Uzanto-Diskuto:Tlustulimu/Arkivo20130624

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablonoj pri libroj[redakti fonton]

Mi havas certajn dubojn pri ĉi ŝablonoj. Ĉu vi povas ion diri aŭ fari? Enhavo ĉi tie.--RG72 (diskuto) 15:27, 3 Jun. 2012 (UTC)

Ŝablono:Informkesto kemia elemento[redakti fonton]

Saluton,

mi vidas, ke vi fervore laboras pri la Ŝablono:Informkesto kemia elemento (kvankam sub la pseŭdonimo Tlustullimju :-). Mi komprenas, ke la ŝablono evoluadas, kaj ne volas ĝeni vian laboron. Sed ĉar jam kelkaj uzantoj kopiis neĝustajn parametro-nomojn el la dokumentada paĝo, mi korektis ilin tie (atoma radiuso --> atomradiuso, molara volumeno --> molarvolumeno, koncentracio --> koncentriteco). La ne ekzistantajn parametrojn "materia degelpunkto" kaj "materia bolpunkto" mi metis en komenton; ĉu, laŭ la uzo, ili eble estu "(specifa) degeliga varmo" kaj "(specifa) boliga varmo"?

Problemeto estas, ke la ŝablono ofte enmetas bezonatajn unuojn, tiel malebligante la aldonon de precizigaj rimarkigoj, ekzemple la sonrapido de hidrogeno iĝas "1270 m/s dum 298,15 K m/s"; la lastan "m/s" aldonas la ŝablono, sed en malĝusta loko.

Bonan vikipediumadon! – Umbert' (diskuto) 13:59, 8 Dec. 2012 (UTC)

Saluton, Umbert' Mi ne tuj respondis, ĉar mi pro grava operacio ne estis hejme kaj ne havis retkonekton. Do, mi cerbumos dum la sekvaj tagoj. --Tlustulimu (diskuto) 14:20, 8 Dec. 2012 (UTC)
Nu, vi bezonis nur 21 minutojn por respondo; tion mi nomus ne ekscesa hezito. :-) Mi deziras bonan resaniĝon! – Umbert' (diskuto) 14:46, 8 Dec. 2012 (UTC)
Saluton, Umbert' Mi jam korektis mian uzantonomon en la tiea uzo de la ŝablono {{redaktas}}. Mi daŭrigos poste, ja eble morgaŭ aŭ dum la sekvaj tagoj. --Tlustulimu (diskuto) 18:22, 8 Dec. 2012 (UTC)

Ŝanĝo de uzulkonta nomo[redakti fonton]

Saluton, Tlustulimu,

antaŭ ok jaroj mi elektis la uzulan nomon "Aisano", ĉar mi planis okupiĝi precipe pri temoj de AIS San-Marino: principoj de ĝia laboro (Studadsesioj de AIS, AIS-IKU) kaj detaloj pri ĝiaj gravaj anoj (v. Kategorio:AIS).

Intertempe montriĝis, ke mi kontribuas pli multe ol planite, kaj evidente precipe pri ne-AIS-ecaj temoj, ĉar tiom da AIS-temoj tute ne ekzistas. Pro tio mi ŝatus ŝanĝi mian uzulan nomon al io pli persona, por klare disigi mian (ekster-vikipedian) AIS-laboron de mia (hobia) kontribuado al Vikipedio.

Mi volis alpreni la nomon "Renardo", kiu estas traduko de mia antaŭnomo, sed ŝajnas, ke antaŭ kelkaj jaroj iu jam uzis tiun nomon almenaŭ en la germana, la franca kaj la angla vikipedioj (interese, ke nek en la hispana nek la itala). Miaj sekvaj preferoj estas "ReNardo", "Re-nardo", "Renardo2" aŭ "Renard0", kiuj almenaŭ en ĉi tiuj menciitaj vikipedioj ne ŝajnas esti uzataj. Sed mi ja devus iel kontroli ĉiujn vikipediojn, ĉu ne? Kaj mi ne scias, kiel fari tion.

