Ĝermolisto de bulgaraj esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Simeon St. Ĥesapĉiev)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ Ĥ H I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

A[redakti | redakti fonton]

Neli Abaĝieva[redakti | redakti fonton]

Neli ABAĜIEVA (cirile Нели Абаджиева, naskiĝis en 1922, mortis la 9-an de junio 1997 en Sofio) estis bulgara aktiva esperantistino kaj iama delegito de UEA pri flegado.

Maria Angelova[redakti | redakti fonton]

Maria ANGELOVA (cirile Мария Ангелова, naskiĝis en 1925, mortis la 12-an de decembro 1999 en Sofio) estis bulgara esperantistino kaj aŭtorino de la poemaro Kien ni iras (1991).

Miĥail Arnaudov[redakti | redakti fonton]

Miĥail ARNAUDOV (cirile Михаил Арнаудов) estis bulgara esperantisto kaj doktoriĝinta universitata profesoro de literaturo. Li inter alie prezidis publikan kunvenon dum propaganda Esperanto-semajno en Sofio en 1924 kaj tiam faris paroladon pri Esperanto.


Boris Atanasov[redakti | redakti fonton]

Boris ATANASOV (cirile Борис Атанасов, naskiĝis en 1927, mortis en decembro 1993) estis UEA-fakdelegito pri juro en Bankja (Bulgario) kaj prezidanto de la loka societo.

B[redakti | redakti fonton]

Jaakov Beĥar[redakti | redakti fonton]

Jaakov BEĤAR (cirile probable ne Яаков, sed Яков Бехар, naskiĝis en 1904, mortis en 1993) estis Esperanto-aktivulo en sia naskiĝurbo Pazarĝik (Bulgario) kaj poste en Israelo, prezidinto de Esperanto-Ligo en Israelo.

Petko Bonev[redakti | redakti fonton]

Petko BONEV (cirile Петко Бонев, naskiĝis en 1921, mortis la 24-an de septembro 1999) estis multjara membro de la internacia Esperanto-movado, longtempe UEA-delegito en Stara Zagora, eks-estrarano de Bulgara Esperanto-Asocio kaj fakdelegito de UEA pri turismo, gastigado kaj kemio.

D[redakti | redakti fonton]

Metodi Ivanov Dimitrov[redakti | redakti fonton]

Metodi IVANOV DIMITROV (cirile Методи Иванов Димитров, naskiĝis en 1921, mortis la 9-an de oktobro 1998) estis multjara prezidanto de la Esperanto-societo "Radio" en Pazarĝik, Bulgario.

G[redakti | redakti fonton]

Dimitr Gavrijski[redakti | redakti fonton]

Dmitri GAVRIJSKI (cirile Дмитри Гаврийски, naskiĝis en 1878, mortodato nekonata) estis bulgara doktoriĝinta instruisto, publicisto, oratoro kaj esperantisto. Naskiĝinte en vilaĝo Gradiŝte, Sevlievsko, la plejparton de sia vivo li pasigis en Sofio. Li verkis kaj eldonis broŝuron bulgare: "Esperanto venkos la mondon" kaj paroladis pri Esperanto. En sia komerca gimnazio li enkondukis Esperanton.

Ĥ[redakti | redakti fonton]

Simeon St. Ĥesapĉiev[redakti | redakti fonton]

Simeon St. ĤESAPĈIEV (cirile Симеон Ст. Хесапчиев, naskiĝis la 16-an de aprilo 1910 en Sevlievo) estas bulgara esperantisto. Li studis slavan filologion, kaj estis redaktisto de Bulgara Esperantisto inter la jaroj 1931 kaj 1933. Multfoje li prelegis pri Esperanto, precipe en gimnaziaj rondoj, kaj verkis prilingvajn artikolojn.

J[redakti | redakti fonton]

Jordan Jordanov[redakti | redakti fonton]

Jordan JORDANOV (cirile Йордан Йорданов, naskiĝis en 1928, mortis komence de aŭgusto 1992 en Sofio) estis fondinto de la Internacia Esperanta Kursejo en Pisanica (Bulgario) kaj prezidis unu el la Esperanto-societojn en Sofio.

K[redakti | redakti fonton]

Teodor Kanev[redakti | redakti fonton]

Teodor KANEV (cirile Теодор Канев, naskiĝis la 1-an de marto 1881 en Kalofer, mortodato nekonata) estis bulgara esperantisto kaj sekretario de la komerco-industria ĉambro en Sofia. En la bulgaran li tradukis inter alie la Esperanto-lernolibron de Théophile Cart. En 1911 li transiris al Ido kaj en 1922-23 provis organizi landan Ido-movadon, sed sen daŭra sukceso.

