Rod-Insulo
Rod-Insulo, plene Rod-Insulo kaj Bienoj Providenco (angle, Rhode Island and Providence Plantations [rod AJ-lend]) estas usona ŝtato en la nord-orienta regiono Nov-Anglio. Ĝi estis unu el la 13 pra-usonaj kolonioj, kiu ribelis kontraŭ la brita rego dum la Usona Revolucio. Ĝi fariĝis la 13-a ŝtato de Usono je la 29-a de majo 1790.
Rod-Insulo limiĝas okcidente de Konektikuto, norde kaj oriente de Masaĉuseco kaj sude de la Atlantika Oceano. Ĝi estas la malplej granda usona ŝtato laŭ aero, sed ĝi estas la dua laŭ loĝantara denseco.
La nomo rilatas al Rod-Insulo (la insulo Aquidneck) kaj la bienoj Providenco ĉe la kontinenta parto de la ŝtato, kie troviĝas la ĉefurbo, Providenco.
La unuaj eŭropaj setlantoj estis sekvantoj de Roger Williams, kiuj foriris el Masaĉuseco pro la tro strikta religia socio de la puritanoj. En 1636 ili fondis Providencon. Providenco estas la loko de la unua baptista preĝejo en Usono. Kaj la urbo Newport estas la loko de la unua kvakera kunvendomo en Nordameriko (fondita en 1699) kaj la unua juda preĝejo.
Loĝantaro: 1.048.319 (en 2000)
Ĉefurbo: Providence
TTT-ejo de Rod-Insulo en la angla: http://www.ri.gov
|
-
Sigelo de Rod-Insulo
-
Mapo
-
Marbordo en Newport
-
Ninigret Pond (Nacia Sovaĝviva Rifuĝejo)
Eksteraj ligiloj
greke http://www.ri.gov Oficiala subŝtata retejo greke http://www.visitrhodeisland.com Turisma retejo, kun maŝina traduko