Ĉu vi kiel sperta burokrato povas konsili min, kiel mi procedu? Kaj ĉu, ekzemple, estas nedezirinde, ke du kontoj diferencu nur per uskleco (minuskla/majuskla "N")? Se vi preferas, respondu ĉi tie.

Antaŭdankon, -- Aisano (diskuto) 18:18, 16 Dec. 2012 (UTC)

Mi sugestas ke vi alprenu la uzantonomon uzanto:Renardo (Uzanto-konto "Renardo" ne estas registrita. ); la alia Renardo faris nur dudekon da kontribuoj dum jaro 2007 kaj malaperis. --Arno Lagrange @ 20:58, 16 Dec. 2012 (UTC)
Vi nur bezonas peti de stivardo ke vi rajtu alpreni la nomon Renardo en la projektoj de en debooks fr nl kaj cetere peti alinomigon de Aisano al Renardo je SUL-nivelo AL @ 21:02, 16 Dec. 2012 (UTC)
Saluton, Aisano. Hazarde mi konas stivardon. Jen lia uzantopaĝo en la germana vikipedio: de:Benutzer:DerHexer. Daŭrus tro longe peti la alinomigon en ĉiu unuopa vikia projekto. --Tlustulimu (diskuto) 21:06, 16 Dec. 2012 (UTC)
Bv legi
  • SUL (Ee)
  • SUL (angle)
  • en meta:Steward_requests/Username_changes estas ĉiuj instrukcioj por ŝanĝi vian nomon kaj alies nomon en pluraj projektoj (For changing your username on several wikis: kaj Making a request for an account that is not yours)
    • Saluton, kaj multan dankon al vi kaj al Arno pro la informoj. -- Aisano (diskuto) 19:46, 20 Dec. 2012 (UTC)
    • Resaluton, mi hodiaŭ ricevis de "Martin derHexer" la informon, ke estas tro komplike ŝanĝi mian konton al "Renardo", ĉar ĉi tiu jam estis uzata.
Sed ŝajne mi eraris dekomence. La e-a informpaĝo diras, ke "Ĉu mi povas esti renomita post kontunuigo? -- Nun ne. Ni atendas ke alinoma ilo estos kreita kiam la bezono montriĝos", kaj mi supozis, ke eble la ilo intertempe ekzistas. Sed en la anglalingva informpaĝo, kiun Arno indikis, estas dirate, ke "you have to request your account renaming on all wikis separately". Certe la angla versio estas, kiel ĉiam, superrega; do kiel ajn, ne eblas (simple) universale ŝanĝi mian konton. Tion mi ne sciis. Ankaŭ la nomŝanĝa konsil-paĝo diras "do not ... request to rename at all projects".
Eble la afero ne valoras la penon (mi jam kontribuis al 24 vikioj); mi pripensos. Aŭ mi simple kreos novan konton, kio ŝajnas, kompare, ege facile afero.
Sinceran dankon pro via afablo, -- Aisano (diskuto) 22:03, 3 Jan. 2013 (UTC)


Kristnaskinsula Nacia Parko[redakti fonton]

Saluton, ĉu vi povas ripari la referencojn de ĉi tiu paĝo, mi petas? Dankon frue. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 20:01, 16 Dec. 2012 (UTC)

