Vikipedio:Diskutejo/Administrejo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 91: Linio 91:
==Artikolo de la semajno==
==Artikolo de la semajno==
Saluton. Mi pardonpetas, ke mi fuŝe kaj kompreneble kontraŭvole okazigis ĥaoson en la ĉefpaĝo. Mi volis nur proponi artikolon por la Artikolo de la semajno kaj mi eraris iel. Aŭtomate aperis ĝi entute kaj kaŝas ĉion. Helpon mi petas.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 13:12, 2 jan. 2017 (UTC)
Saluton. Mi pardonpetas, ke mi fuŝe kaj kompreneble kontraŭvole okazigis ĥaoson en la ĉefpaĝo. Mi volis nur proponi artikolon por la Artikolo de la semajno kaj mi eraris iel. Aŭtomate aperis ĝi entute kaj kaŝas ĉion. Helpon mi petas.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 13:12, 2 jan. 2017 (UTC)
:Saluton, estas grava problemo sed bedaŭrinde mi ne komprenis kial fari. Cxu iu povas helpi. --[[Uzanto:Pino~eowiki|pino]] ([[Uzanto-Diskuto:Pino~eowiki|diskuto]]) 20:49, 2 jan. 2017 (UTC)

Kiel registrite je 20:50, 2 jan. 2017


Administrejo La sekcio de la Diskutejo por informi kaj diskuti pri administraj aferoj rilate al Vikipedio. Ekz. demandoj kaj petoj al administrantoj, raportoj pri vandalismo, redaktomilitoj, interrilataj problemoj, ktp.
Administrejo
  al tuta Diskutejo  
al Diversejo aldoni temon
al Lingvejo aldoni temon
al Teknikejo aldoni temon
al Administrejo aldoni temon



Artikolo pri mi, sen mia konsento

Saluton!

Antaux kelkaj monatoj mi eltrovis hazarde, ke ekzistas artikolo pri mi en la esperanta Vikipedio. Mi ne konsentis aux konsentas kun tio kaj la tutaj (malmultaj) informoj metita pri mi ne estas veraj nuntempe.

Mi jam kontaktis du fojojn la auxtoron de la artikolo, sed en lia respondo li ne konsentis estingi gxin. Tial mi demandas cxi tie, ke bonvole estingu tiun artikolon.

La artikolo nomigxas "Helen Geyer".

Mi esperas, ke iu cxi tie povus okuphigxi pri tio, cxar mi ne havas redaktan konton sur Vikipedio. Post estingi la artikolon, ankaux tiu komento de mi de jxus nun bonvole povos esti estingata.

