Renaud Denoix de Saint Marc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Denoix de Saint Marc.
Renaud Denoix de Saint Marc

Prezidento Jean-Louis Debré
Antaŭulo Simone Veil

En funkcio:
1995 – 2006
Venanta post Marceau Long

En funkcio:
26-a de marto 1986 – 24-a de majo 1995
Venanta post Jacques Fournier

Naskiĝo 24-a de septembro 1938
en Boulogne-Billancourt (Francio)
Nacieco Franca
Profesio Supra ŝtatoficisto
v  d  r
Information icon.svg

Renaud Denoix de Saint Marc, naskiĝinta la 24-an de septembro 1938 en Boulogne-Billancourt, estas franca supra ŝtatoficisto. Li estas membro de la Konstitucia Konsilio ekde februaro 2007.

Li laboris precipe en la Ŝtatokonsilio kies vicprezidanto li estis de aprilo 1995 ĝis oktobro 2006 kaj prezidanto de la Franca Instituto pri Administraj Sciencoj (IFSA). Li estis ĉefsekretario de la registaro de 1986 ĝis 1995.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Diplomita pri juro, lerninto de Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo kaj Nacia Lernejo pri Administrado el kiu li eliris je la 5-a rango de la promocio Blaise Pascal en 1964.

La 29-an de novembro 2004, li estis elektita membro de la Akademio pri Sociaj kaj politikaj Sciencoj de Francio por la fotelo de Jacques Leprette. La 27-an de oktobro 2009, li estis elektita membro de la Nacia Akademio pri Medicino.

En 2005, li fariĝis prezidanto de la direkta komitato de la nacia bioeno de la kastelo de Chambord, en 2006 prezidanto de la klubo Le Siècle[1], kaj ekde aprilo 2007 prezidanto de la kluno de la Domo pri Ĉasado kaj Naturo.

Profesia kariero[redakti | redakti fonton]

Franca Instituto pri Administraj Sciencoj[redakti | redakti fonton]

De 1995 ĝis 2006, Renaud Denoix de Saint Marc estis prezidanto de la Franca Instituto pri Administraj Sciencoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Premioj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Saliba, Frédéric (aprilo 2005). “Le pouvoir en la table du Siècle”, Stratégies (1365), p. 49. .
  2. Dekreto de la 11-a de julio 2008 publikigita en la JO de la 13-a de julio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]