Vufflens-le-Château

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sorecort)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Vufflens-le-Château (stacidomo).
Vufflens-le-Château
Blazono de Vufflens-le-Château
Blazono de Vufflens-le-Château
Blazono de Vufflens-le-Château
Kastelo de Vufflens-le-Château
Kastelo de Vufflens-le-Château
Kastelo de Vufflens-le-Château
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 31′ 30″ N 6° 28′ 27″ O / 46.52500 °N, 6.47417 °O / 46.52500; 6.47417 (mapo)Koordinatoj: 46° 31′ 30″ N 6° 28′ 27″ O / 46.52500 °N, 6.47417 °O / 46.52500; 6.47417 (mapo)
Nombro de loĝantoj 794
Areo 2,14 km²
Alteco 473 m super marnivelo
Poŝtkodo 1134
Komunumkodo 5653
Mapo de Vufflens-le-Château
Mapo de Vufflens-le-Château
Situa mapo de Vufflens-le-Château
vdr

Vufflens-le-Château estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 794 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Vufflens-le-Château situas kvar kilometrojn norde de la Lago Lemano ĉe la okcidenta flanko de la valo de la rivero Morges, kiu formas la orientan komunumlimon, proksimume 2,5 kilometrojn sudokcidente de la distriktĉefurbo Morges. La komunumo konsistas el la vilaĝo Vufflens-le-Château kaj la novaj setlejoj Sorecort kaj Le Marais.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,14 km², de kiuj 9,3% estas kovritaj de arbaro, 72,4% servas por agrikulturo kaj 18,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Vufflens-le-Château limas en nordo al Vaux-sur-Morges, en oriento al Echichens, en sudoriento al Morges, en sudo al Chigny, en sudsudokcidento al Lully, en okcidento al Denens, kaj en nordokcidento al Bussy-Chardonney.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Vufflens-le-Château situas flanke de la gravaj aŭtomobilaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas konekta vojo de Morges al Bussy-Chardonney. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 2 kilometrojn sude de la komunumo apud Morges. Pere de la mallarĝspura trama fervojlinio de Morges al Apples la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Vufflens-le-Château datiĝas el la jaro 1096 kiel Volflens. Dum mezepoko Vufflens estis ĝis 1190 propra havaĵo de la familio de Vufflens. Tiam Wilhelmo Rajmundo de Vufflens devis ĝis koncedi al la episkopo de Laŭzano, kiu redonis ĝis al li kiel feŭdo. En la jaro 1235 Humberto de Cossonay ricevis kiel feŭdo la senjorecon kaj la kastelon. En la mezo de la 13-a jarcento la senjoreco transiris al la familio de Duin kaj poste en la jaro 1385 al la familio de Colombier. Inter la jaro 1420 ĝis 1430 Henriko de Colobier, la konsilisto de la Grafo Amadeo la 8-a de Savojo, anstataŭigis la malnovan fortikaĵon el la jaro 1108 pere de nova brika konstruaĵo. En la jaro 1435 al la Senjorujo Vufflens-le-Château apartenis la vilaĝoj Ballens, Bussy, Chigny, Lully, Vaux, Villars-sous-Yens kaj Yens. Post pluraj posedantoŝanĝoj la kastelo en la jaro 1530 estis bruligita de la bernaj trupoj kaj post rekonstruo fariĝis havaĵo de la familio de Saussure. Sub la berna regado des 1539 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 ĝis estis kiel parto de la Voktejo Morges gvidata de guberniestro kaj civitana konsilio. Post la Helveta Revolucio ĝis fariĝis komunumo de la Distrikto Morges.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]