Bolivio: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e roboto aldono de: cbk-zam:Bolivia |
roboto aldono de: sah:Боливия |
||
Linio 218: | Linio 218: | ||
[[ru:Боливия]] |
[[ru:Боливия]] |
||
[[sa:बोलिविया]] |
[[sa:बोलिविया]] |
||
[[sah:Боливия]] |
|||
[[scn:Bolivia]] |
[[scn:Bolivia]] |
||
[[se:Bolivia]] |
[[se:Bolivia]] |
Kiel registrite je 18:22, 2 apr. 2009
Bolivia Respubliko | |||||
República de Bolivia Bulibya Republika Wuliwya Suyu | |||||
Detaloj | Detaloj | ||||
Nacia himno: Himno Nacional de Bolivia Nacia Himno de Bolivio | |||||
Nacia devizo: La unión es la fuerza! Unueco estas forteco! | |||||
suverena ŝtato • respubliko • lando sen maraliro • lando | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bazaj informoj | |||||
Ĉefurbo | La-Pazo Sukro | ||||
Oficiala(j) lingvo(j) | hispana keĉua ajmara gvarania | ||||
Uzata(j) lingvo(j) | sud-bolivia keĉua lingvo, Ĉikita lingvo, Kallawaya, Itonama, Movima, Toromono, Araona, Cavineña, Pauna, nord-bolivia keĉua lingvo, Yupua, Chakobo, Pacahuara, Yuracaré, Leco, Baure, Pauserna, Ese Ejja, Eastern Bolivian Guaraní, Jorá, Western Bolivian Guaraní, Uru, Yaminawa, Canichana, Itene, Reyesano, Wichí Lhamtés Nocten, Guarayu, Cayuvava, Tacana, Sirionó, Yuqui, hispana lingvo, Chipaya, ajmara lingvo, Ayoreo, Chimane, bolivia signolingvo, Tapieté, Ignaciano, Trinitario, Machinere, Central Aymara | ||||
Plej ofta(j) religio(j) | katolikismo (78%) protestantismo (16%) | ||||
Areo | 1.098.581 km² | ||||
- % de akvo | 1,29 % | ||||
Loĝantaro | 9.119.152 (2007) (2017) | ||||
Loĝdenso | 8,4 loĝ./km² | ||||
Loĝantoj | Indianoj Mestizoj | ||||
Horzono | -4 | ||||
Interreta domajno | bo | ||||
Landokodo | BO | ||||
Telefona kodo | 591 | ||||
Plej alta punkto | Nevado Sajama | ||||
Plej malalta punkto | rivero Paragvajo | ||||
Politiko | |||||
Politika sistemo | Prezidenta respubliko | ||||
Ŝtatestro | Evo Morales | ||||
Ĉefministro | Luis Arce | ||||
Nacia tago | 6-a de aŭgusto | ||||
Sendependiĝo disde Hispanio | 6-a de aŭgusto 1825 | ||||
Ekonomio | |||||
Valuto | boliviano (BOB) | ||||
MEP | laŭ 2007 | ||||
– suma | $25,684 miliardo | ||||
– pokapa | $ 2.817 | ||||
| |||||
Bolivio (hispane Bolivia) estas lando en Sudameriko.
Bazaj informoj
- Landkodo: BO.
- E-nomo: [o] Bolivia Respubliko.
- Nacia nomo: [o] República de Bolivia.
- Areo: 1.098.582 km²
- Politika sistemo: evoluanta demokratia respubliko.
- Ŝtatestro: Evo Morales (de januaro 2006).
- Ĉefurbo: Sukro (oficiala, 100 mil), La-Pazo (Bolivio) (fakta, 1.993 mil).
- Urboj: Santa Cruz (442 mil), Cochabamba (317 mil).
- Adm. divido: 9 departementoj: Santa Cruz, Beni, Tarija, Potosí, La-Pazo, Chuquisaca, Pando, Cochabamba kaj Oruro
- Loĝantaro: 7.800 mil (1998), inter ili 30% mestizoj (hispanoj-indianoj), 25% keĉuoj, 17% ajmaroj, eŭropanoj 14%.
- Ŝtatlingvoj: hispana, ajmara, keĉua, guarania.
- Kredantoj: katolikoj.
