Se questo è un uomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Se questo è un uomo
Marble plaque Shema by Arrigo Levi Town Hall Livorno.jpg
Aŭtoroj
Aŭtoro Primo Levi
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 1947
Eldonejo Giulio Einaudi
Information icon.svg
vdr

Ĉu ĉi tio estas homo? (itale :Se questo è un uomo) estas memoraĵo de la ital-juda verkisto Primo Levi pri liaj personaj spertoj de lia malliberigo, trulaboro kaj travivaĵoj en la Aŭŝvico (koncentreja komplekso) (Monowitz) dum la holokaŭsto.

La verko estis metita en la liston de la 100 (plej signifaj) libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde.

Fono por la verkado[redakti | redakti fonton]

Levi verkis la libron pro impulso atesti la abomenaĵojn faritajn fare de la nazioj en la tendaro dum la ekstermado de judoj kaj aliaj homoj en la holokaŭsto. Li legis multajn atestaĵojn de atestantoj kaj pluvivantoj, partoprenis renkontiĝojn de pluvivantoj, kaj poste fariĝis simbola figuro de kontraŭfaŝismo en Italio.

Dum sia lasta vivperiodo, Levi vizitis pli ol 130 lernejojn por atesti pri siaj spertoj en Aŭŝvico al la studentoj. Li miris pri tiuj, kiuj provis reverki la historion de la tendaroj kaj malgravigi la intensecon de la abomenaĵoj, kio nun estas konata kiel holokaŭsto-neado. Lia vidpunkto estis ke la koncentrejoj de la nazioj kaj la provoj ekstermi la judojn estis unika hororo en historio pro la provo efektivigi la kompletan ekstermadon de "malsupera raso" fare de grupo kiu perceptis sin kiel supera. Temis pri organizita, sistema kaj tre mekanizita provo, kiu provis redukti la valoron de la judoj kaj provis tute forviŝi ilin kaj de historio kaj de la mondo, ĝis uzi iliajn cindrojn kiel krudmaterialon por la pavimigo de vojoj.

Je lia reveno al Italio, Levi laboris kiel la industria kemiisto ĉe fabriko en Torino. Li komencis verki pri siaj spertoj en la koncentrejo kaj sia reveno al Italio tra Orienta Eŭropo, materialo kiun li uzis en siaj du konataj libroj, "Ĉu ĉi tio estas homo?" kaj La tregua (La paŭzo).

Kiam Levi sendis la libron al eldonejo en Torino, lia urbo, la eldonejo malakceptis ĝin. Pli malgranda eldonisto akiris la rajtojn al la libro, kaj en novembro 1947 presis 2 000 ekzemplerojn de ĝi. Kvankam samtempe aperis pozitiva recenzo pri la libro de Italo Calvino en la gazeto La Onita, nur 1 500 ekzempleroj estis venditaj.

Levi devis atendi ĝis 1958 por ke eldonejo en Torino publikigu la libron en represo. La reeldonado kondukis al la traduko de la libro en la anglan en 1959, kaj poste al traduko en aliajn lingvojn, kaj al la akcepto de la libro en klasikan literaturon.

Lia dua libro La paŭzo, kiu estas daŭrigo priskribanta liajn migradojn ĝis lia reveno al lia hejmo en Italio, unue estis publikigita en 1963, preskaŭ 16 jarojn post la publikigo de la unua libro, kaj gajnis al Levi lian unuan premion. Levi tiam verkis aliajn librojn, inkluzive de "Il sistema periodico" (La perioda tabelo).

Titolo kaj alvoko[redakti | redakti fonton]

La intrigon enkondukas poemo. La konstruo "Ĉu ..." invitas la leganton fari juĝon. Ĝi aludas al la traktado de homoj kiel Untermenschen (germane por "malsuperaj-homoj"), kaj laŭ la ekzameno de Levi de la grado al kiu estis eble por kaptito en Aŭŝvico reteni sian homecon. La poemo klarigas la titolon kaj plenmetas la temon de la libro: homeco meze de malhomeco.

Vi, kiuj sidas sentime en viaj varmaj hejmoj; Vi, kiuj trovas varman pladon kaj vizaĝon de amiko je via reveno hejmen vespere:

  Konsideru, ĉu ĉi tio estas homo; kiu laboras en la koto; kiu ne konas pacon; kiu batalas por peceto da pano; kiu estu mortigita pro jes aŭ ne.

