Turfalkoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Turfalkoj
Turfalko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Falko Falco
Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La nomo Turfalkoj, (el fakto ke kelkaj specioj nestumas aŭ loĝas ĉe turoj) estas asocia al kelkaj diferencaj membroj de la genro de falkoj nome Falco. Turfalkoj estas plej facile distingeblaj pro sia tipa ĉaskutimo per ŝvebo je alto de ĉirkaŭ 10–20 m supergrunde asŭ malferma kamparo por posta falo sur la predoj, kutime malgrandaj mamuloj, lacertoj aŭ grandaj insektoj. Aliaj falkoj estas pli adaptataj al aktiva ĉasado per flugado. Krome turfalkoj rimarkindas pro multa helbruno en ties plumaro.

Plumaro ofte —sed malkutime ĉe falkoj— diferencas inter masklo kaj ino, kaj (kiel kutime ĉe monogamiaj rabobirdoj) la ino estas iom pli granda ol la masklo. Tio permesas la paron plenigi diferencajn manĝoniĉojn ĉe la sama hejmteritorio. Turfalkoj kuraĝas kaj adaptiĝis al homaj setlejoj, kaj nestas en konstruaĵoj kaj ĉasas ĉe soxseoj.

Turfalkoj ne konstruas saijn proprajn nestojn, sed uzas nestojn konstruitajn de aliaj specioj.

Plej parto de specioj nomigitaj kiel turfalkoj ŝajne formas distingan kladon inter la falkoj, kiel sugestas la komparoj per DNA (Groombridge et al. 2002[1]) kaj la morfologio. Tiuj ŝajne diverĝis el la aliaj Falco ĉirkaŭ la limo inter Mioceno kaj Plioceno antaŭ 7–3.5 mj). La plej baza "veraj" turfalkoj estas tri specioj el Afriko kaj ĉirkaŭaĵoj kaj ne havas la vangan strion de falkoj, kaj ĉe unu kazo havas -kiel ĉe aliaj falkoj sed malkiel aliaj veraj turfalkoj— grandajn areojn de grizo en siaj flugiloj.

Proksimume dum la Gelaziano (fina Plioceno aŭ komenca Pleistoceno, antaŭ ĉirkaŭ 2.5–2 mj), la ĉefa stirpo de veraj turfalkoj aperis; tiu enhavis la speciojn karakterajn per vanga strio. Tio ŝajne evoluis en Afriko kaj sekve disvastiĝis tra la Malnova Mondo ĝis atingi Aŭstralion iam dum la meza Pleistoceno, antaŭ malpli da unu miliono de jaroj. Tiu grupo enhavas kelkajn taksonojn de Hindoceanaj turfalkoj.

Pli enigma estas grupo de 3 hegemonie grizaj specioj el Afriko kaj Madagaskaro. Tiuj estas kutime konsiderataj turfalkoj pro la ĝeneralaj formo kaj kutimaro, sed estas probable distingaj el la veraj turfalkoj kiel klasita sube.

La Amerika turfalko estas la ununura specio de Ameriko kun la terino "turfalko". Fakte la informoj pri molekuloj de Groombridge et al. (2002), same kiel morfologiaj pekuliarecoj (kiel grizaj flugiloj ĉe maskloj kaj nigra orelmakuleto) kaj biogeografio, ege subtenas la vidpunkton ke tiu specio, onter la falkoj de la genro Falco, ne estas turfalko entute laŭ senso de filogenetiko sed eble pli proksime al la apusfalkoj.

Vangastria klado aŭ grupo de la Komuna turfalko

Baza(j) stirpo(j) de veraj turfalkoj

Afrikaj grizaj turfalkoj (pli malproksima grupo)

American Kestrel

Notoj

  1. Vidu tie por zorga studado pri la diverĝepoko menciita en tiu artikolo.

Referencoj

  • (2002) “A molecular phylogeny of African kestrels with reference to divergence across the Indian Ocean.”, Molecular Phylogenetics and Evolution 25 (2), p. 267–277. doi:10.1016/S1055-7903(02)00254-3. 


Eksteraj ligiloj