- Eksporto: gaso, nafto, plumbo, zinko, arĝento, oro, kafo, sukero.
- Pokapa MEP: 800 $.
- Organizoj: UNO (1945)
- Heredaĵo: historia urbo Sukro, jezuita misio en Chiquita.
Geografio
Bolivio troviĝas sur la okcidenta duonglobo de la planedo, okcidente de la meridiano de “Greenwich”, okupas la kernon de sudameriko kaj prezentas malpezan klinon al okcidento, do havas regionojn tropikajn, subtropikajn kaj varmetajn.
Ekstrema punktoj: Nordo latitudo 9º 40´07” (Manoa), Sudo latitudo 22º 54´12” (Altaĵo Guajakes), oriento longitudo 57º 25´05” (Bona Fino), okcidento longitudo 69º 38´23” (Altaĵo Maŭripalka).
Bolivio limas al 5 landoj: Nordoriente al Brazilo (3.423 km), sudoriento al Paragvajo (741 km), sudo al Argentino (773 km), sudokcidento al Ĉilio (850 km) kaj okcidento al Peruo (1.131 km).
Ĝia areo estas 1.098.581 km², do okupas la 5an pozicion laŭ areo inter sudamerikaj landojn.
La orografia sistemo prezentas 3 zonojn: Okcidenta zono aŭ Andino, formita de okcidenta montaro, orienta montaro kaj altebenaĵa. Centra zono aŭ Subandina, formita de valoj, krevoj kaj “jungo” (yungas). Orienta zono aŭ Benaĵo, formita de varma kaj malseka benaĵo, la fosa Ĉiquitana, la seka benaĵo kaj la alta paragvaja deklivo.
Politika strukturo
Bolivio havas unu registaron por ĉiu lando; estas dividita en 9 departamentojn: Pando, Benio, Sankta Cruzo, Coĉabambo, Ĉukisako, Tariho, La Pazo, Oruro kaj Potosio; ankaŭ dividiĝas en provincojn kaj kantonojn. La kapitalo estas Sukro sed la ĉefurbo estas en La Pazo urbo.
Popolo elektas la prezidanton, kiu estas la ĉefreprezentulo en Bolivio; poste la popolo elektas prefektojn, kiuj estas la ĉefreprezentuloj en ĉiu departamentoj; la subprefektoj respondecas en ĉiuj provincoj kaj la urbestroj respondecas en ĉiuj urboj.
Historio
Bolivio estis parto de la Inkaa imperio en la 13-a jarcento.
Post la alveno de la hispanaj konkerantoj en la 16-a jarcento, ĝi fariĝis parto de la Vicreĝlando de Peruo, kun la nomo Supera Peruo. Ĝi estis tre grava parto de la imperio pro la abundo de arĝento.
La lando sendependiĝis en 1825, kaj prenis sian nomon el liberiganto Simón Bolívar. La povon prenis kaj plu havis la descendantoj de eŭropa origino, kun apenaŭa partopreno de indianoj.
Bolivion perdis sian aliron al la Pacifika Oceano en la fino de la 19-a jarcento, post milito kun Ĉilio (Milito de la Pacifiko). En postaj jaroj ĝi ankaŭ perdis parton de sia teritorio: Akro iris al Brazilo, kaj parto de la Ĉako al Paragvajo, post la t.n. Ĉaka milito.
Dum plejmulto de sia historio, Bolivio suferis de grava politika malstabileco, kaj ĝi havas la rekordon de militistaj puĉoj en la tuta Ameriko. En 1967 estis provo de revolucio, gvidata de Che Guevara, kiu estis mortigita en la montaroj de la lando. En la jardeko de 1980 la situacio iom stabiliĝis kaj alvenis reprezenta demokratio. Tamen, tio malhelpis postan daŭran malstabilecon, kiu kondukis al diversaj demisioj de prezidentoj.
Nuntempe oni vidas grandigantan influon de la indiana movado, kaj peton de sociaj reformoj por unu el la plej malriĉaj landoj de la kontinento.
En januaro 2006 estis elektita prezidento la ajmaro Evo Morales, unua indiĝeno en tiu posteno.
Esperanto-movado
Vidu: Bolivio:Esperanto-movado
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligoj
|
|