Triesto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Triest)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri itala urbo. Por informoj pri la samnoma submarŝipo, vidu la artikolon Trieste (submarŝipo).
Triesto
Fotomontaĵo
komunumo de Italio • havenurbo • urbo • urbego
Ŝtato  Italio
Regiono Friulo-Venecio Julia
Provinco TS Triesto
Geografia situo 45° 38′ N, 13° 48′ O (mapo)45.63611111111113.804166666667Koordinatoj: 45° 38′ N, 13° 48′ O (mapo)
Alto super marnivelo 2 m
Areo 84,49 (2005) km²
Loĝantaro 198 417 (2023)
Loĝdenso 2331 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Vidu Administra subdividaĵo
Najbaraj komunumoj Duino-Aurisina / Devin-Nabrežina, Monrupino / Repentabor, Muggia / Milje, San Dorligo della Valle / Dolina, Sesana / Sežana (SLO), Sgonico / Zgonik
Patrono Sankta Justo
Festa tago 3-a de novembro
Nomo de loĝantoj triestanoj
Poŝtkodo 34121
Imposta kodo L424
Kodo laŭ ISTAT 032006
Telefona prefikso 040
Retpaĝo http://www.comune.trieste.it/
Loko en mapo
vdr

Triesto (itale Trieste, germane Triest, slovene kaj kroate Trst, ladine-romanĉe Trièst, hungare Trieszt) estas urbo en la oriento de norda Italio, ĉe Adriatiko (Golfo de Triesto).

La urbo funkciis kiel ĉefurbo de la aŭtonoma provinco Friuli-Venecio Julia ekde 1963, kaj kiel ĉefurbo de la provinco Triesto. Ĝi situas en strio 35 km longa kaj nur 3–7 km larĝa de itala teritorio inter la maro kaj Slovenio. Tiu strio konsistigas la tutan provincon Triesto, kiu estas la malplej granda de Italio (212 km², ses komunumoj).

Triesto havas gloran pasintecon kiel havenurbo kaj kiel komerca kaj ekonomia centro en la regiono, kaj ĝi funkciis kiel la ĉefa haveno de la Aŭstra imperio dum jarcentoj. Dum la lastaj ducent jaroj da aŭstra regado, la haveno tenis la statuson de liberkomerca zono, kaj kelkfoje eĉ tiu statuso estis aplikita al la tuta urbo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Golfo de Triesto (en la itala Golfo di Trieste ; en la slovena Tržaški zaliv ; en la kroata Tršćanski zaljev) estas malprofunda golfo en la nordo de Adriatiko kaj estas parto de la Venecia Golfo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Situo de Triesto ĉe la Golfo de Triesto

En la dua jarcento antaŭ la epoko Triesto estis fondita kiel romia kolonio Tergeste. Prosperinte sub romia regado ĝi estis konkerita unue de la longobardoj kaj poste (en la 8-a jarcento) de Karolo la Granda. En la 13-a jarcento ĝi iĝis libera komunumo, batalinte dum kelkaj jarcentoj kun la rivala urbo Venecio ĉe la kontraŭa bordo de Adriatiko. En 1382 Triesto submetiĝis al la protekto de la Duko de Aŭstrio, tamen konservante certan aŭtonomecon ĝis la 18-a jarcento.

En 1719 ĝi iĝis libera haveno kaj estis kun adriatika haveno de la Aŭstria Imperio. Triesto floris kaj en 1867 iĝis ĉefurbo de la aŭstria adriatika bordolando (germane Küstenland [KIStenland], slovene Primorska). Danke al sia privilegia pozicio kiel sola ĉemara urbo de la Aŭstria-Hungaria Imperio, Triesto ĉiam konservis siajn multajn etnajn, kulturajn kaj lingvajn radikojn. Oficiala lingvo estis la lingvo germana, sed ankaŭ itala kaj slovena lingvoj estis parolataj kaj ĝis la fino de la 18-a jarcento ankaŭ la lingvo friulana. Fine de la 18-a jarcento la friulanoj forperdiĝis en la italiana popola grupo. La friulanoj kun italoj formiĝis la regionan triestan dialekton.

Triesto estis kune kun Trento centro de iredentismo, movado, kiu celis aneksadon al Italio de ĉiuj teritorioj, "loĝataj dum jarcentoj de ital-kultura loĝantaro", kiuj ankoraŭ ne estis partoj de Italio (tiel nomitaj terre irredente = "landoj ankoraŭ ne elaĉetitaj/savitaj"). Oni komencis italigi la alian popolon, precipe la slovenan loĝantaron de Triesto. En 1919, post la unua mondmilito, Triesto kaj ĝia provinco aneksiĝis al Italio, eĉ se samtempe perdiĝis la graveco de dua plej grava urbo kaj plej grava haveno de imperio, tiel ke Triesto subite estis nur mezgrava urbo de Italio. Depost 1918 ĝis la liberiĝo la loĝantaro neitala estis gravege subpremata.

