Uzanto-Diskuto:Esperantysta Druhomił

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Esperantysta Druhomił!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi RG72 (diskuto)

Saluton kaj bonvenon al Vikipedio. Mi kiel veterana vikipediisto klopodos kontribui por ke viaj artikoloj estu pli kongruaj kun la vikipediaj tradicioj. Mi jam iom riparis en la unua artikolo pri strato en Varsovio. Ni komencu per la komenco, nome la titolo. La sekva artikolo estis Strato de Henryk Dąbrowski en Katowice, kio aspektas rekta traduko de la pola versio. Mi alinomigis ĝin al Strato Henryk Dąbrowski (Katowice). Tio signifas ke la dekomenca titolo restas: se vi tajpas ĝin, aperos la artikolo. Sed la aperonta titolo estos laŭ vikipedia konvencio meti interkrampe pri kio temas: Filipo la 6-a (Hispanio), Elbo (rivero) ktp. Alia problemo estas la referencoj: ne funkcias kiel vi faris. Pli bone kopii la polan tekston kaj glui ĝin rekte. Ni pluigu la kontakton.--kani (diskuto) 20:08, 9 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Se vi ne scias kiel funkcias referencoj, ne metu ilin, ekzemple en La krono de la reĝoj.--kani (diskuto) 21:07, 17 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. En Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj estas longa listo de artikoloj kiu atendas kategoriigon kiel leginda artikolo. Mi petos de vikipediistoj ke unu post unu oni balotu por aktualigi la liston. Ĉu vi bonvolas baloti ekzemple por Aŭgusteno de Hipono? Tio estos la komenco, sed vi povas jam baloti por ĉiuj en la listo.--kani (diskuto) 00:44, 9 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi trafis tiun artikolon jam markitan kiel polurenda kaj la markinto pravas: vi bezonas iom studi kaj lerni Esperanton. Aŭtomataj tradukiloj ne sufiĉas, ĉar iliaj lingvoniveloj ne estas en ordo. Se vi interesiĝas pri Vikipedio, legi artikolojn estas bona maniero lerni Esperanton. Nun mi korektos tiun artikolon, ĉar ĝi estas interesa, sed tion mi ne ĉiam faros. Dankon.--kani (diskuto) 13:42, 10 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Se vi volas vidi kion mi faris en la artikolo, vi povas klaki en Vidi historion. Tie vi klaku en antaŭa (ĉefe la unua) kaj vi vidos miajn korektojn.--kani (diskuto) 13:55, 10 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Do, mi ekigos kampanjon por akceptigi tiujn artikolojn kiel legindaj artikoloj, Kelkaj atendas dum pli ol unu jaro. Jen ili: Jorge Luis Borges, Baziliko Sankta Petro, Bildliteraturo, Bogoto, Ludwig van Beethoven, Brita imperio, George Byron, Bovo, Aŭgusto Cezaro, Johannes Brahms, Miguel de Cervantes, Winston Churchill, James Cook, Le Corbusier, Citrono, Diplomatio, Salvador Dalí, Marie Curie, Isabel la 2-a (Hispanio). Mi petas balotojn almenaŭ por kelkaj el ili.--kani (diskuto) 12:55, 24 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]