Saluton, Ĉiuĵaŭde. Pri kiuj eraroj temas? Mi ne vidis fuŝon en la artikolo. Krome mi estas okupata pri certaj helpopaĝoj. --Tlustulimu (diskuto) 20:17, 16 Dec. 2012 (UTC)
Vidu sekcion Referencoj. Vi vidos Eraro vokante la ŝablonon Ŝablono:citaĵo el la reto: Parametroj url kaj titolo devas esti precizigitaj. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 20:24, 16 Dec. 2012 (UTC)
Pardonu mian intervenon. Ŝajne mi sukcesis ripari la aferon; ĝi estis ĝuste tia, kian priskribis la mesaĝo: la vorto "titolo" estis misskribita, la url-o mankis, kaj en la tria okazo estis uzata la ŝablono {{cite web}}, kiu supozeble uzas aliajn parametrojn. Mi metis {{citaĵo el la reto}} ankaŭ tie. Permesu al mi la rimarkigon, ke per iom da zorgemo ĉiu ajn povas trovi kaj ripari tiajn erarojn -- mi ne celas ofendi iun. -- Aisano (diskuto) 20:40, 16 Dec. 2012 (UTC)
Dankegon. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 20:42, 16 Dec. 2012 (UTC)
Ne dankinde! -- Aisano (diskuto) 20:44, 16 Dec. 2012 (UTC)

Dankon pro viaj klarigoj Tlustulimu - mi sendube maltrafis gravan epizodon en Vikipedio:Diskutejo, ĉar antaŭe oni rekomendis loki intervikiajn ligilojn sur la kod-paĝon inter <noinclude> kaj </noinclude>. --Dominik (diskuto) 18:42, 18 Dec. 2012 (UTC)

Koord kaj situo sur mapo[redakti fonton]

Mi iam zorge pretigis {{koord}} kaj ties subŝablonojn, sed ne prizorgis {{situo sur mapo}}. Se la lasta mistraktas sudhemisferajn lokojn kaj lokigas ilin malnorde, mi ne povas rekte helpi kaj nuntempe ne povas esplori tiajn aferojn. Kuraĝon al vi! mi certas ke vi sukcesos solvi la aferon. --Arno Lagrange @ 21:35, 18 Dec. 2012 (UTC)

kaj vi ŝajne jam sukcesis ! gratulojn AL @ 21:37, 18 Dec. 2012 (UTC)

Priatentendaj kontribuoj de IP-ulo[redakti fonton]

Bv legi Uzanto-Diskuto:90.12.178.134 (kontribuoj el 90.12.178.134 ) --Arno Lagrange @ 17:42, 24 Dec. 2012 (UTC)

Saluton, Arno. Mi supozas, ke temas pri la sama franca IPulo, kiu jam ekde monatoj kelkfoje aperas kaj forigas alternativajn terminojn el diversaj artikoloj. Bedaŭrinde mi ankoraŭ ne scias lian preferatan temon. Krome li faras tion sen iuj antaŭaj diskutoj. --Tlustulimu (diskuto) 19:49, 25 Dec. 2012 (UTC)

Benutzerumbenennung[redakti fonton]

Hallo Tlustulimu. Da ich mit Vikipedio:Alinomigi uzanton nicht ganz zurecht komme, direkt an dich als Bürokraten: Könntest du bitte meinen Account nach Didym umbenennen. (Alle vorhandenen Accounts mit diesem Namen sind von mir, in den letzten Tagen umbenannt.) --Aa1bb2cc3dd4ee5 (diskuto) 15:36, 27 Dec. 2012 (UTC)

✔ Farite Ist erledigt, weil die gleiche Umbennenung schon auf 3 anderen Wikis erfolgte. Gruß --Tlustulimu (diskuto) 15:50, 27 Dec. 2012 (UTC)
✔ Farite, ĉar la sama alinomigo jam okazis sur tri aliaj vikioj. --Tlustulimu (diskuto) 15:50, 27 Dec. 2012 (UTC)
Vielen Dank für die schnelle Umbenennung. --Didym (diskuto) 15:54, 27 Dec. 2012 (UTC)

Rename account[redakti fonton]

Please, see: Uzanto-Diskuto:Tlustulimu/Arkivo20121219#Переименование учётки/Rename account. Advisor (diskuto) 22:24, 3 Jan. 2013 (UTC)

I could not rename the account, because Мастер теней (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) already was created in december 2012. :-( --Tlustulimu (diskuto) 22:43, 3 Jan. 2013 (UTC)

