Rybnik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rybnik

Flago

Blazono

Flago Blazono
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo
Rybnik (Pollando)
Rybnik (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Rybnika
Provinco Silezia provinco
Distrikto-rajta Jes
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Aglomeraĵo 659000 (Rybnicki Okręg Węglowy (ROW))
Fondita en 9-a jarcento
Urborajtoj Proksimume 1250
Koordinatoj 50° 5′ N, 18° 33′ O (mapo)50.08333333333318.55Koordinatoj: 50° 5′ N, 18° 33′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 210 m
Areo 148 km²
Loĝantaro 141580 (en 2006)
Loĝdenso 956 loĝ./km²
Poŝtkodo 44-200 do 44-292
Telefona antaŭkodo (+48) 32
Aŭtokodo SR
Estro Adam Fudali
Titolo de estro Prezidanto de urbo
Adreso de estraro ul. Chrobrego 2
Retpoŝto de estraro rybnik@um.rybnik.pl
Poŝtkodo de estraro 44-200
Telefono de estraro (+48 32) 422-30-11
Fakso de estraro (+48 32) 422-41-24
Poŝto de estraro rybnik@um.rybnik.pl
Ĝemelaj urboj vidu supre
Komunuma retejo http://www.rybnik.pl/
vdr

Rybnik estas urbo en Silezia provinco en suda Pollando. La nomo en malnovpola lingvo signifas fiŝlagon.

La iama urbodomo en Rybnik
La sigelo de la urbo Rybnik, el la jaro 1669
La panoramo de la urbo Rybnik
La urboplaco en Rybnik
La Starostejo (Distriktestrejo) en Rybniku
La juĝejo en Rybnik, la iama kastelo de pola dinastio de Piastoj
La (artefarita) Lago de Rybnik

Rybnik estas proksime al la landlimo kun la Ĉeĥio kaj ĵus ekster la suda landlimo de la plej granda urba areo en Pollando, la Supra Silesia Metropola Unio. Rybnik distancas ĉirkaŭ 290 km de Varsovio kaj ĉirkaŭ 100 km de Krakovo. La loĝantaron de la urbo estas de proksimume 141.387 (junio 2009), dum ĝia metropola regiono havas 0.7 milionojn da loĝantoj. Rybnik estas grava ekonomia regiono de Pollando, kaj videbla centro de la kulturo, kun fama Lernejo de Muziko kaj "Philharmonika Orkestro".

Loĝantaro kaj loko[redakti | redakti fonton]

La urbo mem laŭ la stato de la 30-a de junio 2009 havis 141.387 loĝantojn (interalie 0.03% fremdulojn), tio egalis densecon 955,3 por unu km². Rybnik rangas kiel la 25-a plej granda urbo en Pollando. La senlaboreco de Rybnik estas multe pli malalta (4,6%) ol la averaĝa en la tuta Pollando 8,8% (ĝis oktobro 2008). Etne, 88% de Rybnik loĝantaro deklaras sin kiel poloj (en la loka dialekto "polusoj"), 9% kiel silezianoj kaj 3% kiel "aliaj". La urbo Rybnik estas la centro de la metropola regiono, la Karba Regiono Rybnik (Rybnicki Okręg Węglowy) kun loĝantaro de 0,7 milionoj. La distanco al Katowice temas pri 50 km, kaj al Ostrava temas pri 30 km.

Plebiscito de 1921[redakti | redakti fonton]

Post la unua mondmilito fondiĝis la Dua Pola Respubliko. Plebiscito estis okazigita en 1921 pri la alligiteco de la etne miksita regiono de Supra Silezio. En la urbo Rybnik, 4 714 voĉoj (70.8%) voĉdonis por restado en la Germana Regno, 1 943 voĉoj estis por aliĝado al de Pollando. Tamen, ĉar en la tuta distrikto Rybnik nur 34,7 % voĉdonis por la Germana Regno kaj 65,5 % por Pollando, la urbo Rybnik kaj la plej granda parto de la distrikto estis asignitaj al Pollando. Tri ribeloj de polaj naciistoj en Supra Silezio akompanis la sekcion de Supra Silezio, kies unua estis centrita en Rybnik en 1919.

Reprezalioj dum la dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Dum la dua mondmilito la 27-an de julio 1942 kunfondintoj de Pola Sekreta Ribela Organizaĵo skoltoj Paweł kaj Franciszek Buchalik estis post kruelaj torturoj publike pendumitaj de Gestapo en la nuna kvartalo Gotartowice.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Rybnik[redakti | redakti fonton]

mapo de la distrikto Landkreis Rybnick komence de la 20-a jarcento
La Preĝejo de la Dipatrino Doloranta
statuo de Sankta Nepomuko

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Almenaŭ laŭ noto de la retejo Facebook, videbla en oktobro 2017, sed intertempe delonge ne plu.‎

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jerzy Klistała, Martyrologium mieszkańców Ziemi Rybnickiej, Wodzisławia Śląskiego, Żor, Raciborza w latach 1939-1945. Słownik biograficzny (Martireco de la loĝantaro de Rybnik-Tero, Wodzisław Śląski Żory, Racibórz en la jaroj 1939-1945. Biografia vortaro), Towarzystwo Opieki nad Oświęcimiem (Protekt-Societo pri Oświęcim) 2006, ISBN 83-916718-2-8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]