Konsideru, ĉu ĉi tio estas virino; kiu estas sen haroj kaj sen nomo; sen pli da forto por memori; kies okuloj estas malplenaj kaj kies ventro estas malvarma kiel rano en frosta vintrotago.

Meditu kaj memoru, ke tioj ja okazis: kaj ĉi tiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, estu en via koro; kaj ripetadu ilin al viaj infanoj, kaj parolu pri ili, kiam vi sidas en via domo kaj kiam vi iras sur vojo kaj kiam vi kuŝiĝas kaj kiam vi leviĝas;

kaj se vi prisilentiĝu - via domo disfalu; malsano vin malhelpu; viaj infanoj turnigu la vizaĝon for de vi; kaj pli.

- La poemo kiu aperas komence de la libro (libera traduko de la angla kaj hebrea)

La lasta parto de la poemo, kiu komencas per la vorto meditu, eksplikas la celon de Levi por verki la priskribon de siaj travivaĵoj, registri kio okazis, por ke postaj generacioj "meditu" (pli laŭvorta traduko de meditare) la signifon de la eventoj kiujn li travivis. Ĝi ankaŭ memorigas la lingvaĵon de la Ve'ahavta, la juda preĝo, laŭvorte de Readmono 6:6, kiu ordonas al piulaj sekvantoj memori kaj transdoni la instruojn de sia kredo al siaj infanoj.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La libro komenciĝas kun la kapto de Levi fare de faŝismaj italoj, kaj lia translokigo al la Aŭŝvico Monowitz-tendaro en februaro 1944, kiel li estis absorbita en la tendaron, daŭras kun priskribo de liaj travivaĵoj trulaborinte en subkoncentrejo ĉe fabriko starigita por fabrikado de sinteza kaŭĉuko, kaj finiĝas per la liberigo Aŭŝvico de sovetarmeaj trupoj. El la 650 italaj judoj en lia deportado, Levi estis unu el 20 kiuj postvivis Aŭŝvico.

Komence de la libro, Levi priskribas vivon en la tendaro laŭ diversaj temoj kiel ekzemple sorbado en la tendaro, laboro, la Kapo (laborestro kaj inspektoro), malsamaj specoj de kaptitoj en la tendaro, elekto inter la kaptitoj por ekstermado, pendumo de kaptito kiu partoprenis en ribelo, la tendara ekonomio ktp.

Levi sukcesis pluvivi pro kombinaĵo de pluraj kialoj: li sciis malmulte la germanan danke al kemiaj libroj skribitaj en la germana kiuj li legis kaj tio estis al lia avantaĝo en la tendaro. Li ankaŭ "pagis" por lecionoj en la germana kaj orientiĝo en la tendaro al italaj malliberigitoj kiuj konis la tendaron.

Al la fino de la libro, Levi rakontas sian rakonton en pli kronologia maniero. Pro lia pasinteco kiel kemiisto li estis sendita por "ekzameno", kaj post iom da tempo, en novembro 1944, li estis transdonita al la "Kemia Komando" ĉe fabrikoj de Buna en tendaro dezajnita por produkti sintezkaŭĉukon. Tio ne helpis lin komence, ĉar li estis ŝarĝita movigi pezajn sakojn de bruliganta kemiaĵo, sed poste havis la grandegan bonŝancon labori en fermita ĉambro tiel malhelpante lin labori en la frostiga malvarmo ekstere.

Ne longe antaŭ ol la tendaro estis liberigita, Levi suferis la skarlatinon kaj eniris la tendara kamphospitalon. Tio estis ankoraŭ bonŝanĉegon al lia avantaĝo, ĉar kiam la Ruĝa Armeo alproksimiĝis, tiam la SS fortoj hastis por evakui la tendaron. Kunportante ĉiujn kaptitojn krom la grave malsanaj (kiuj estis forlasitaj por morti, inkluzive de Levi), al la mortmarŝo por resti for de la proksimiĝanta rusa armeo.La plimulto de tiuj, kiuj estis marŝitaj el Aŭŝvico, estis mortigitaj. Dank'al lia malsano, Levi pluvivis. Levi kaj kelkaj el la pacientoj sukcesis pluvivi en la forlasita tendaro, ĝis lia liberigo kelkajn tagojn poste de trupoj de la Ruĝa Armeo.

