Frits Faulhaber: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
e Etmajuskligis la nomojn. |
Ne estas interkonsento pri uzi tiajn etmajusklojn en la komenco de artikoloj. |
||
Linio 12: | Linio 12: | ||
| verkis= ''[[Tra la Labirinto de la Gramatiko]]'', ''[[La Nevenkebla Ĝeno]]'' (traduko), ''[[Het Arbeiders Esperantisme]]'' (traduko) |
| verkis= ''[[Tra la Labirinto de la Gramatiko]]'', ''[[La Nevenkebla Ĝeno]]'' (traduko), ''[[Het Arbeiders Esperantisme]]'' (traduko) |
||
}} |
}} |
||
'''Frits |
'''Frits Faulhaber''' (naskiĝis la [[8-a de aŭgusto|8-an de aŭgusto]] [[1893]] en Amsterdamo, mortis la [[2-a de marto|2-an de marto]] [[1979]] en Amsterdamo, [[Nederlando]]) estis nederlanda esperantisto kaj domfarbisto <ref> ''[[Enciklopedio de Esperanto]]'' </ref>. Same kiel la ĉeĥdevena edzino ''E. Faulhaber-Ĉiŝkovská (Faulhaberová-Čížkovská)'' li intense aktivis en la laborista Esperanto-movado, inter alie ties nederlandlingva branĉo [[Federacio de Laboristaj Esperantistoj]] (FLE). |
||
Frits |
Frits Faulhaber estis esperantisto ekde la jaro [[1912]]. En 1917-18 li propagandis por Esperanto en la nederlanda armeo. En 1920-23 kaj 1927-34 li funkciis kiel estrarano de [[FLE]], redaktis ties organon ''Arbeider Esperantist'' en [[1929]], kaj estis kunredaktisto de ĝia lingva aldono inter 1931 kaj 1934. Prezidanto de la ''Laborista Esperanto-Ekzamena Komitato'', li elstaris inter alie per radio-paroladetoj, skriba kurso por kursgvidantoj kaj kiel aŭtoro de "[[Konsilanta Gramatiko]]". Li ankaŭ estis membro de la literatura komitato de [[Sennacieca Asocio Tutmonda]] (SAT). |
||
Li estis tra pluraj jardekoj unu el la simboloj de la Esperanto-movado en sia lando. |
Li estis tra pluraj jardekoj unu el la simboloj de la Esperanto-movado en sia lando. Faulhaber aktivis ĉefe en la laboristaj rondoj: kiel estrarano 1920-1923, redaktoro de ''Arbeider Esperantist'' inter 1927 kaj 1934, prezidanto de laborista ekzamena komitato ktp. Tamen, lia ĉefa kontribuo al Esperanto estas pli lingva ol movada. Faulhaber verkis tutan aron da nederlandlingvaj Esperanto-lerniloj, el kiuj pluraj akiris internacian renomon. Li estis ankaŭ fruktodona tradukisto. Dum multaj jaroj Faulhaber estis membro de la [[Akademio de Esperanto]] <ref>aprilo 1979, ''[[Esperanto (revuo)|Esperanto]]'', numero 880(4), paĝo 78 </ref>. |
||
== Verkoj == |
== Verkoj == |
||
Linio 22: | Linio 22: | ||
*''[[Tra la Labirinto de la Gramatiko]]'' (8 eldonoj de post 1934) |
*''[[Tra la Labirinto de la Gramatiko]]'' (8 eldonoj de post 1934) |
||
*''La komencanto'' |
*''La komencanto'' |
||
*''Post la kurso'' (kun G. P. |
*''Post la kurso'' (kun G. P. de Bruin, 1937) |
||
*''Gebonden Stijl'' (1937) |
*''Gebonden Stijl'' (1937) |
||
*''Ne tiel, sed tiel ĉi |
*''Ne tiel, sed tiel ĉi - konsilaro pri la stilo (1965) |
||
*''Esperanta mozaiko'' (1967) |
*''Esperanta mozaiko'' (1967) |
||
*''Faulhaber rakontas'' (1972). |
*''Faulhaber rakontas'' (1972). |
||
== Tradukoj == |
== Tradukoj == |
||
*[[ |
*[[E. Lanti|Lanti, E.]], 1932, ''[[Het Arbeiders Esperantisme]]'', traduko de ''[[La Laborista Esperantismo]]'', kunlabore kun [[Gerrit Paulus de Bruin]] |
||
* |
*Thijssen, Theo, 1939, ''[[La Nevenkebla Ĝeno]]'' |
||
* |
*Dekker, Maurits, 1951, ''La Mondo ne havas Atendejon'' |
||
* |
*Adema, Tjeerde, 1957, ''Dekkinga Fuĝas'' |
||
* |
