Uzanto-Diskuto:NMaia: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
honorigo pro Azia monato 2020 (ĉar vi ne havas lokan uzanto-paĝon, mi preferis metis la honorigon al via diskuto - laŭ via volo lasu metu la honorigon ĉi tie aŭ metu ĝin kien ajn vi preferas :)
Linio 155: Linio 155:
==SAT==
==SAT==
Saluton, eble vi iam partoprenis en la portugallingva Wikipédia. Tie oni proponis forigi unu el malmultaj artikoloj kiuj temas pri Esperanto, nome [[:pt:Associação Apátrida Mundial]]. Mi jam partoprenis (eĉ se mi ne estas portugallingvano) en la diskutpaĝo el Dê a sua opinião aŭ el la blua discussão. Ankoraŭ ne temas pri baloto, do ĉiu rajtas interveni. Vi povas ion diri por ke oni restigu la artikolon. Dankon.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 23:13, 13 nov. 2020 (UTC)
Saluton, eble vi iam partoprenis en la portugallingva Wikipédia. Tie oni proponis forigi unu el malmultaj artikoloj kiuj temas pri Esperanto, nome [[:pt:Associação Apátrida Mundial]]. Mi jam partoprenis (eĉ se mi ne estas portugallingvano) en la diskutpaĝo el Dê a sua opinião aŭ el la blua discussão. Ankoraŭ ne temas pri baloto, do ĉiu rajtas interveni. Vi povas ion diri por ke oni restigu la artikolon. Dankon.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 23:13, 13 nov. 2020 (UTC)

== Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo ==

Saluton, NMaia! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.

Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.

'''Tial mi petas vin esprimi vin ĉe <big>[[Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj]]</big>'''.

Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).

Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --[[Uzanto:KuboF Hromoslav|KuboF Hromoslav]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF Hromoslav|diskuto]]) 18:30, 27 apr. 2021 (UTC)

Kiel registrite je 18:30, 27 apr. 2021

Dankon pro via partopreno en la konkurso Azia monato 2020!
--KuboF Hromoslav (diskuto) 17:39, 7 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Bonvenon

i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, NMaia!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Thomas Guibal 15:33, 6. Maj 2009 (UTC)

Bom dia, amigo, tudo bem? Poderia traduzir em Esperanto esta nova pagina que acabei de criar? Muito aobrigado pela tua ajuda

Rei Momo 09:58, 20. Nov 2009 (UTC)

Ŝablonoj Vikicitaro kaj Wikiquote

Saluton Pikolas, mi avertas vin ne fari plu tian verkon, ĉar la kronologio de la paĝo perdiĝis, tiel vi malobservas la permesilo. Sekvfoje, bonvolu peti al administranto forigi la alidirekton kaj alinomigi la ŝablonon :P Kore, --→ Airon 13:10, 15. Maj 2010 (UTC)

Belega subskribo :D --→ Airon 15:08, 15. Maj 2010 (UTC)

Saluton. Do, mi jam korektis la artikolon. Vi povas malfermi ĉe Vidi historion la diversajn versiojn kaj kompari vian redakton kaj mian korekton. Ĝenerale vi faras malbone la akuzativon. Vidu: mi korektis la artikolon kaj ne: min korektis la artikolo. Mi kuraĝigas vin plu verki (traduki) kaj konstrui novajn artikolojn. Mi korektos ilin, sed vi klopodu fari ilin malrapide kaj detale por ke ne estu necesa korektado. Amike.--kani 20:24, 24 Okt. 2011 (UTC)

Saluton. Kun alta scio de Esperanto, vi ne devus fari ĉi tiun genron de eraroj laŭ mi. Rigardi dufoje aŭ trifoje korektojn evitas fari erarojn kiujn Esperantistoj de alta Esperanta scipovo ne farus. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 18:24, 1 Apr. 2012 (UTC)

