Wolfgang Schäuble: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xian (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
Linio 10: Linio 10:
{{Tria ministraro de Angela Merkel}}
{{Tria ministraro de Angela Merkel}}


{{vivtempo|1942||Schauble, Wolfgang}}
{{Vivtempo|Schauble, Wolfgang}}
[[Kategorio:Germanaj politikistoj]]
[[Kategorio:Germanaj politikistoj]]
[[Kategorio:Ministroj pri internaj aferoj de Germanio]]
[[Kategorio:Ministroj pri internaj aferoj de Germanio]]

Kiel registrite je 21:24, 28 sep. 2018

Wolfgang Schäuble en 2006

Wolfgang SCHÄUBLE [ŝojble] estas germana politikisto. Li naskiĝis la  18-an de septembro 1942(nun 1942-09-18) en Freiburg im Breisgau, do nun estas 81-jara. Inter novembro 2005 kaj oktobro 2009 li estis ministro pri internaj aferoj en la registaro de Germanio, kaj rezulte de la parlamenta baloto en Germanio 2009 ekde la 28-a de oktobro de tiu jaro estas ministro pri financoj en la registaro. Ankaŭ en la tria ministraro de Angela Merkel, kies konsisto estis oficiale publikigita la 15-an de decembro 2013, li denove estas ministro pri financoj. Wolfgang Schäuble estas la sola nuna germania ministro, kiu jam antaŭ la Germania reunuiĝo havis postenon de nacia ministro: inter 1984 kaj 1989 li estis federacia ministro pri specialaj taskoj kaj ĉefo de la federacia kancelierejo, kaj inter 1989 kaj 1991 jam unuafoje ministro pri internaj aferoj. Li reprezentas la kristandemokratian partion CDU, unu el tri partioj kiuj kune konsistigas la registaran koalicion de 2009 ĝis 2013.

En oktobro 1990 li estis de malantaŭe atence pafatakita de psika malsanulo: unu pafila kuglo trafis la makzelon, unu la mjelon kaj tria trafis gardiston, kiu ĵetis sin inter la politikiston kaj la pafanton. La gardisto pretervivis, kaj ankaŭ Wolfgang Schäuble, kiu tamen de tiam sube de la tria brusta vertebro estas paralizita kaj por moviĝo bezonas rulseĝon.