La verkado de Levi estas karakterizita per profunda kapablo observi malgrandajn detalojn en akra kaj senemocia maniero, kaj aliflanke tre vivege peras la okazaĵojn.

Historia fono[redakti | redakti fonton]

La vojaĝo de Primo Levi komenciĝis en Italio kiam li estis kaptita fare de itala faŝisma milico. La plej multaj el la judoj de Italio estis senditaj al koncentrejoj kiel Fossoli, en Capri, kaj Bolzano direkte al ekstermado en koncentrejoj en Mezeŭropo. Primo Levi estis sendita sur la saman vojaĝon de Fossoli ĝis Aŭŝvico per trajno. Levi alvenis en Aŭŝvico en februaro 1944. La judoj kiuj venis al la tendaro estis elektitaj, ĉar Levi estis taŭga por laboro kaj senditaj al koncentrejo, Aŭŝvico Monowitz.

La vivo en la koncentrejoj estis malfacilega kaj plenplena de hororaĵoj kaj perforto, la kaptitoj daŭre ne ricevis sufiĉajn manĝaĵojn, vivis en malsato kaj estis starigitaj en vico ĉiutage dum longaj horoj en la frosto por esti nombrigita, en kiu multaj estis murditaj. La Germanoj konstruis barakojn por la tendarmalliberigitoj, ĉiu el kiu origine laŭsupoze loĝigis 40 malliberigitojn, sed ofte pli ol 700 malliberigitoj vivis en ĉiu el ili. La nombro da kaptitoj en ĉiu kabano dependis de la nombro da trajnoĉaroj alvenantaj en la tendaron. La kaptitoj dormis sur pajlo, sternita sur trietaĝaj krudlignaj kvazaŭlitoj. La barakoj havis plankon de tero kaj malmultajn sanitarajn instalaĵojn. Kelkaj el la barakoj antaŭe servis kiel bestbarakoj.

Iun tagon, Levi estis prenita fari ekzamenon pri kemio, kaj li estis permesata partpreni en la nova kemia fako kreita en fabriko en la tendaro. Sed unue li ne laboris en la laboratorio sed daŭre portis pezajn ŝarĝojn. Post laborado sufiĉe longe en la kemiosekcio, li estis promociita kaj komencis labori kiel kemiisto ĉe unu el la laboratorioj en Aŭŝvico, kune kun germanaj sciencistoj. Malplimulteto de judoj ricevis la ŝancon labori en relative ordinara laboro, la plej multaj el la judoj kiuj ne estis senditaj al la ekstermado laboris permane.

La libro finiĝas per la germanoj evakuis la tendaron, kiam ili kunportis la kaptitojn dum mortmarŝo sed postlasis la jam mortintaj malsanuloj en la tendaro, inkluzive de Levi. La 27-an de januaro 1945, la Ruĝa Armeo alvenis en la tendaron, liberigante la ceterajn 7 500 kaptitojn. Sukuristoj de la Ruĝa Armeo donis tujan unuan helpon al la pluvivantoj kaj du militaj batalhospitaloj estis helpitaj de polaj Ruĝkruco-anoj kaj volontuloj de la urbeto Aŭŝvico, kiel priskribite en la libro.

Stilo[redakti | redakti fonton]

En la vortoj de la verkisto „Mi pensis, ke mia vorto estos pli kredinda kaj utila ju pli objektiva ĝi aperos kaj des malpli pasia ĝi sonis; nur tiamaniere la atestanto en tribunalo plenumas sian funkcion, kiu estas prepari la grundon por la juĝisto. Estas vi, kiuj estas la juĝistoj."

Li atribuis la klarecon de sia lingvaĵo al la kutimoj akiritaj dum lia trejnado kiel kemiisto: „Mia modelo estis tiu de la semajnaj raportoj, normala praktiko en fabrikoj: ili devas esti koncizaj, precizaj kaj skribitaj en lingvaĵo alirebla al ĉiuj niveloj de la firma-hierarkio."

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]