Saltu al enhavo

Ruĝgorĝa formiktanagro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝgorĝa formiktanagro
Iĉo en Belizo
Iĉo en Belizo
Ino en Kostariko
Ino en Kostariko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Kardinaledoj Cardinalidae
Genro: Driophlox
Specio: Ruĝgorĝa formiktanagro Driophlox fuscicauda
(Cabanis, 1861)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Arealo de ruĝgorĝa formiktanagro
Arealo de ruĝgorĝa formiktanagro
Arealo de ruĝgorĝa formiktanagro
Subspecioj

vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ruĝgorĝa formiktanagro (Driophlox fuscicauda) estas specio de mezgrandaj paseroformaj birdoj, kiu nestas en Karibaj marbordoj de sud-eosta Meksiko ĝis eosta Panamo. Dum longa tempo ĝi estas metita en genron Habia, sed laŭ molekulfilogenetikaj konsideroj ĝi kune kun aliaj tri specioj estis movigita en 2024 al novkreita genro Driophlox.

Ruĝgorĝa formiktanagro, samkiel aliaj formiktanagroj kaj en Habia kaj en Driophlox, estis dum longa tempo konsiderata simple stranga formo de tanagro (t.e. birdo el familio Traŭpedoj), sed efektive ili estas relative normalaj membroj de Kardinaledoj. La kutima nomo "formiktanagroj" estas la sola restaĵo de tiu ĉi miskredo. Oni povas aserti ke tiu ĉi nomo estas iom misgvida, sed ĝi jam radikiĝas kaj estas tradicia en multaj lingvoj.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Ruĝgorĝa formiktanagro estas mezgranda birdo ĉirkaŭ 19 cm longa kaj 40 g peza. Samkiel ĉiuj aliaj kardinaledoj, ĝi havas rimarkindan seksan duformismon: plenkreskaj iĉoj havas solide malhele ruĝan plumaron kun iom pli palaj malsupraj partoj kaj pli brile ruĝaj gorĝo kaj krono, dum inoj estas brunece olivkoloraj, pli grizecaj de malsupre, kun flava gorĝo kaj malhele flava strio sur krono. Adoleskaj birdoj de ambaŭ seksoj estas plene brunaj kaj ne havas aliajn kolorojn sur krono aŭ gorĝo.

Ambaŭ seksoj aspektas simile al tiuj de parenca ruĝkrona formiktanagro, kiu renkonteblas en Pacifikaj oceanbordoj de Centra Ameriko, sed estas rimarkeble pli malbrilaj kaj malhelaj.

Ekologio kaj konduto

[redakti | redakti fonton]

Ruĝgorĝaj formiktanagroj vivas en densa subarbaraĵo ĉe arbaraj marĝenoj, sekundaraj arbaroj aŭ forlasitaj plantejoj en altecoj ĝis 600 m super marnivelo. La birdoj furaĝas pare aŭ formas malgrandajn birdarojn. Plejparto de ilia dieto konsistas je insektoj kaj aliaj artropodoj, sed la birdoj volonte aldonas al ĝi semojnfruktojn, aparte tiujn de Cymbopetalum mayanum (familio Annonaceae), aŭ Trophis racemosa (Moraceae).[2] La birdaroj ofte sekvas vicojn de armeformikoj kaj manĝas ilin, aparte en regionoj kie maloftas formikbirdoj. Vidinte konkuranton aŭ predanton, ĉiuj birdoj en birdaro komencas prezenti agreseman spektaklon per levigo de flugiloj aŭ vosto, esperante tiel fortimigi ĝin.

Reprodukta periodo komenciĝas en aprilo kaj, kaj en junio jam ĉiuj birdoj estas metintaj ovojn. La nesto estas uj-forma, granda, sed iom malordeca, konstruita ĉe disbranĉiĝo de arbo aŭ arbusto je 1–3 m super grundo. Freŝaj folioj de filikoj estas ofte aldonataj al ekstera tavolo de la ujo por pli bone maski la neston inter verdaĵoj. Kutima ovaro estas du aŭ tri ovoj, kiuj estas blankaj kaj senmakulaj.

Subspecioj

[redakti | redakti fonton]

Nuntempe oni agnoskas 6 subspeciojn:[3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. BirdLife International (2020). “Habia fuscicauda”, IUCN Red List of Threatened Species 2020, p. e.T22722416A136802331. doi:10.2305/IUCN.UK.2020-3.RLTS.T22722416A136802331.en. Alirita 13 November 2021.. 
  2. (2007) “The potential of fruiting trees to enhance converted habitats for migrating birds in southern Mexico”, Bird Conservation International 17 (1), p. 45–61. doi:10.1017/S0959270906000554. 
  3. Cardinals, grosbeaks and 'tanager' allies. IOC World Bird List Version 14.2. International Ornithologists' Union (July 2024). Alirita 24 October 2024 .
  4. (1969) “The red-throated ant-tanager (Habia fuscicauda) in Panama and Colombia”, Proceedings of the Biological Society of Washington 82, p. 233–241 [238].