Koregan dankon! Helen

Saluton! Mi bedaŭras la situacion, sed la artikolo ne povas esti forigita laŭ la reguloj de nia projekto. Sed se ĝi ne estas korekta kaj vi havas menciindajn fontojn por tio, tiam mi povus ŝanĝi la artikolenhavon. Amike, Lingveno (diskuto) 20:47, 29 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi jxus forigis tion pro la urgxa situacio. "Contentious material about living persons (or, in some cases, recently deceased) that is unsourced or poorly sourced – whether the material is negative, positive, neutral, or just questionable – should be removed immediately and without waiting for discussion."en:WP:ALIVE. Oni povas rekrei gxin kun plibonaj fontoj.Salatonbv (diskuto) 06:39, 30 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
La forigita artikolo enhavas fonton: Esperanto aktuell 1/2012, paĝo 28. Do, ne estas alia kialo por forigo ol dubinda menciindeco. Gamliel Fiŝkin 06:47, 30 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Se iu skribas unu frazon pri iu vivanta homo ie en la interreto, ĉu ŝi estos tuj menciinda kiel vikipedia artikolo? Unu fonto estas "poorly sourced (nebone elfontigita)". Alie, la homo mem ne volas sian artikolon. Vikipedio ne estas Vizaĝlibro.--Salatonbv (diskuto) 08:49, 30 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Ĝuste ĉar Vikipedio ne estas socia reto, absolute ne gravas, ĉu iu persono deziras ekziston de artikolo pri si aŭ ne, kaj neniu havas «sian» artikolon. La persono ne estas menciinda, sed laŭ kiu el la punktoj de VP:TUJ vi forigis la artikolon? Gamliel Fiŝkin 10:53, 30 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi elektis "Alia kialo", sed VP:Ĝ10 eble ankaŭ devis esti proksima. Mi klarigis la anglan kialon supre. Kio estas problemo? Ĉu la artikolo pri studento estas tiom grava? Ridinde.--Salatonbv (diskuto) 11:02, 30 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Ĉu en la forigita paĝo estas «misinforma, aĉiga aŭ ofenda enhavo»? Ĉu la paĝo estas unu el «forte unuvidpunktaj kaj/aŭ malneŭtralaj artikoloj sen cititaj fontoj»? Se tia artikolo estus proponita por forigo pro manko de menciindeco, mi subtenus tian proponon; sed kialo por tuja forigo ĉi-kaze forestas. Gamliel Fiŝkin 12:30, 30 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi ne diris ke ĝi estas tute aplikebla al Ĝ10. Mia ĉefa kialo estis en:WP:ALIVE, kiel mi ripetas. Tio estis urĝa afero, ne neceso por diskuto. Aŭ ĉu vi volus diskuti kelkajn semajnojn per montrante ŝian IP-on aŭ atendus ĝis ŝi prenu vikipedion al tribunalo?
Alia kialo estas tio estis ĝermeto kun nur 2 frazoj. Vidu Vikipedio:Ĝermeto. "Se vi volas, vi povas plibonigi la artikolon. Aliokaze, se ne plibonigita, oni povos forigi ĝin." Tio ne estis plibonigita ekde 2012. Laŭ mi 99 percento da artikoloj pri studento ne estas menciinda kiel enciklopedia artikolo.
Pri "neniu havas «sian» artikolon", se vi skribus artikolon pri Karoto, vere tio ne apartenas al vi sub CC-BY-SA. Tamen, ni temis pri artikolo kiel Gamliel Fishkin, kiu estas "via" artikolo. Ni ĉesu argumenti pro argumento. --Salatonbv (diskuto) 21:32, 30 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Estis absolute neniu urĝeco, ja la artikolo enhavis nek ofendon nek kalumnion, ĝi nur malaktualiĝis. Se ŝi deziras forviŝi de kie ajn ĉiujn informojn pri siaj antaŭaj aktivecoj, tio memorigas al mi unu frazon de Ĝimbo: Eŭropunia rajto esti forgesita estas profunde malmorala (EU's Right to be Forgotten is deeply immoral). Pri artikoloj tro mallongaj por ekzisti, jen neplugita kampo atendanta vin. Mi ne estas menciinda, sed se estus artikolo persone pri mi, mi ne havus specialan posedrajton je tiu artikolo. Gamliel Fiŝkin 23:30, 30 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

────────────────────────────────────────────────────────────────────────────────────────────────────"Estis absolute neniu urĝeco" - Kio estas tiu sekcio? Kvankam mi forgesis la detalon, iu administranto foje forigis unu paĝon tuj post iu IP-ulo postulis.

Gamliel Fishkin estas rusa esperantisto. Li estis studento ĉe lernejo en Leningrado. Li nun estas Vikipedia administranto.

