Rychnov nad Kněžnou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rychnov nad Kneznou)
Rychnov nad Kněžnou
germane Reichenau an der Knieschna
urbo
Urbodomo en Rychnov nad Kněžnou
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Rychnov nad Kněžnou
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Hradec Králové
Distrikto Rychnov nad Kněžnou
Administra municipo Rychnov nad Kněžnou
Historia regiono Bohemio
Rivero Kněžná
Situo Rychnov nad Kněžnou
 - alteco 320 m s. m.
 - koordinatoj 50° 09′ 47″ N 16° 16′ 28″ O / 50.16306 °N, 16.27444 °O / 50.16306; 16.27444 (mapo)
Areo 34,95 km² (3 495 ha)
Loĝantaro 11 178 (2023)
Denseco 319,83 loĝ./km²
Tabulo Orlica montaro
Unua skribmencio 1258
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 516 01 ĝis 517 01
NUTS 3 CZ052
NUTS 4 CZ0524
NUTS 5 CZ0524 576069
Katastraj teritorioj 7
Partoj de urbo 8
Bazaj setlejunuoj 19
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Rychnov nad Kněžnou
Retpaĝo: www.rychnov-city.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Rychnov nad Kněžnou (germane Reichenau an der Knieschna) estas urbo en Ĉeĥio, kie loĝas 11 178 loĝantoj (2023). Ĝi situas en orienta Bohemio, sur rivero Kněžná, en cismontaro Orlické hory. En la urbo estas teksindustrio, konstruindustrio kaj metalindustrio.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Synkov-Slemeno, Libel, Jahodov, Černíkovice (distrikto Rychnov nad Kněžnou), Lupenice, Lukavice (distrikto Rychnov nad Kněžnou), Vamberk, Solnice, Třebešov, Tutleky, Liberk kaj Javornice.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo en komercvojo estas unuafoje menciata al la jaro 1258. La servutulan urbon fondis Heřman z Drnholce. Jam ekde la 13-a jarcento evoluis drapproduktado, ekde la 15-a jarcento ĉi tie estis centro de unueco frateca, la urbo Rychnov fariĝis en la jaro 1561. En la 16-a jarcento estis nobela sidejo la tn. Malnova kastelo, aligita pli malfrue en komplekson de bierfarejo. En la 19-a jarcento la urbo estas unu el centroj de la ĉeĥa kulturvivo kaj de evoluo de teksindustrio. Ankaŭ nuntempaj entreprenoj daŭrigas en tradicioj.

En kvarala baroka kastelo kun arkada kortego el la jaroj 16761690 estas lokigita ampleksa pinakoteko kaj ankaŭ Muzeo kaj Galerio de Orlické hory havas sidejon ĉi tie. Konservitaj estas multnombraj popolkonstruaĵoj. En Rychnov naskiĝis František Martin Pelcl (17341801), historiisto kaj la unua profesoro de la ĉeĥa lingvo en praga universitato, kaj verkisto Karel Poláček (18921944), kiu lokigis en la urbon enhavon de romanoj Distrikta urbo (Okresní město) kaj Kvin estis da ni (Bylo nás pět). Magdaléna Dobromila Rettigová ĉi tie en la jaro 1825 finis verkadon de sia konata kuirlibro. En gimnazio en Rychnov agadis historiisto Augustin Sedláček.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18696 548
18806 493
18906 449
19006 882
19106 936
19216 365
JaroLoĝantoj
19306 425
19507 207
19617 248
19707 936
198010 069
199111 552
JaroLoĝantoj
200111 736
201411 215
201611 088
201711 004
201811 088
201910 998
JaroLoĝantoj
202010 999
202110 588
202210 717
202311 178

Partoj de la urbo[redakti | redakti fonton]

Antaŭe estis konsisto de la urbo ankaŭ hodiaŭ memstaraj municipoj Jahodov, Lukavice kaj Synkov.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.