Tahoeraa huiraatira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tahoera'a Huiraatira)
Popola Kuniĝo
Tahoeraa huiraatira
Emblemo de Popola Kuniĝo
partio
Prezidanto Gaston Flosse
Fondiĝo 1977
Ĉefa sidejo Boîte postale 471
Papeete - Tahiti
Koloro(j) Oranĝkolora
Ideologio Gaŭlismo
Deputitoj
3 / 577
Senatanoj
1 / 348
Eŭropaj parlamentanoj
0 / 72
reprezentantoj en la Asembleo de franca Polinezio
38 / 57
Retejo http://www.tahoeraahuiraatira.pf/
vdr

Tahoera’a huiraatira estas polinezia gaŭlisma politika partio, same kiel UT-UNR kies heredanto ĝi estas. Gaston Flosse estis inter la fondintaj membroj de Kuniĝo Por la Respubliko (RPR) en 1977 flanke de Jacques Chirac. Tahoeraa Huiraatira estas ankaŭ partio, kiu asertas sian ligiĝon al la Franca Respubliko, kaj samtempe konstanta defendanto de aŭtonomeco de la franca Polinezio. Ĝi estas kromnomita « la oranĝkolora partio ».

Historio[redakti | redakti fonton]

La tahitia unuiĝo[redakti | redakti fonton]

De 1949 ĝis 1953, la institucioj, kiuj reprezentas la francaj teritorioj de Oceanio estis konkeritaj de la Kuniĝo de Tahitiaj Loĝantaroj (RDPT) de Pouvanaa Oopa. La opozicio al RDPT kreiĝas ĉirkaŭ la advokato Rudy Bambridge, kiu kreis la Tahitian Unuiĝon[1]. Rudy Bambridge malvenkis en la deputitaj balotoj de 1956 fronte al Pouvanaa Oopa kaj RDPT denove gajnis la teritoriajn balotojn de 1957.

UTD profitis de la alveno al la povo de generalo de Gaulle en majo-junio 1958. Gérald Coppenrath estis elektita senatano en junio kaj plie RDPT estis frapita en oktobro per aresto de Pouvanaa Oopa kaj de pluraj aliaj gvidantoj. UTD estis ĉiam asociita al la gaŭlisma partio, la Unuiĝo por la Nova Respubliko (UNR).

En 1968, UTD ŝanĝis sian nomon al "Tahitia Unuiĝo-UDR (Unuiĝo por Defendo de la Respubliko). La 24-an de julio 1971, Gaston Flosse, membro de UT ekde 1958, anstataŭis Rudy Bambridge por la prezideco de UT-UDR (Tetahoera'a Maohi en tahitia lingvo).

La "Tahoera'a Huiraatira"[redakti | redakti fonton]

Okaze de la francaj deputitaj balotoj de 2012, la partio gajnis 3 deputitojn el 3. Ĝi gajnis relativan plimulton kaj la balotan monpagon asociitan (ekde 2011) al la dua balotvico de la teritoriaj balotoj de la 5-a de majo 2013.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dato ne konata, tamen UT ekzistis en 1957, cf.[1] Arkivigite je 2012-07-09 per Archive.today