Roger Guérin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Roger Guérin (* 9-an de januaro 1926 en Saarbrücken; † 6-an de februaro 2010 en Saintes-Maries-de-la-Mer, Bouches-du-Rhône) estis franca ĵaz-trumpetisto kaj kantisto.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Guérin studis ĉe la konservatorio je Parizo trumpeton kaj korneton kaj fariĝis en 1947 profesia muzikisto, kunlaboris komence kun Aimé Barelli, poste kun Django Reinhardt, Don Byas, Hubert Fol, James Moody, Benny Golson, Bernard Peiffer, Fats Sadi, Lucky Thompson, Kenny Clarke, Blossom Dearie, Martial Solal, Michel Legrand kaj Jazz Group de Paris de André Hodeir.

En 1958 Guérin estis franca reprezentanto de la International Youth Band je la Newport Jazz Festival kaj en Bruselo. En 1959 li estis kun Eddy Louiss kaj Ward Swingle membro de la kantgrupo de Mimi Perrin Les Double Six. En 1960 li mallonge anstataŭis Clark Terry en la bandego de Quincy Jones. Kun Duke Ellington kaj Louis Armstrong li elverkis la muzikon por la filmo Paris Blues el 1961. Ekde tiam Guérin laboris plie kiel studiomuzikisto de larĝa stilaro, prezentis tamen foje je festivaloj, ekz. en 1962 kun la bandego de Dizzy Gillespie en Antibes kaj tie ankaŭ kun propraj ensembloj en 1961 kaj 1967, je Recklinghausen en 1961, 1963 kaj 1965. Dum ĉi tiu tempo li lankaŭ direktis du kursojn de NDR kaj faris plurajn diskojn kun la bandego de Kenny Clarke/Francy Boland. En 1968 li koncertis kun Jean-Claude Naude, Sonny Grey kaj Ivan Jullien je Trumpet Workshop por la franca radio kaj televido ORTF. Ekde la fino de la 1960-aj jaroj Guérin laboris ĉefe kiel instruisto, kunlaboris tamen en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj je du bandegoprojektoj de sia kolego Martial Solal.

Guérin ludis egalgrade kaj tradician kaj modernan ĵazon kaj estis per tio adaptiĝema kunmuzikisto de multaj usonaj gastsoloistoj. Li montris certan preferon por humure enplektitaj citaĵoj kaj metalecan sonon.[1]

En 1959 li ricevis la Prix Django Reinhardt.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

Kiel bandestro
  • Roger Guérin Quartet, EP, (Versailles, 1956) kun Martial Solal, Pierre Michelot, Christian Garros
  • Carrément (kun Henri Chenuet, René Mailhes, Patrice Galas; 2005)
Kiel gastmuzikisto
  • Eddie Barclay & Quincy Jones: Et Voila! (Barclay Records, 1958)
  • Christian Chevallier: 6 + 6 (1957), Formidable (1955); ambaŭ Jazz Stars-serio (Columbia Records)
  • Kenny Clarke’s Sextet: Plays Andrè Hodeir, 1956, (Philips Records); republikigita en 2000 en la serio Jazz in Paris Universal)
  • Les Double Six: Les Double Six, 1959, (RCA Victor, 1999)
  • Benny Golson: Benny Golson and the Philadelphians (United Artists Records, 1958) – Sonregistraĵoj kun Roger Guerin, Pierre Michelot, Christian Garros nur sur la samnoma lumdisko-publikaĵo el 1998 de Blue Note Records
  • Bobby Jaspar: Bobby Jaspar & His Modern Jazz, 1954/55, serio original vogue masters (Bertelsmann Music Group/BMG, 1998)
  • Pierre Michelot: Round About a Bass (Mercury Records, 1963); republikigita en 2000 en la serio Jazz in Paris Universal)
  • James Moody, Frank Foster: James Moody and Frank Foster in Paris, 1951, (Disques Vogue, 1995)
  • Bernard Peiffer: And His St Germain Des Pres Orchestra Featuring Bobby Jaspar (Blue Star, 1954); republikigita en 2000 en la serio Jazz in Paris sub la titolo Modern jazz at St.Germain-des-Prés (Gitanes/Universal, 2007) kune kun la muzikalbumo Gershwin Parade de Bernard Zacharias (Club français du disque, 1954)
  • Quincy Jones: 1960 Lausanne, Swiss Radio Days Jazz-Serie (TCB, 1005)
  • Martial Solal: The Complete Vogue Recordings, Vol. 3, 1956, serio original vogue masters (BMG, 2003)
  • Lucky Thompson: Modern Jazz Group, 1956, serio Jazz in Paris (Gitanes/Universal, 2000)
  • Jimmy Raney: Jimmy Raney Visits Paris, Vol. 2, serio original vogue masters (BMG, 1998)
  • Django Reinhardt: Nuits de Saint-Germain des-Prés, 1951–53, en la serio Jazz In Paris (Gitanes/Universal, 2002)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. cit. laŭ Kunzler, p. 446