Ŝablono:Informkesto katraso‎‎

Saluton, Pikolas. Mi ĵus alĝustigis vian ŝablonon {{Informkesto katraso‎‎}} al la kutima aspekto de informkestoj. Por tio mi uzis la CSS-klasojn kaplinio animalo. Pliaj tiaj klasoj troviĝas en Vikipedio:Informkestoj. Krome mi aldonis {{ŝanĝu ŝablonon}} al la fino de la informkesto}}. Je la fino mi eĉ kreis la dokumentadon. Por tio mi uzis artikolon, kiun mi trovis per la maldekstra ligilo Ligiloj ĉi tien. --Tlustulimu (diskuto) 14:10, 30 Aŭg. 2012 (UTC)

Laborkunsido pri Vikimedio Esperanto

Saluton Pikolas! Mi vidas ke vi interesiĝas pri Vikimedio Esperanto. Tial mi sciigas al vi ke baldaŭ okazos fizika kunsido de la interesiĝantoj. Ĝi okazos dum la aranĝo KAEST en Slovakio (ŝajne plurfoje) ekde la 15-a ĝis la 18-a de Novembro, la unua estas planata jam por la 15-a. Vi estas bonvena partopreni la aranĝon kaj tial suprentiri la aferon. Eventuale vi povas tralegi la projektan paĝon (sufiĉe plilongigita), diskuti en ties diskuto en dissendolisto.

Dum la aranĝo okazos ankaŭ Vikipedia trejnado kaj pluraj prelegoj ligitaj al Vikimediaj aferoj. La Fondaĵo Vikimedio finance subtenis la trejnadon do vi povus, kaze de intereso, akiri rabaton. Amike kaj atendante, KuboF (diskuto) 20:23, 8 Nov. 2012 (UTC)

Malŝlosigo

Saluton, Pikolas. Dankon pro la artikolo Malŝlosigo. Sed kial ĝia intervikio ĉe Vikidatumoj d:Q20830805 estas tute sola? Ĉu eble en d:Q1856893 (ekzemple en:Privilege escalation) temas pri la sama afero? Se jes, mi povus kombini la du intervikiajn grupojn. --Tlustulimu (diskuto) 16:44, 19 Aŭg. 2015 (UTC)

Administranto

Saluton Pikolas, la vivo de nia vikipedio necesas iomete kelkajn zorgojn. Nombro da partonantoj al balotoj pri administrantoj estas kuraĝigo por kolegoj sed ankaŭ signo de nia vivopleneco. Vidu Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Gamliel Fishkin. Antaŭdankon. --pino (diskuto) 08:21, 12 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Dankon pro via redakti !

Dankon pro via redakti! Would you prefer a seperate article: List of images by John Thomas, as on enwiki? Llywelyn2000 (diskuto) 11:10, 12 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

@Llywelyn2000: Jes, tio pli bonus (yes, that would be better): Listo de fotoj de John Tomas. ~pikolas d 11:13, 12 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Koran dankon por via helpo! Mi ankaŭ havas liston de homoj naskita en Kimrio, kaj ŝatus doni ĝin al vi! Mi ahve sur 12 vikioj. Nur se vi ŝatas! ;-} Llywelyn2000 (diskuto) 12:01, 12 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
@Llywelyn2000:. Jes, mi ŝatus tion! Ĉiaj kontribuaĵoj valoras :) (Yes, I'd like that! All kinds of contributions have value :) ~nmaia d 12:46, 12 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Brila! Mi nomu ĝin: Listo de homoj naskita en Kimrio? Llywelyn2000 (diskuto) 13:12, 12 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
@Llywelyn2000: Preskaŭ! Listo de homoj naskitaj en Kimrio. :) ~nmaia d 13:14, 12 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Le ayudará a saber en qué artículo para traducir próxima! ;-) Ni povas provi kaj aldoni kelkajn mankas Qnames de urboj en Wikidata? Mi provos kaj akiri kopiis super aŭtomate. Sed mano kaj okulo estas bona! Dankegon. PS If you want Scottish, Irish, Catalans etc, let me know! PS Se vi volas skota, irlanda, katalunoj ktp, sciigu min!Llywelyn2000 (diskuto) 15:17, 12 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
PPS Nevr redakti la tablo - ĉiam redakti Wikidata. Llywelyn2000 (diskuto) 15:19, 12 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
@Llywelyn2000: Dankegon! Sentu libera por krei tiajn listojn laŭ via deziro (Thanks a lot! Feel free to create these lists to your heart's content :) ~nmaia d 18:30, 12 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Esperantigo de specinomoj

