Sárospatak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sárospatak
FlagoBlazono
Hungaria urbo [+]

Supermara alteco113 m [+]
Koordinatoj48° 19′ N, 21° 34′ O (mapo)48.31888888888921.566111111111Koordinatoj: 48° 19′ N, 21° 34′ O (mapo)

Areo139 km² (13 900 ha)

Loĝantaro12 256

HorzonoMezeŭropa tempo, UTC+01:00, UTC+02:00 [+]
Poŝtkodo3950
Telefona antaŭkodo47

Sárospatak (Hungario)
Sárospatak (Hungario)
DEC
Sárospatak
Sárospatak

Vikimedia Komunejo:  Sárospatak [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Sárospatak [ŝAroŝpatak] (slovake Blatný PotokŠarišský Potok; germane Patak am Bodrog) estas urbo kun rango vinvilaĝo en Hungario, en la regiono Norda Hungario, en la departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en la Distrikto Sárospatak, kies centro ĝi estas. La loknomo signifas laŭvorte: kota-rojo.

Ĉefstrato de Sárospatak

Situo[redakti | redakti fonton]

Sárospatak situas sur ebenaĵo, sur ambaŭ bordoj de Bodrog, laŭ la ĉefvojo kaj fervojo inter Miskolc-Sátoraljaújhely, tiu lasta estas proksime.

Sárospatak estas grava hungara eduka urbo, grava komunumo de la vinregiono de Tokaj-hegyalja. La urbo estas ankaŭ kultura centro de la hungara kalvinana eklezio.

Panoramo de Sárospatak el la fortikaĵoturo
Fortikaĵo de Sárospatak

Historio[redakti | redakti fonton]

Sárospatak estas loĝata jam ekde la hungara landokupo. Ĝia unua supozita posedanto estis la militbravulo Ketel, poste aĉetis ĝin reĝo Andreo la 1-a. Oni mencias ĝin unuafoje en 1262 kiel arbar-prefektan centron.

La urbo evoluis danke al sia bona geografia situo (grava trapasejo tra Bodrog al Pollando), italaj kaj valonaj setlintoj, kiuj kunportis teknikon de vinberkultivado kaj vinfarado.

La urban rangon ricevis la komunumo dum regado de Matiaso la 1-a, poste rajton je propra foiro. Dum tiu periodo, oni konstruis fortikaĵon, fondis la faman Kalvinanan Kolegion (1531) kaj konstruis urbomuron (ĉ. 1540). En la Kolegio laboris ekde 1650 kelkajn jarojn la grava ĉeĥa pedagogo Comenius.

En Sárospatak okazis plekto de Wesselényi-komploto (1666–71) kontraŭ la Habsburgoj, sed post tio, la urbon kaj la fortikaĵon okupis aŭstroj kaj malpermesis agadon de la Kalvinana Eklezio kies lokon okupis jezuitoj.

Ferenc Rákóczi la 2-a tie kunvokis la lastan kurucan parlamenton (1708). Post la liberecbatalo de Rákóczi, aŭstraj kaj germanaj princaj familioj (Trautsohn, Bretzenheim, Windischgrätz) iĝis novaj posedantoj de la regiono (1711–1945).

En la fortikaĵo de Sárospatak (t.n. Rákóczi-fortikaĵo) estas la plej alloga vidindaĵo de la urbo. Ties renesanc-stila loĝeja turo venas el la 15-a jarcento, kaj la Perényi-loĝio en la fortikaĵa kastelo el la 15-17. jc., en kiu nun funkcias la lokhistoria muzeo.

Ankaŭ la historia urbokerno estas protektita kun la gotika romkatolika paroĥestrejo (14-15. jc.), la baroka kalvinana kirko (1771–81), la hodiaŭa klasicisma Kalvinana Kolegio (1806–45), kies biblioteko deponas la kolektaĵon de la regiona kalvinana eklezia asocio.

Gravaj instruejoj de la urbo estas la Kolegio kaj Gimnazio, Instruist-eduka Altlernejo Comenius (1976) kaj la Kalvinana Teologia Akademio.

La urbo perdis la urborangon en 1870, sed reakiris tion en 1968.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Urbodomo de Sárospatak
Rivero Bodrog kun ponto en Sárospatak
Baziliko de Senmakula koncipiĝo en Sárospatak
Kalvinana preĝejo en Sárospatak

Servoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]