Sikijoro
dekstre de la ruĝa nomo
Sikijoro - Siquijor, tagaloga prononco (siki'hor - estas insulo kaj samtempe provinco de la Filipinoj: plennome la provinco nomatas cebue Lalawigan sa Siquijor, tagaloge Lalawigan ng Siquijor kaj hispane Provincia de Siquijor. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Sikijoro. La provinco fondiĝis en 1890. La insula provinco apartenas al la regiono Centraj Bisajoj kaj ampleksas areon de 343 kvadrataj kilometroj. Laŭ stato de la jaro 2010 entute 91 066 loĝantoj vivis sur la provinca teritorio, kio rezultigas loĝdenson de 270 loĝantoj po km². Vaste parolataj lingvoj en la provinco estas la cebua, la tagaloga, la hispana kaj la angla.
En la nordokcidento de Sikijoro situas la insuloj Cebuo kaj Negroso, nordoriente situas Boholo kaj sude, trans la Bohola Maro, estas la insulo de Mindanao. Sikijoro estas la tria plej malgranda provinco de la lando, laŭ la nombro de loĝantoj kaj ankaŭ laŭ (post Kamigino kaj Batanoj). Inter la jaroj 1854 kaj 1971 ĝi estis parto de la provinco Orienta Negroso. Dum la hispana kolonia periodo de Filipinoj (1521–1898), la hispanoj nomis la insulon "Insulo de Fajro" (hispane Isla del Fuego).
Eksteraj ligiloj
greke retejo de la provinca registaro de Sikijoro
Abrao · Norda Agusano · Suda Agusano · Aklano · Albajo · Antiko · Apajao · Aŭroro · Basilano · Bataano · Batanoj · Batangoj · Bengeto · Bilirano · Boholo · Bukidnono · Bulakano · Cebuo · Norda Davao · Okcidenta Davao ·Orienta Davao · Suda Davao · Dinagata Insularo · Gimaroj · Ifugao · Norda Iloko · Suda Iloko · Iloilo · Isabelo · Kagajano · Kalingo · Nordaj Kamarinoj · Sudaj Kamarinoj · Kamigino · Kapiso · Katanduanoj · Kavito · Kezono · Kirino · Kompostela Valo · Kotabato · Suda Kotabato · La-Unio · Laguno · Norda Lanao · Suda Lanao · Lejteo · Suda Lejteo · Magindanao · Marinduko · Masbato · okcidenta Mindoro · Orienta Mindoro · Okcidenta Misamiso · Orienta Misamiso · Monta Provinco · Okcidenta Negroso · Orienta Negroso · Nova Ekijo · Novaj Biskajoj · Palavano · Pampango · Pangasinano · Rizalo · Romblono · Samaro · Norda Samaro · Orienta Samaro · Saranganio · Sikijoro · Sorsogono · Sultan-Kudarato · Suluo · Norda Surigao · Suda Surigao · (Ŝarif-Kabunsuano, disputata) · Tarlako · Tavi-Tavio · Zambaloj · Norda Zamboango · Suda Zamboango · Zamboango Sibugaja