Saluton. Mi havas iom da materialo pri birdonomoj. Kelkaj grekaj aŭ latinaj radikoj (oftaj en sciencaj nomoj) povas koincidi en diversaj klasoj. Se vi deziras ricevi tiun materialon, kontaktu min private per la retadreso kiun vi trovos en mia uzantopaĝo, ĉar temas pri arkivoj, kiujn mi sendus al vi.--kani (diskuto) 14:29, 13 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton samideano

Saluton NMaia. Mi ne uzas IRC kutime, mia FB estas capiscuas AT gmail COM se vi ŝatus aldoni min. Aŭ Skajpo ivangarcia1982

Ĝis! — La komenton aldonis, sen subskribo, Capiscuas (diskuto  • kontribuoj)

@Capiscuas: Saluton! Bedaŭrinde mi ne plu uzas tiajn centraligitajn kaj malliberajn servojn :P Sed ĉiaokaze, estis bona vidi vin ĉi tie! :) ~nmaia d 13:30, 21 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Bonege, mi ŝatas vian spiriton por ne uzi tiujn sociajn retpaĝojn kaj programaron. Mi loĝas en Indonezio nuntempe. Je kioma horo (laŭ UTC) vi kutime konektas al IRC?. Ĉu vi havas jabber? mi jam metis mia uzantonomo antaŭe.
Ĝis baldaŭ! --Capiscuas (diskuto) 07:47, 23 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
@Capiscuas: ĉu via jabber-adreso estas capiscuas AT gmail COM? Se jes, mi aldonos vin. Mi kutime estas ĉe IRC tuttage :) ~nmaia d 20:24, 23 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Jes, ĝi estas tiu retadreso. Bonvonlu aldoni min ! --Capiscuas (diskuto) 15:44, 16 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Majuskloj

Saluton. Jes, mi ricevis vian mesaĝon, sed kion vi celas? Plej parto de nunaj vikipediistoj ne majuskligas ĉiujn literojn de familinomo, se vi aludas al tio. Se vi rigardas la historion de la teksto al kiu vi aludis, vi konstatos ke temas pri teksto skribita antaŭ multaj jaroj de iu kiu ne kontribuas en Vikipedio de antaŭ multaj jaroj. Kion mi faru?--kani (diskuto) 22:42, 28 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi nek favoras nek malfavoras, sed vidas ke plejparto da vikipediistoj ne majuskligas sisteme. Krome en aliaj lingvoj oni ankaŭ ne faras tion, kaj tiele se vi devas traduki artikolon kun multaj nomoj, majuskligi sisteme malfaciligas la taskon.--kani (diskuto) 12:55, 29 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Aknohaŭto

Saluton, vi patrolis (aprobis) pli ol 40 redaktojn de 217.211.98.7 en la artikolo pri aknohaŭto. Liaj aŭ ŝiaj kontribuoj ŝajnas al mi dubindaj, kaj lingve ("redaktita lakto" ktp) kaj enhave (kuracado). Ĉu vi vere aprobas, kion li aŭ ŝi skribis?