Rajna Kasabova[redakti | redakti fonton]

Rajna KASABOVA (cirile Райна Касабова, naskiĝis en 1900, mortis komence de aprilo 1993 en Ŝumen, Bulgario) estis UEA-fakdelegitino pri instruado kaj turismo.

Ivan Kirĉev[redakti | redakti fonton]

Ivan KIRĈEV (cirile Иван Кирчев, naskiĝis en 1923, mortis la 29-an de aprilo 1999 en Razgrad) estis fondinto kaj prezidanto de la Esperantista Domo de Kulturo en Razgrad. Li estis honora membro kaj eks-estrarano de Bulgara Esperanto-Asocio, iama delegito de UEA kaj honora urbano de Razgrad - interalie pro siaj meritoj pri Esperanto.

Nano Kjuĉukov[redakti | redakti fonton]

Nano KJUĈUKOV (cirile Нано Кючуков, naskiĝis en 1919, mortis en 1999 en Sofio) estis bulgara esperantisto. Li servis kiel estrarano (1964-74) kaj vicprezidanto (1975-88) de Bulgara Esperanto-Asocio, kaj LKK-vicestro de du Universalaj Kongresoj (Sofio, 1963 kaj Varna, 1978).

Panajot Kolev[redakti | redakti fonton]

Panajot KOLEV (cirile Панайот Колев, naskiĝis en 1892 en Sofio, mortodato nekonata) estis bulgara esperantisto kaj liberprofesiulo. Pasante sian vivon en la naskiĝurbo Sofio, li tie gvidis multajn kursojn. Inter alie li estis la unua lektoro de Esperanto en la ŝtata blindula instituto en Sofio, kaj organizis la laboristan Esperanto-movadon en Bulgario.

L[redakti | redakti fonton]

Tinka Lakova[redakti | redakti fonton]

Tinka LAKOVA (cirile Тинка Лакова, naskiĝis en 1907, honora membro de Bulgara Esperanto-Asocio kaj gvidinto de ties virina sekcio, parolistino de la iamaj Esperanto-elsendoj de Bulgara Radio, mortis decembre 1995 en Sofio.

Lalju C. Lalev[redakti | redakti fonton]

Lalju C. LALEV (cirile Лалю Ц. Лалев, naskiĝis en 1922, mortis la 8-an de februaro en Trojan, Bulgario) estis iama UEA-delegito.

Boĵidar Leonov[redakti | redakti fonton]

Boĵidar LEONOV (cirile Божидар Леонов, estis prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio. En la oficperiodoj 1971-1974 kaj 1971-1974 li reprezentis sian landan asocion en la Komitato de UEA. Profesoro kaj habilitiĝinta doktoro, li poste inter alie en 1981 kaj 2004 per prelegoj partoprenis en la Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko. Li estas tektoro de la privata "Internacia Universitato Karlovo", kiu instruas ankaŭ en Esperanto, pro kio la lingvo estas deviga studobjekto, kaj funkcias kiel prezidanto de la bulgaria sekcio de la politika movado Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE). En la kongresa libro de la Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko de 1981 publikiĝis lia eseo "Bazaj principoj de scienc-teknika kaj patent-teknika informado".

M[redakti | redakti fonton]

Ĥristo Manolov[redakti | redakti fonton]

Ĥristo MANOLOV (cirile Христо Манолов, naskiĝis en 1915, mortis la 23-an de novembro 2001) estis bulgara esperantisto kaj fondinto de Esperanto-societo "Ĥristo Kozlev" en Polski Trambeŝ, Bulgario, instruisto, membro de BES kaj MEM.

Stefan Mladenov[redakti | redakti fonton]

Stefan MLADENOV (cirile Стефан Младенов) estis bulgara doktoriĝinta universitata proforo de kompara lingvistiko. Amiko de la movado pri internacia lingvo, speciale de Esperanto, li skribis bone informitajn kaj favorajn artikolojn pri ĝi.

