Ursenbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Richisberg)
Ursenbach
Blazono de Ursenbach
Blazono de Ursenbach
Blazono de Ursenbach
Ursenbach
Ursenbach
Vilaĝeniro de Ursenbach
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009 Aarwangen
Koordinatoj  47° 8′ 15″ N 7° 46′ 25″ O / 47.13750 °N, 7.77361 °O / 47.13750; 7.77361 (mapo)Koordinatoj: 47° 8′ 15″ N 7° 46′ 25″ O / 47.13750 °N, 7.77361 °O / 47.13750; 7.77361 (mapo)
Nombro de loĝantoj 930
Areo 9,14 km²
Alteco 582 m super marnivelo
Poŝtkodo 4937
Komunumkodo 0344
Mapo de Ursenbach
Mapo de Ursenbach
Mapo de Ursenbach
vdr

Ursenbach estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Aarwangen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 930 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ursenbach situas en la Svisa Mezlando proksimume 12 kilometrojn sudsudokcidente de la urbo Langenthal en la okcidenta flanko de la akvokolekta bazeno de la rivero Langete, al kiu la nomdona rivereto Ursenbach senakvigas la komunuman teritorion. En nordoriento la komunumo etendiĝas ĝis al la bordo de la rivero Langete. La komunumo Ursenbach konsistas el la vilaĝo Ursenbach kaj la vilaĝetoj Oberdorf, Unterdorf, Hirseren, Richisberg, Lünisberg, kaj Hofen, kaj diversaj izolitaj bienoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,14 km², de kiuj 31,1% estas kovritaj de arbaro, 62,8% servas por agrikulturo kaj 5,8% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ursenbach limas en nordo al Madiswil, en oriento al Rohrbachgraben, en sudoriento al Walterswil, en sudokcidento al Oeschenbach, kaj en nordokcidento al Ochlenberg.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo Ursenbach kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 239 de Kleindietwil al Affoltern en Emme-Valo. Flanke vojo kondukas de Ursenbach al Walterswil.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Ursenbach datiĝas el la jaro 1201 kiel Ursibach. Dum mezepoko la mastroj de Ursenbach estis la Senjoroj de Aarwangen kaj la Monaĥejo Rüegsau. La malalta jurisdikcio estis al la Voktejo Ursenbach, kiu troviĝis sub la regado de la Grafoj de Kiburgo, kies havaĵon en la jaro 1406 heredis la urbo Berno. La Voktejo Ursenbach estis pandigita al la Senjoroj de Grünenberg kaj fariĝis en la jaro 1407 respektive 1414 berna havaĵo kaj estis atribuita al la Voktejo Wangen. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 la komunumo apartenis al la distrikto Langenthal, poste ĝi estis atribuita al la distrikto Aarwangen, kiu per ĝis dissolviĝo la 1-an de januaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Supra Argovio. En la jaro 1888 kaj 1889 la komunumo Ursenbach konsedis la vilaĝeton Hubberg al Dürrenroth kaj Walterswil kaj siaflanke ricevis la vilaĝetojn Richisberg de Oeschenbach kaj Lünisberg de Wynigen.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]