Se vi volas respondi, bonvolu skribi ĉi tie kun {{Respondo al|Umbert'}}. – Umbert' (diskuto) 11:17, 21 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

@Umbert': Saluton! Mia aprobo estis nur akto por montri ke ĝi ne estis vandalismo, sed mi ne profunde esploris por kontroli ĉu ili estis ĝustaj (interalie, ĉar oni ne metis referencojn tie). Sed senti libera por malaprobi tiuj redaktoj laŭvole :) ~nmaia d 15:36, 21 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Fortuna, kantistino

Bom dia, caro-a NMaia, como vai?

Não fique apavorado-a, mi logas en Italia e ne parolas Esperanto. Só que... falo bem Portugués!!! Daqui um-dois dias vou abrir a pagina sobre Fortuna, e se não è incomode, vou pedir ajuda para você, età bom?

Um grande abraço de Caselle Landi, atelogo!

Rei Momo (diskuto) 12:26, 7 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

@Rei Momo: Bom dia! Sem problemas, estou aqui para ajudá-lo no que eu puder :) ~nmaia d 13:09, 7 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Vidu ankaŭ

  1. Saluton NMaia! Jen alia artikoleto, kiun mi tute nove redaktis. Eble ĝi interesos vin: Leopoldo Cirne. Amike Vikiano (diskuto) 16:47, 10 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
  2. Mi forgesis mencii, ke vi troviĝas inter la kontribuintoj de la artikolo. Vikiano (diskuto) 16:53, 10 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Redakti ŝablonon

@NMaia: Saluton! Jen la ŝablono, kiun mi ŝatus redakti: Uzanto:Vikiano#Portaloj. Kaj anstataŭ la puzlopeceto mi ŝatus aldoni la jenan bildon:

Dosiero:Symbole doctrine spirite.jpg
Simbolo de spiritismo

Se vi uzos iun koloron, bv. uzi la jenan: #0000FF.

Uzu la jenan: {{Portalo|Spiritismo|bildo1=Symbole doctrine spirite.jpg}} ~nmaia d 19:51, 21 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Transigado de dosieroj al Komunejo

Dankon Maia pro via multa laboro pri transigado de dosieroj al Komunejo! Vi multe plifeliĉigis administrantojn multe plifaciligante la laboron! --KuboF (diskuto) 18:29, 4 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

dosiero "Petro la 1-a de Savojo.jpg" (kaj eblaj similaj kazoj)

Saluton. Vi proponas tujforigon de la dosiero "Petro la 1-a de Savojo.jpg", kiun vi mem forprenis el la paĝo "Savoja dinastio" kaj tuj sekve deklaras la bildon "ne plu uzata". Se tiu truko permesatus, vandalo senprobleme povus forigi ĉiujn bildojn stokatajn en la esperantlingva vikipedio, egale ĉu libere licencigataj aŭ uzataj laŭ justa uzo. Tial la vikipedia regularo pri tuja forigado ne permesas tujforigon de dosiero nur ĉar "ne plu uzata" (vidu la kialojn D1 ĝis D4). Mi tute komprenas vian dubon, ke uzo en la galerio pri savojaj grafoj pravigus "justan uzon" de la bildo (aliel estus, se jam estus biografia artikolo Petro la 1-a de Savojo, tiam la bildo neprus). Sed por malebligi misuzon de la mekanismo de "tujforigo" por tiuj kazoj, necesas diskutigi la forigon per ŝablono {{forigo}} inkluzive de mesaĝo al la alŝutinto kaj per diskutigo en la paĝo Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Tio povas ŝajni nenecese malsimpla, sed estas bona kialo por tiu vojo. Mi esperas ke vi komprenas. Kunlaboreme ThomasPusch (diskuto) 10:42, 23 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