En la periodo inter la armistico (8-a de septembro 1943) kaj la fino de la dua mondmilito Triesto estis centro de serio da incidentoj, kiuj profunde markis la historion de la urbo kaj de la ĉirkaŭa regiono kaj ankoraŭ nun kaŭzas ardajn disputojn. Dum la nazia okupado la "Risiera di San Sabba" estis uzita kiel malliberejo kaj klasigejo por deportotoj al Germanio kaj Pollando kaj kiel prizono kaj ekstermejo por partizanoj, politikaj malliberuloj kaj judoj. Ĝi estis la sola ekstermejo en Italio, kiu havis kremacian fornon, ekfunkciigita je la 4-a de aprilo 1944. La nombro de personoj tie perdintaj la vivon estas taksata je 5.000.

La urbo estis ankaŭ implikita en la fenomeno de la foibe (laŭvorte dolinoj, karstaj terfuneloj).

La urbo estis okupita de trupoj de Josip Broz Tito kaj, kun kelkhora diferenco, de aliancanoj (novzelandanoj kaj britoj). Tio kondukis en 1947, sub aŭspicio de UNO, al la kreo de "Libera Teritorio de Triesto", speco de propra ŝtato dividita en du influ-zonojn: Zono A, okupita de aliancanoj, kaj zono B, okupita de jugoslavoj. Tiu situacio daŭris ĝis 1954, kiam la problemo estis solvita simple per disigo de libera Triestio laŭ la du zonoj. Tiel la jugoslavia teritorio atingis la montojn ĉe la rando de la urbo.

Kun la eniro de Slovenio en Eŭropan Union en 2004, kaj la adopto de la Konvencio Schengen fine de 2007, la urbo estis savita de sia geografia kaj ekonomia izolado pro sia situo. La limo inter Slovenio kaj Italio, kiu ĉirkaŭas la urbon de preskaŭ ĉiuj flankoj, preskaŭ ĉesis ekzisti, permesante facilan kaj glatan movadon de homoj kaj varoj inter Triesto kaj Slovenio.

Rimarko[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi historia teksto estis plejparte tradukita el la itala vikipedio. Tial ĝi eble tendencas al italaj interpretoj.

Administra subdividaĵo[redakti | redakti fonton]

Hodiaŭ la Komunumo de Triesto estas subdividita en la sekvajn sep distriktojn (itale circoscrizioni, sing. circoscrizione) aŭ distriktajn konsiliojn (slovene rajonski sveti, sing. rajonski svet).

  1. Altopiano Ovest (Altebenaĵo Okcidenta) /
    Zahodni Kras (Okcidenta Karsto)
  2. Altopiano Est (Altebenaĵo Orienta) /
    Vzhodni Kras (Orienta Karsto)
  3. Roiano/Rojan
    Gretta/Greta
    Barcola/Barkovlje
    Cologna/Kolonja
    Scorcola/Škorklja
  4. Città Nuova/Novo mesto (Novurbo)
    Barriera Nuova e San Vito/Mitnica in Sveti Vid (Nova Bariero/Doganejo kaj Sankta Vito)
    Città Vecchia/Staro mesto (Malnovurbo)
  5. Barriera Vecchia/Stara Mitnica (Malnova Bariero/Malnova Doganejo) - San Giacomo/Sveti Jakob (Sankta Jakobo)
  6. San Giovanni/Sveti Ivan
    Chiadino/Kjadin
    Rozzol/Rocol
  7. Servola/Škedenj
    Chiarbola/Čarbola
    Valmaura (la samo en la itala kaj en la slovena)
    Borgo San Sergio/Naselje Svetaga Sergija (Vilaĝo Sankta Sergio)

La tradiciaj kvartaloj kaj vilaĝoj estas disdonitaj inter la sep distriktoj en la sekvan manieron.

  1. Santa Croce/Križ (nuntempa nomo) aŭ Sveti Križ
    Prosecco/Prosek
    Contovello/Kontovel
  2. Opicina/Opčine
    Banne/Bani
    Trebiciano/Trebče
    Padriciano/Padriče
    Gropada (la samo en la itala kaj en la slovena)
    Basovizza/Bazovica
  3. Miramare/Miramar
    Grignano/Grljan
    Barcola/Barkovlje
    Gretta/Greta
    Roiano/Rojan
    Scorcola/Skorklja
    Cologna (ne ekzistas slovena nomo)
    Guardiella/Vrdela (parte)
  4. Novurbo (Città Nuova/Novo mesto) aŭ Terezia Kvartalo (Borgo Teresiano/Terezijanska Četrt)
    Malnovurbo (Città Vecchia/Staro mesto)
    Nova Bariero (Barriera Nuova) aŭ Nova Doganejo (Nova Mitnica)
    Jozefa Kvartalo (Borgo Giuseppino/Jožefinska Četrt)
    San Vito/Sveti Vid
  5. Malnova Bariero (Barriera Vecchia) aŭ Malnova Doganejo (Stara Mitnica)
    San Giacomo/Sveti Jakob
    Chiarbola/Čarbola (parte)
    Santa Maria Maddalena Superiore/Sveta Marija Magdalena Zgornja (parte)
  6. Rozzol/Rocol
    Chiadino/Kjadin
    Guardiella/Vrdela
    Longera/Lonjer
  7. Santa Maria Maddalena Superiore/Sveta Marija Magdalena Zgornja (parte)
    Santa Maria Maddalena Inferiore/Sveta Marija Magdalena Spodnja
    Chiarbola/Čarbola (parte)
    Servola/Škedenj