Se oni kreus Gamliel Fishkin supre, ĉu ĝi restu en Vikipedio kaj oni devus atendi ĝis li estiĝos fama tiel ke ĵurnaloj kaj libroj skribos pri li? --Salatonbv (diskuto) 05:02, 31 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Forigoj okazadu ne laŭ ies postuloj, sed nur laŭ reguloj. Se iu kreus artikolon pri mi, tiu artikolo estu kandidatigita por forigo, sed nur ĉar mi ne estas menciinda. Artikoloj pri vivantaj personoj devas enhavi nur informojn konfirmatajn per sendependaj fidindaj fontoj, sed tio tute ne signifas ke artikolo bezonas konsenton de koncerna persono. Se iu persono malŝatas vikipedian artikolon pri si, tio tute ne estas sufiĉa kialo por forigi aŭ ŝanĝi la artikolon; gravas nur fidindaj fontoj. Necesas akcepti novan eron en VP:TUJ#A aŭ kompletigi la eron VP:A11 per «Ankaŭ artikolo pri temo, objekto aŭ persono evidente nemenciinda». Gamliel Fiŝkin 15:57, 31 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi konsentas vian proponon de A11. Tamen, mi ne pensas ke mia forigo estus erara. Mi ne tuj trovis la plej bonan priskribon, sed laŭ la ideo "Vikipedio:Ignoru regulojn" mi kredis mian instinkton. Mi forigi tion sen plu diskuto ĉar estis vivanta postulanto per montrante sian IP-on, la enhavo estis ĝermeto, estis kazo de en:WP:ALIVE, Lingveno ankaŭ bedaŭris la situacion, unufoje estis alia administranto por la simila forigado, kaj adiministranto ne estas roboto sed povas vidi kuntekston. --Salatonbv (diskuto) 19:33, 31 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Se instruisto demandus lernanton «Kio okazis al Kartago?» kaj tiu, anstataŭ diri, ke Kartagon detruis romianoj, asertus, ke la urbon detruis aerŝtono, ĉu tia respondo estus ĝusta aŭ erara? Ja rezulto estus dirita vere: la urbo estis detruita, malĝusta estas nur la kialo. Neniu posedas kiun ajn vikipedian artikolon; ankaŭ persono, pri kiu la artikolo rakontas, ne posedas ĝin. Ajna neregistrita kontribuanto montras sian IP-adreson, sed tio ne donas al li aŭ ŝi iujn specialajn rajtojn. Vi diris, ke vi konsentis mian proponon pri VP:TUJ; mi esperas, ke vi subtenos mian proponon pri VP:TUJ. Gamliel Fiŝkin 03:10, 1 nov. 2016 (UTC)[Respondi]
Konklude, ni ne havis la plej bonan kialon en VP:TUJ, sed ni havis Vikipedio:Ignoru regulojn. Mi ne interesiĝas kiu estas instruisto aŭ lernanto. Mia forigo ne estis malbono. Neniu posedas artikolojn, sed ekzistas artikoloj pri iu. Ni finu la babiladon ĉi tie.--Salatonbv (diskuto) 20:10, 1 nov. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus legis la debaton kaj opinias ke ja biografiita persono rajtas peti forigon de ties artikolo sed Vikipedio ne estas devigata plenumi tion. Imagu ke Putin, fama verkisto aŭ kantisto petas sian forigon el Vikipedio. Postulo de informokorekto estus pli plenumiga, ĉefe farita de la koncernato, sed eĉ ne nur. Mi ne scias ĉu nun estas ankoraŭ alia solvo. Sed la ĝusta sinteno estus estinta demandi al la petinto pri kiu informo oni volas korekti kaj akcepti nur tion, ne simplan forigon.--kani (diskuto) 13:35, 6 nov. 2016 (UTC)[Respondi]
Ja en tiu kazo oni ne forigu simple artikolon. Ni devus diskuton ĉar ĉiu konas Putinon.--Salatonbv (diskuto) 19:09, 6 nov. 2016 (UTC)[Respondi]
Do, vi mem agnoskis ke gravas menciindeco kaj ne deziro de pritemato. Gamliel Fiŝkin 01:08, 7 nov. 2016 (UTC)[Respondi]
Kial ne restarigu la artikolon Helen Geyer kaj diskuti ĉe VP:FA? Se ne, bonvolu legi denove kion mi diris pri la forigkialoj kaj fermi vian buŝon.--Salatonbv (diskuto) 02:36, 7 nov. 2016 (UTC)[Respondi]
Bone, oni restarigu la artikolon Helen Geyer kaj oni diskutu ĉe VP:FA. Laŭ mi, la ekzemploj de Ĝ10 estas ĝustaj kaj tute distaj de nia okazo. La anglalingva klarigo povas utili por la anglalingva Vikipedio kiu ne estas nia esperantlingva Vikipedio. Evidente, artikolo pri esperantisto kiu agis eĉ minimume por Esperanto jam sufiĉas por lasi mencion, kiu estonte povas havi sian gravon; eĉ se male. Post la eventuala restarigo, oni povas demandi al la petintino per la sama komuniksistemo kiun ŝi iam uzis kion ŝi deziras ŝanĝi okaze ke oni decidu pluhavi la artikolon. Temas ne pri debato ĉu la ago forigi estis bone aŭ malbone farita, sed pri kiel kaj kial oni agu en Vikipedio. Foje oni (mi) faras agojn kiuj poste povas rezulti ne tiom indaj kiom oni supozis, kaj oni povas ŝanĝi. Ne estas tialo por kolero aŭ fermi la buŝon.--kani (diskuto) 13:11, 11 nov. 2016 (UTC)[Respondi]
Principe mi bonvenigas artikolojn pri aktivaj esperantistoj, ĉar vikipedio estas kerna esperantlingva enciklopedia informfonto kaj enhave ĝusta enhavo simple servas al pli kompleta informdono - do sendepende de propra ŝato biografia artikolo restu, se estas ĝustaj informoj, kiuj (plej bone kun fontindikoj) klarigas la menciindecon de la koncernato en la Esperanto-movado aŭ en iu alia socia branĉo. Sed el la teksteto Helen Geyer mi nur prenas la informon, ke en 2012 ŝi estis estraranino de GEJ kaj tiam studis. Tio certe ne estas "ofenda aŭ aĉiga enhavo", ankaŭ ne pruvas ne-menciindecon, sed almenaŭ tiu mikroinformo ne klarigas kial ŝi tiom klare devus esti persono de publika vivo ke informo enciklopedia pri ŝi neprus, malgraŭ ŝia protesto. Se ŝi konsentus doni informojn, tiam mi petus ŝin pri iom pli da aktualaj movadaj kaj nemovadaj informoj, plej bone ankaŭ pri naskiĝdato, kaj metus la informon al la ĝermolisto de germanaj esperantistoj, se la tuto korespondus al vikipedia artikola ĝermo, kaj nur lasus apartan artikolon, se temus pri signife pli ol artikola ĝermo. Sed la miniatura artikolo kun informo ke en 2012 ŝi estis estraranino de GEJ kaj tiam studis laŭ mi facile rajtas resti entombigita. Sed klare (kiel cetere ĉi tie ĉiuj diskutintoj ĝis nun samopiniis): Temas pri teksta montro de socia menciindeco, ne gravas la persona malŝato esti menciata ie ajn: Se Helen Geyer estus menciata en gazeto de sia vivloko, sen malĝusta aŭ ofenda enhavo, ŝi ankaŭ devus toleri tion, nur rajtus postuli ĝustigon kaze de malĝusta informo. ThomasPusch (diskuto) 16:50, 11 nov. 2016 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La diskuto estas pli longa ol mi atendis, kiam mi forigis la artikolon. Do, mi nun restarigis Helen Geyer. Bonvolu voĉdoni ĉe VP:FA#Helen Geyer.--Salatonbv (diskuto) 18:34, 11 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Wikiexperiments challenge