@ThomasPusch: Dankon! Mi fakte ne antaŭsciis pri tio, kaj uzos la {{forigo}}-ŝablonon estontece. Mi esperas, ke vi komprenas mian agadon por transigi dosierojn al Komunejo kaj raciigi nian dosiersistemon. Bedaŭrinde estas tro multaj dosieroj sen fontoj aŭ ĝustaj permesiloj. Ĉia helpo tiusence estas bonvenata! ~nmaia d 19:27, 23 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
Rigardu la protokolon Specialaĵo:Protokolo/delete kaj vi vidas ke mi tute bone komprenas la sencon "transigi dosierojn al Komunejo kaj raciigi nian dosiersistemon". Kvankam la forigoj estas la malpli granda laboro: pli gravas kaj atentendas post ŝovo al la komunejo kontroli ke la dosieroj venintaj el la esperantlingva vikipedio havas bonan dosieronomon, ĝustan kaj kompletan priskribon, kaj ricevas bonajn kategoriojn: vi konscias ke en la komunejo facilas tendenco forĵeti tion kio ne estas plene klara, kaj estus krimo rubujigi la antaŭan laboron de esperantistaj vikipedianoj per nekompleta transporto de ilia laboro al la komunejo kaj neatento kiam de tie la dosiero estas forĵetata. Se vi rigardas en mia komuneja uzantokonto (montru 500), vi tial vidas ke en la lastaj du semajnoj mi kompletigis la priskribojn kaj kategoriojn de centoj da dosieroj kiujn vi aŭtomate sendis al la komunejo. Laŭ mi tute sencas iom malpli rapide kaj pli zorge labori, kvankam mi komprenas la frustriĝon kiam ankoraŭ restas granda monto da kontrolindaj dosieroj. La plej granda problemo en tiu monto ĉiukaze ne estas unuopaj dosieroj metitaj de esperantistaj vikipedianoj, sed la multaj fotoj kiujn la roboto Maksim-bot en bona intenco en 2006-2007 ŝovis el la (germana kaj) pola vikipedioj al la esperanta, kaj ankaŭ robote ŝovis ilin en la koncernajn arikolojn. La plej multaj bildoj el la germana vikipedio iam poste iris al la komunejo, kaj forpreno de la esperantlingvaj kopioj liberigas la vojon al la koumneja foto - senproblema solvo. La plej granda parto de la polaj fotoj poste forpreniĝis el la pola vikipedio, ofte malgraŭ bona licenco kun nura noto "ne plu uzata ĉi-tie" (do en la pola vikipedio), ofte ankaŭ tute sen licenco, do plene justa forigo - en la esperantlingva vikipedio rezultas la problemo ke sen la pola bildopriskribo ne plu eblas pruvi ke antaŭe estis licenco, kaj preskaŭ ĉie necesas permane serĉi anstataŭajn fotojn el la nuna komuneja provizo (kompreneble nun pli granda ol en 2007), kaj tio sen kono de la pola lingvo. Sed ankaŭ tiun monton de robote alportitaj kaj erare ĉi tie konservitaj dosieroj eblas iom post iom forporti! ThomasPusch (diskuto) 10:29, 24 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton kara! Mi aldonis kategorion Kategorio:Animeaj kaj mangaaj retkomiksoj sekvante ekzemplon de la angla versio. Ĉu vi certas ke ĝi estas malkorekta? Ĉu vi povus proponi alian, anstataŭ la nuna, ĝenerala Kategorio:Reta bildliteraturo?--RG72 (diskuto) 04:42, 27 maj. 2018 (UTC)[Respondi]

@RG72: Saluton amiko! Mi fakte ne atentis pri la anglalingvaj kategorioj, do dankon! Ĉu vi kredas, ke "animeaj kaj mangaaj" bone tradukas "inspired by"? Mi timas, ke homoj pensos, ke ĝi fakte estas mangao. ~nmaia d 12:00, 27 maj. 2018 (UTC)[Respondi]
Hm, eble vi pravas. Mi deziris mallongigi la nomon, sed eble tio estas malĝusta vojo. Ĉu Kategorio:Retkomiksoj inspiritaj de mangao kaj animeo estus pli ĝusta?--RG72 (diskuto) 12:02, 27 maj. 2018 (UTC)[Respondi]
@RG72: Jes, tio estus sufiĉe bona, laŭ mi. ~nmaia d 14:03, 27 maj. 2018 (UTC)[Respondi]
Bone, mi faros.--RG72 (diskuto) 14:49, 27 maj. 2018 (UTC)[Respondi]