Laŭ alia subdividaĵo, la lokoj ekster la ĉefloko (itala koncepto de frazione, laŭvorte tradukebla kun frakcio) estas: Barcola / Barkovlje; Banne / Bani; Basovizza / Bazovica; Cattinara / Katinara; Conconello / Ferlugi; Contovello / Kontovel; Grignano / Grljan; Gropada / Gropada; Longera / Lonjer; Miramare / Miramar; Opicina / Opčine; Padriciano / Padriče; Prosecco / Prosek; Santa Croce / Križ; Servola / Škedenj; Trebiciano / Trebče.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La Kastelo de Miramare (en la itala lingvo Castello di Miramare, en la germana lingvo Schloß Miramar) estis rezidejo de la Hagsburgoj: ĝi estis konstruita en la samnoma kvartalo Miramare de Triesto laŭ volo de Maksimiliano (Meksiko), arkiduko de Austrio kaj imperiestro de Meksiko, por fari el ĝi loĝejo por si kaj sia edzino Charlotte de Belgio. Nun ĝi estas la ĉefa monumento kaj ĉefa turisma vidindaĵo de Triesto.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La firmao Fincantieri (plena nomo Fincantieri – Cantieri Navali Italiani S.p.A.) estas granda ŝipfarejo en la urbo Triesto de Italio, fakte la plej granda ŝipkonstrua entrepreno en Italio kaj tuta Eŭropo.

Konataj triestanoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Triesto[redakti | redakti fonton]

La Triesta Esperanto-Asocio (TEA) estis fondita en 1906,[1][2] kiam Triesto ankoraŭ apartenis al Aŭstrio-Hungario. Ĝi estas hodiaŭ unu el la plej malnovaj lokaj asocioj en Italio.

La 7-a Nacia Kongreso de Esperanto okazis en Triesto de la 20-a ĝis 22-a de septembro 1922. En 1982 la 6-a Internacia Junulara Festivalo de Itala Esperantista Junularo okazis ĉi tie.

Pri la urbo, la Triesta Esperanto-Asocio (TEA) publikigis en 2013 la ilustritan gvidlibron Triesto, inter Karsto kaj Maro. Magiaj itineroj.

TEA ankaŭ eldonas dumonatan bultenon, TEA-Bulteno.[3]

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Triesto... al kiu?. Eld. Slovenia Esperanto-Ligo, Ljubljana, 1953.
Citaĵo
 Oni ankoraŭ ne forgesis la viglajn, minacajn protestojn de Jugoslavujo, kiu kaŭzis sufiĉe da maltrankvilo kiam antaŭ nelonge la usona kaj brita registaroj konigis sian intencon transdoni lá malgrandan Zonon A, kun la urbo

Triesto, al Italujo. Kaj multaj miregis tiutempe pro la ŝajne nepravigebla apetito jugoslava. Opiniante, ke la eksterlando ne povas fari al si objektivan prijuĝon surbaze de nekompletaj aŭ unuflankaj informoj el propra gazetaro, S.E.L. eldonis ĉi tiun broŝuron por eksponi ankaŭ la starpunkton de Jugoslavujo, kiu konkretiĝas en jena konkluda propono: 1) internaciigo de Triesto, (Triesto nuntempe fakte havas itallingvan plimulton; sed, kiel haveno, itala Triesto ne estas vivipova, se Italujo ne kontrolas ankaŭ la jugoslavan fonon. Tiel itala Triesto fariĝos daŭra minaco al paco.)

2) kunigo de la resto de Zono A kun Zono B en aŭtonoma teritorio sub suvereneco de Jugoslavujo: la enloĝantaro estas ja nekontesteble jugoslava. Certe estas konsilinde ekkoni la vidpunktojn de ĉiuj interesataj partioj antaŭ ol definitive decidi pri gravega demando kiel paco-malpaco, kaj en tiu rilato la broŝuro estu bonvena. 
— F. C., Belga Esperantisto - Numero 320, Februaro, 1954

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kiu ni estas. Karstaj Tagoj. TEA. Alirita 2018.02.24.
  2. Chi siamo (itale). TEA. Alirita 2018.02.24.
  3. TEA-Bulteno estas legebla ĉe aparta paĝo en la retejo de TEA.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]