Dear CEE friends. Sorry for writing you in English only. I would like to inform you that there is an ongoing challenge on increasing the use of 45 scientific experiments (25 in physics and 20 in chemistry) on Wikipedia in the languages spoken within the CEE region. The main goal of the challenge is to provide better illustrations of physical laws and chemical reactions in a unique way with high educational value.

All videos have appropriate descriptions in their specific pages on Wikimedia Commons and are ready to be translated, while there are lists of articles on the project page on Meta where the videos can be used. I can help you with adding the videos to the appropriate articles without descriptions and will be grateful if you help in translating the descriptions (videos about physics experiments have been already added). Please do not hesitate to contact me if any additional explanation is needed. Thanks in advance.--Kiril Simeonovski (diskuto) 14:05, 21 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Kandidato por administrantiĝo

Saluton! Mi proponis min ĉe speciala paĝo por kandidatoj. Mi invitas vin viziti ĝin kaj voĉdoni. Dankon! Frate, Vikiano (diskuto) 03:08, 23 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Atentigo pri vandalado

La uzanto 5.150.100.61 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois) jam dufoje forviŝis la enhavon de paĝo. Mi nuligis la ŝanĝojn... kaj atentas la paĝon. Vikiano (diskuto) 15:27, 5 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Dankon pro la atentigo. Ĉar vandalado estas ripeta kaj do povas ripetiĝi, mi forbaris tiun IP-adreson. Sed ĉar ĝi apartenas al londona lerneja retprovizanto kaj do povas esti uzata de malsamaj personoj, daŭro de la forbaro estas unu tago. Gamliel Fiŝkin 02:47, 6 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
Nd =) Verŝajne tio efikis. La artikolo restas netuŝate. Vikiano (diskuto) 16:45, 10 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
Denove... mi forbaris por tri tagoj... Vikiano (diskuto) 11:57, 17 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Netrovita diskuto pri forigenda paĝo

Saluton! Mi forigis la kategorion Episkopejoj. La forigopeto troviĝis en la kategorio forigendaj paĝoj (en kiu nun ankoraŭ estas aliaj 55). Sur la paĝo estis {{Forigu}} sed ties ligilo Komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj" al la koncerna peto trafis neniun proponon... Kaj mi ne sukcesis trovi ĝin en la arkivo. La samon mi spertis rilate plurajn el la restantaj 55. Ĉu iu povus helpeti min? Mi ja bezonas vian helpon ĉar sen ĝi mi nur malfacile povos helpi plu rilate tiajn forigendajn paĝojn. Ja necesas trovi la malnovajn petojn. Por pliaj klarigoj pri episkopujo kaj espikopejo legu la diskuton pri la ŝanĝo de ekz. la titolo de la artikolo Ĉefepiskopujo de Toledo. Mi forigis la kategorion surbeze de tiuj diskutoj.

