Ruĝeckrona eremomelo
Ruĝeckrona eremomelo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ruĝeckrona eremomelo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Eremomela badiceps (Fraser, 1843) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Ruĝeckrona eremomelo (Eremomela badiceps) estas specio de la familio de Cistikoledoj (iam lokita en Silviedoj) kaj genro de Eremomeloj, kiu enhavas speciojn de Afriko kun grizaj supraj partoj kaj aliaj verdecaj aŭ flavecaj partoj kiel klaraj markoj, krom aliaj markoj, kiuj facile distingas ilin inter si kaj el aliaj cistikoledoj.
Ĝi troviĝas en subsahara Afriko kaj ĉefe en landoj de la Golfo de Gvineo suden ĝis Angolo, kaj nordorienten ĝis Sudano kaj nome en Benino, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Ekvatora Gvineo, Gabono, Ganao, Gvineo, Liberio, Niĝerio, Sieraleono, Togolando kaj Ugando.
Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Eremomela badiceps[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.
|