N[redakti | redakti fonton]

Aleksander Nakov[redakti | redakti fonton]

Aleksander Nakov (persona nomo ankaŭ transskribebla Aleksandar, cirile Александър Наков, naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1919 en Kosaĉa, regiono Pernik, mortodato nekonata) en sia junaĝo laboris kiel ministo en Pernik. En 1937 li iĝis anarkiisto kaj komencis sian agadon en tiu movado kaj per esperanto. Li estis malliberigita de la faŝisma ŝtato en 1941 kaj de la komunisma reĝimo en 1948. Li membris en Bulgara Esperanto-Asocio kaj kunlaboris kun la revuo Bulgara Esperantisto.

Georgi Nikolov[redakti | redakti fonton]

Georgi NIKOLOV (cirile Георги Николов, naskiĝis la 7-a de januaro 1883 en Sofio, loĝis samloke, mortodato nekonata) estis bulgara ĝardenisto-pejzaĝisto kaj esperantisto. Li estis kunredaktanto de la revuo Unua Paĝo inter la jaroj 1904 kaj 1906, kaj aginto ĉefe en la unuaj jaroj de la 20-a jarcento.

Nikola Nikolov[redakti | redakti fonton]

Nikola NIKOLOV (cirile Никола Николов, naskiĝis en 1926, mortis la 29-an de oktobro 1992 en Sofio, Bulgario) estis dumviva UEA-membro, fakdelegito pri turismo. Lia merito estas la konstruo de Domo Esperanto en la montaro Vitoŝa.

P[redakti | redakti fonton]

Metodi D. Panĉev[redakti | redakti fonton]

Metodi D. PANĈEV (cirile Методи Д. Панчев, naskiĝis en 1911, mortis la 25-an de aŭgusto 1991 en Sofio) estis dumviva membro de UEA.

Ilia Silvestriev Petkov[redakti | redakti fonton]

Ilia Silvestriev PETKOV (persona nomo ankaŭ transskribebla Ilija, cirile Илия Силвестриев Петков, mortis 78-jara la 26-an de julio 1959 en Sofio) estis bulgara esperantisto en Ŝumen, pioniro kaj fondinto de la loka Esperanto-Societo "Vekiĝo".

Ŝ[redakti | redakti fonton]

Ivan Ŝivarov[redakti | redakti fonton]

Ivan ŜIVAROV (cirile Иван Шиваров, naskiĝis en 1901, mortis la 22-an de aprilo 1993 en Plovdiv) estis honora membro de Bulgara Esperanto-Asocio, kursgvidinto, redaktoro de dulingva informbulteno, aŭtoro de artikoloj kaj de la libreto Mia trezorejo (1986).

Saŝa Ŝivarov[redakti | redakti fonton]

Aleksandar "Saŝa" Ŝivarov (cirile Александър respektive Сашо Шиваров, naskiĝis en 1974 en Varna) estas bulgara esperantisto kaj ekonomikisto, specialiĝinta pri internaciaj mediprotektaj programoj. Li aktiviĝis kiel esperantisto komence de la 1990-aj jaroj, kiel studanto en Varna, kunorganizis la Internacian Junularan Kongreson de TEJO de 1993 en Vraca, aktivis en la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de TEJO kaj - flue parolanta inter alie la anglan, germanan kaj rusan - reprezentis TEJO-n en pluraj nesperantistaj konferencoj de internaciaj junularaj kaj kulturaj neregistaraj organizaĵoj. Nun li laboras en sia hejmurbo kiel universitata docento.

T[redakti | redakti fonton]

Ivan Tanev Peev[redakti | redakti fonton]

Ivan TANEV PEEV (cirile Иван Танев Пеев, naskiĝis en 1921, mortis la 20-an de oktobro 1994) estis vicprezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio kaj multjara prezidanto de unu el la Esperanto-societoj en Sofio.

Z[redakti | redakti fonton]

Zahari Zahariev[redakti | redakti fonton]

Zahari ZAHARIEV (cirile Захари Захариев, ankaŭ latinliterigebla ortografie Zaĥari Zaĥariev, sed kutime li mem en publikaĵoj uzis la formon Zahari Zahariev) estis aktiva esperantisto de la epoko inter la unua kaj dua mondmilitoj. Inter alie plurajn jarojn li estis redaktisto de la revuo Bulgara Esperantisto. En 1926 li publikigis la gramatikan verkaĵon Esperanta sintakso en la bulgara kaj Esperanto, kaj en 1928 el la rusa lingvo tradukis la verkaĵon Pensoj de Lev Tolstoj pri la perforto, milito kaj revolucio. Elektitaj el liaj verkoj, taglibroj kaj leteroj de Valentin Bulgakov, kiun en Enfield, Middlesex, Anglio publikigis la Internacio de Militkontraŭuloj.