Estimata @Vikiano:, cxu vere mi petis forigon de tiu kategorio? Vi jam forprenis gxin, do mi ne plu povas kontroli gxian historion. Eble mi iam petis forigon, sed nun mi malcertas. Episkopejo kaj episkopujo estas malsamaj konceptoj, kaj ambaŭ povas tute bone havi siajn proprajn kategoriojn. Antaux ol forigi kategorion, oni certigu ke gxi estas malplena. Eble indas pludiskuti... Amike salutas Moldur (diskuto) 18:46, 10 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
Kara @Moldur: Jen la historio de la forigita paĝo:
(malsamoj) 19:22, 10 okt. 2014 . . Moldur (diskuto | kontribuoj | forbari) e (54 bitokoj) = aldono de la ŝablono {{Forigu}} fare de vi.
(malsamoj) 16:07, 5 jul. 2014 . . Xian-eo (diskuto | kontribuoj | forbari) (27 bitokoj) (Nova paĝo kun '*')
Jam pasis du jaroj. Povas esti, ke ne pro mallerteco mi ne trovis koncernan diskuton en la arkivo de VP:FA, sed eble pro tio, ke ĝi ne ekzistas. La kategorio enhavis unu subkategorion, ankoraŭ ekzistantan, nome Kategorio:Malnovaj episkopejoj, kaj ĝi enhavis nur unu artikolon, nome Palaco de Tau. Laŭ la artikolo, la palaco (france Palais du Tau) estas palaco ĉefepiskopa en Reims, Francio. Do laŭ via klarigo en VP:AA mi komprenas, ke temas pri episkopujo, ĉu? Tiuokaze la artikolon mi povus aldoni al alia kategorio (mi petas vian helpon rilate tion) kaj forigialinomi la kategorion Kategorio:Malnovaj episkopejoj, kiu estos malpleniĝinta. Tiam al Vikipedio mankos kategorio por episkopEJoj... tamen verŝajne ankoraŭ ne ekzistas artikolo, kiu plenigus ĝin. Kiam oni bezonos tiun kategorion, tiam oni povos krei ĝin. Do mi demandas: ĉu vi konsentas, ke mi agu laŭ tio, kiel mi ĵus skribis, aŭ vi preferas, ke mi restarigu la paĝon de la kategorio kaj aldonu forigopeton ĉe VP:FA? Plej amike, Vikiano (diskuto) 21:40, 10 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi pardonpetas. Sxajne mi petis tiam forigon, sen klarigo, kaj nur pensante pri la uzo de "episkopejo" en la malpli preferinda signifo "episkopujo", ne atentante ke gxi ankaŭ havas propran signifon. EpiskopEJoj ja estas, ekzemple, la Palaco de Tau (!), la episkopejo de Ostrava-Opava, la Princelektista kastelo (Majenco), kaj pliaj. Do mi sugestas malforigi la kategorion kaj ekkolekti taugajn artikolojn en gxin. Ne necesas aparta subkategorio por "malnovaj" - tiu ja bone forigeblas. Amike, Moldur (diskuto) 22:15, 10 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Peto forigi la propran uzantopaĝon

Bv. helpi min pri la peto ĉe Kategorio-Diskuto:Tujforigendaj artikoloj. Vikiano (diskuto) 14:53, 22 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

✔ Farite La uzanto estis firme decidinta. Mi nur cerbumis pri tio, ĉu tiaj petoj estas tuj plenumendaj... forigi la propran uzantopaĝon... Vikiano (diskuto) 17:49, 22 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Sensencaĵo

Mi opinias, ke Wwwx.com en tiu formo estas sensencaĵo, forigenda. --Crosstor (diskuto) 06:02, 23 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
✔ Farite de Narvalo. Vikiano (diskuto) 14:33, 23 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Artikolo de la semajno

Saluton. Mi pardonpetas, ke mi fuŝe kaj kompreneble kontraŭvole okazigis ĥaoson en la ĉefpaĝo. Mi volis nur proponi artikolon por la Artikolo de la semajno kaj mi eraris iel. Aŭtomate aperis ĝi entute kaj kaŝas ĉion. Helpon mi petas.--kani (diskuto) 13:12, 2 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton, estas grava problemo sed bedaŭrinde mi ne komprenis kial fari. Cxu iu povas helpi. --pino (diskuto) 20:49, 2 jan. 2017 (UTC)[Respondi]