troviĝis tiel implikita en duboj kaj eraroj, ke mia impreso estis, ke mi neniel profitis de mia strebo al instruiteco, escepte de malkovri pli kaj pli mian nescion.[3]"

Post siaj studoj Kartezio, kies sano pliboniĝis, volontule aniĝis en franca regimento en Breda (Nederlando), sub la komando de la princo Maurits van Oranje. Tiel li la 10-an de novembro 1618 konatiĝis kun la sciencisto, kuracisto kaj filozofo Isaac Beeckman. Tiu notis en sia taglibro, ankoraŭ konservita, kiel Kartezio solvis fizikan problemon: Sciante, kiun distancon falanta korpo iras en du horoj, kiel oni kalkulas la vojon en la unua horo?[4] La du viroj amikiĝis, Beeckman kreskigis ĉe Kartezio la intereson pri matematiko kaj konatigis lin kun ideoj de Galilejo. Leteroj de Kartezio al Beeckman estas liaj plej fruaj, kiuj konserviĝis. Tamen en 1630 Kartezio kaj Beeckman ekdisputis pri la demando, kiom la dua influis la unuan, kaj Kartezio letere insistis, ke neniam Beeckman iel influis lin[5].

En 1619 Kartezio faris vojaĝon al Danio, Pollando, Hungario kaj Bohemio kaj tiam en Frankfurto ĉe Odro ĉeestis la kronadon de imperiestro Ferdinando la 2-a. Poste li denove soldatiĝis, sub duko Maksimiliano la 1-a, kaj batalis en la tridekjara milito, ekzemple en la konkero de Prago. Poste li vojaĝis en Italio, Germanio, Svislando kaj Nederlando kaj diskutis kun tieaj kleruloj. En 1622 li revenis al Francio kaj en 1623 ekloĝis en Parizo. En la postaj jaroj li supozeble konatiĝis kun Marin Mersenne.

En 1629 Kartezio iris al Nederlando kaj tie diversloke pasigis 18 jarojn. En 1635 li kaj lia servistino Helena Jans havis filinon, Francine, kiu mortis kvinjaraĝa. Ŝian morton Kartezio nomis la plej granda doloro de lia vivo.

En 1637 li anonime publikigis sian "diskurson pri la metodo". En 1641 aperis, en latina lingvo, liaj Meditadoj Metafizikaj (meditationes de prima philosophia), tre influa verko pri raciismo. En 1643 la universitato de Utreĥto akre kondamnis lian filozofion.

En 1649 li akceptis inviton de la sveda reĝino Kristina kaj transloĝiĝis al Stokholmo. La reĝino deziris de li instruadon pri filozofio, sed la malvarma vintro de Svedio subfosis lian sanon; la 11-an de februaro 1650 li mortis, laŭ historiaj raportoj pro pneŭmonito. En 1663 la romkatolika eklezio metis liajn verkojn en la indekson de malpermesitaj libroj, tamen kun la direktivo, ke ili estu "suspenditaj ĝis finkorektado" (latine suspendendos esse, donec corrigantur)[6][7].

Verkoj

Notoj

  1. La urbo, je lia honoro, poste aldonis lian nomon al sia (La Haye-Descartes) kaj de 1967 nomiĝas nur Descartes.

Referencoj

  1. Theodor Ebert. (2009) Der rätselhafte Tod des René Descartes (germane). Aschaffenburg: Alibri. ISBN 978-3-86569-048-7.
  2. Tion Kartezio skribis en 1645 en letero al Elisabeth von der Pfalz; vidu (1824–1826) Œuvres de Descartes, Paris, F.G. Levrault. Victor Cousin.
  3. Œuvres de Descartes 6 (france), p. 4.
  4. Dennis Des Chene. How the world became mathematical (angle). Alirita 2013-03-23.
  5. Richard Arthur (januaro 2007). “Beeckman, Descartes and the Force of Motion”, Journal of the History of Philosophy (la angla) 45, p. 1–28. Alirita 2013-03-23.. 
  6. Jean-Robert Armogathe, Vincent Carraud. (2001) La première condamnation des Œuvres de Descartes, d'après des documents inédits aŭ Archives du Saint-Office, Nouvelles de la République des Lettres 2 (france), p. 103–137.
  7. Candida Carella. (2008) Le Meditationes cartesiane «Amstelodami 1709» e la condanna del 1720, Nouvelles de la République des Lettres 1 (itale), p. 111–120.

Vidu ankaŭ

Trovu « Renato Kartezio » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

[[Kategorio:Projekto vizaĝoj/homoj|Ŝablono:Vizaĝoj/Renato Kartezio, Ŝablono:Vizaĝoj/Renato Kartezio]]