*J.T.R. Schreuder, A. Diatlowicki-Tobi, 1971, ''Geriatrio kaj la ĝenerala zorgo por gemultjaruloj'' |
||
* |
*Tiavea, Tuiavii de, 1963, ''La Papalagoj'' |
||
== Referencoj == |
== Referencoj == |
Kiel registrite je 00:26, 3 feb. 2017
Frits Faulhaber | |
---|---|
Esperanto-aktivulo, Akademiano, gramatikisto kaj tradukisto | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1893 en Amsterdamo |
Morto | 1979 en Amsterdamo |
Lingvoj | Esperanto • nederlanda |
Loĝloko | Marathonweg • Distelachterstraat |
Nacieco | nederlandano |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Familio | |
Edz(in)o | Evža Faulhaber-Čiškovská |
Okupo | |
Okupo | tradukisto • esperantisto • farbisto |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | Tra la Labirinto de la Gramatiko, La Nevenkebla Ĝeno (traduko), Het Arbeiders Esperantisme (traduko) |
Frits Faulhaber (naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1893 en Amsterdamo, mortis la 2-an de marto 1979 en Amsterdamo, Nederlando) estis nederlanda esperantisto kaj domfarbisto [1]. Same kiel la ĉeĥdevena edzino E. Faulhaber-Ĉiŝkovská (Faulhaberová-Čížkovská) li intense aktivis en la laborista Esperanto-movado, inter alie ties nederlandlingva branĉo Federacio de Laboristaj Esperantistoj (FLE).
Frits Faulhaber estis esperantisto ekde la jaro 1912. En 1917-18 li propagandis por Esperanto en la nederlanda armeo. En 1920-23 kaj 1927-34 li funkciis kiel estrarano de FLE, redaktis ties organon Arbeider Esperantist en 1929, kaj estis kunredaktisto de ĝia lingva aldono inter 1931 kaj 1934. Prezidanto de la Laborista Esperanto-Ekzamena Komitato, li elstaris inter alie per radio-paroladetoj, skriba kurso por kursgvidantoj kaj kiel aŭtoro de "Konsilanta Gramatiko". Li ankaŭ estis membro de la literatura komitato de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT).
Li estis tra pluraj jardekoj unu el la simboloj de la Esperanto-movado en sia lando. Faulhaber aktivis ĉefe en la laboristaj rondoj: kiel estrarano 1920-1923, redaktoro de Arbeider Esperantist inter 1927 kaj 1934, prezidanto de laborista ekzamena komitato ktp. Tamen, lia ĉefa kontribuo al Esperanto estas pli lingva ol movada. Faulhaber verkis tutan aron da nederlandlingvaj Esperanto-lerniloj, el kiuj pluraj akiris internacian renomon. Li estis ankaŭ fruktodona tradukisto. Dum multaj jaroj Faulhaber estis membro de la Akademio de Esperanto [2].
Verkoj
- Tra la Labirinto de la Gramatiko (8 eldonoj de post 1934)
- La komencanto
- Post la kurso (kun G. P. de Bruin, 1937)
- Gebonden Stijl (1937)
- Ne tiel, sed tiel ĉi - konsilaro pri la stilo (1965)
- Esperanta mozaiko (1967)
- Faulhaber rakontas (1972).
Tradukoj
- Lanti, E., 1932, Het Arbeiders Esperantisme, traduko de La Laborista Esperantismo, kunlabore kun Gerrit Paulus de Bruin
- Thijssen, Theo, 1939, La Nevenkebla Ĝeno
- Dekker, Maurits, 1951, La Mondo ne havas Atendejon
- Adema, Tjeerde, 1957, Dekkinga Fuĝas
- J.T.R. Schreuder, A. Diatlowicki-Tobi, 1971, Geriatrio kaj la ĝenerala zorgo por gemultjaruloj
- Tiavea, Tuiavii de, 1963, La Papalagoj
Referencoj
- ↑ Enciklopedio de Esperanto
- ↑ aprilo 1979, Esperanto, numero 880(4), paĝo 78
Bibliografio
- esperante Hammer, Ko 2004 : Frits Faulhaber, Fen-X, 9(2), marto-aprilo, 10-11
Eksteraj ligiloj
- Enciklopedio de Esperanto/F en sia originala formo en la Interreto
- Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).