Ruĝecventra aglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝecventra aglo
Ruĝecventra aglo
Ruĝecventra aglo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Aquila
Specio: A. kienerii
Aquila kienerii
(Geoffroy Saint-Hilaire, 1835)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝecventra aglo (Lophotriorchis kieneriiAquila kienerii) estas mezgranda taga rabobirdo, kiu, kiel aliaj agloj, apartenas al familio Akcipitredoj kiuj enhavas aliajn tagajn rabobirdojn kiaj cirkuoj, milvoj, akcipitroj, ktp.

Ĝi estis dekomence lokigita en la genro Hieraaetus sed tiu aglo povus ankaŭ aparteni al separata genro.[1] Oni sugestis la nomon de Kienastur.[2]

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La Ruĝecventra aglo reproduktiĝas en tropika Azio. Temas pri specio de loĝantaj birdoj en Srilanko, sudokcidenta kaj norda Barato, kaj orienten al sudorienta Azio kaj Indonezio.

Tiu specio estas asocia kun arbaroj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Ruĝecventra aglo estas malgranda aglo, 54–60 cm longa. Ili havas larĝajn rondoformajn flugilojn, kiuj estas ebenaj dum ŝvebado, kaj mallongan larĝan voston.

Plenkreskulo havas nigrecajn suprajn partojn kaj kapon. Kolo kaj brusto estas blankaj, kaj la vosto kaj flugilplumoj estas blankaj kun malhela strieco. La resto de la subaj partoj estas ruĝecbruna, kio nomigas la specion laŭ la komuna nomo. Tiuj plumoj kovras ankaŭ la tutajn krurojn, kiel ĉe aliaj agloj, dum la fingroj estas flavecaj kaj la ungoj nigrecaj. La beko estas griza. Ambaŭ seksoj estas similaj.

Nematurulo havas blankon anstataŭ la ruĝecbruna plumaro de plenkreskulo, kaj malhelaj makuloj en flankoj.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Oni konas du subspeciojn de Lophotriorchis kienerii:[3]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ili manĝas ĉefe birdojn kaj malgrandajn mamulojn.

La granda nesto el bastonetoj estas konstruita en arbo kaj la ino demetas ununuran ovon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. lm
  2. Jan Ove Gjershaug (2006) Taxonomy and conservation status of hawk-eagles (genus Nisaetus) in South-East Asia. Tezo. Norvega Universitato de Scienco kaj Teknologio Plena teksto
  3. http://www.birds.cornell.edu/clementschecklist/Clements%206.5.xls/view The Clements Checklist of Birds of the World, Versio 6.5, 12a de junio de 2011, J.F. Clements, T.S. Schulenberg, M.J. Iliff, B.L. Sullivan, & C.L. Wood, 2010, xls, Cornell University Press.