Kemiaj dosieroj

Dankegon, kara samideano, sed mi planas verki la samajn kemiajn dosierojn en la anglolingvaj mankantaj artikoloj. Bedaŭrinde mi devas venki la baron de la angloadministrantoj kiuj klopode malfaciligas la eniradon de alilingvanoj en la anglolingva Vikipedio. Elkorajn salutojn, Claudio Pistilli (diskuto) 20:37, 28 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

  • @Claudio Pistilli: mi rimarkas, ke la dosierojn mem ne enhavas tekston, do ili estas uzeblaj de ia lingva vikio, ĉu ne? Se tio estas la kazo, do kial ne alŝuti en Commons? Tiel, viaj bildoj estos reuzeblaj de ĉiuj en ĉiuj projektoj (ne postulante reafiŝi plurfoje) ~nmaia d 01:06, 29 mar. 2019 (UTC)[Respondi]
Dankon pro via intereso, sed mi estis forpelita el Commons de kelkaj abomenaj administrantoj kiuj ĝentile petis ke mi uzu la Esperantan Vikipedion por krei miajn artikolojn. Vi povas kontroli tio kion mi diras en mia diskutpaĝo kie listiĝas la nomojn de la turmentantoj. Claudio Pistilli (diskuto) 01:20, 29 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj

Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj, Aŭgusteno de Hipono kaj Aztekoj estis akceptitaj kaj venos la vico de la artikolo Simone de Beauvoir, kiu estis proponita en januaro 2018. Do, preskaŭ dum unu jaro kaj duono atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.--kani (diskuto) 23:29, 30 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Claudio Pistilli

Mi pardonpetas, ke mi eble ĝenu vin per persona demando, sed mi ne konas aliajn brazilajn vikipediistojn nuntempe aktivajn. Mi foje kunlaboris kun Uzanto:Claudio Pistilli, kiu ege kontribuis ĉefe per artikoloj rilataj al kemio. Mi konstatas, ke ekde la 27an de marto 2020 li nenion faris, kvankam li estis ĝis tiam ege aktiva. Pro la aktualaj situacioj mi persone priokupiĝas pri lia sano. Ĉu vi konas lin? scias iom pri li? povas kontakti kun li aŭ konas iun kiu povas ion fari tiurilate? Se vi preferas, vi povas kontakti min per la retadreso kiu aperas en mia uzantopaĝo. Dankon.--kani (diskuto) 00:40, 26 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton, @Kani. Mi ne konas lin. Eble @Fernando Maia Jr. scias pri li? ~nmaia d 00:49, 26 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Li jam repondis, ke li nun ne vikipediumas, ĉar oni ŝtelis lian komputilon.--kani (diskuto) 23:13, 13 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

SAT

Saluton, eble vi iam partoprenis en la portugallingva Wikipédia. Tie oni proponis forigi unu el malmultaj artikoloj kiuj temas pri Esperanto, nome pt:Associação Apátrida Mundial. Mi jam partoprenis (eĉ se mi ne estas portugallingvano) en la diskutpaĝo el Dê a sua opinião aŭ el la blua discussão. Ankoraŭ ne temas pri baloto, do ĉiu rajtas interveni. Vi povas ion diri por ke oni restigu la artikolon. Dankon.--kani (diskuto) 23:13, 13 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo

Saluton, NMaia! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.

Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.

Tial mi petas vin esprimi vin ĉe Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj.

Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).

Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:30, 27 apr. 2021 (UTC)[Respondi]