Mi ne scias kion mi faris aŭ kiel mi faris tion. Ja mi konstatis la eraron, kaj devis duafoje fari la ŝanĝojn (korektetojn kaj aliajn). Sed mi pensis, ke mi nur alinomigis la paĝon. Mi ne komprenas kiel ĝi duobliĝis. Ĉiukaze mi konvertis Krestĉaŭno en alidirektilo post malplenigo de la artikolo. Dankon pro la averto kaj feliĉan novan jaron.--kani (diskuto) 23:46, 3 Jan. 2013 (UTC)

Čierna Lehota[redakti fonton]

Salut'! Estas 2 apartaj tiaj vilaĝoj! Espereble la alinomado funkcias(os) tiel, ke mia origina artikolo ne malaperos. La pli nova titolo estas pli longa kaj tiu formo ne estas uzata ĉi tie.--Crosstor (diskuto) 14:40, 4 Jan. 2013 (UTC)

Saluton. Mi kutime laboras por artikoloj pri birdoj laŭ familioj kaj laŭ antaŭmarkita plano nun mi revenas el la fino de la kutima ordo de familioj al la komenco kaj devas fari (ĉar mi estas finonta tiun de pelikanoj) aliajn kvin familiojn de marbirdoj laŭ la Listo de Eŭropaj birdoj por fini du itineron (iro kaj reveno, dum iro mi nur lernis kaj ekagadis). Tiam (post monatoj) mi revizitos familiojn kie estas jam multa materialo kaj plenigos truojn. Tiam mi revenos al gruoj por lasi la grupon preskaŭ definitiva. Sed por tio mankas tempo kaj mi ne volas lasi kion mi faras nun por ripari tiun detalon. Tion mi faris kaj faras ofte (krei alidirektilon al neekzistanta artikolo) kiam mi kolizias kun du nomoj por la sama specio. Tiam mi elektas la laŭ mia opinio ne tiom taŭgan kaj faras ĝin alidirektilo al la farota artikolo laŭ plej taŭga nomo. Tiele ankaŭ la ne tiom taŭga ne perdiĝos, ĉar eble iu iam serĉos ĝin. Kiam estas kadro en la familia artikolo mi simple lasas ambaŭ en la tabelo. Tion mi ĵus faris pri Blua gruo, do se vi volas forigi ĝin kiel alidirektilo, faru, ĉar mi ne iros al tiu familio tuje por definitivigi la aferon. Mi ne estas administranto, se mi ne eraras, kaj mi ne scias kiel nuligi artikolon aŭ alidirektilon. Dankon.

Kara, redaktinte la artikolon pri Tibor Sekelj mi trafis tiun Instituton por Oficialigo de Esperanto kaj opinias ke indus havi pli da informoj pri ĝi. Tial la ruĝa ligilo. Tamen intertempe mi trovis neniun plian informon krom la nuran nomon de la instituto. Ja alidirektilo al neekzistanta paĝo povas ŝajni sensencaĵo. Taman mi tiel faris ĉar mi trovis la menciitan supozeble ekzistintan organizaĵon sub diversaj nomoj. Do kion fari ? --Arno Lagrange @ 18:44, 4 Jan. 2013 (UTC)

Saluton, Arno. Mi trovis artikolon en la reto, kiu mencias la instituton, nome http://www.liberafolio.org/2011/vizagoj-la-mondvojaganto-kiu-revenis. Bedaŭrinde mi ne scias, ĉu ni povus krei jam laŭ tio malgrandan artikoleton. --Tlustulimu (diskuto) 19:02, 4 Jan. 2013 (UTC)
Tiun fonton mi jam havis: fakte malsufiĉe por estigi artikolon. AL @ 10:05, 5 Jan. 2013 (UTC)

Por ĉio -> por ĉiu[redakti fonton]

pour chaque tradukiĝu al "por ĉiu" ne al "por ĉio" AL @ 19:10, 9 Jan. 2013 (UTC)

Dankon pro via atentigo. Mi alinomigis la novajn ŝablonojn. Ili jam funkcias en nova helpopaĝo. --Tlustulimu (diskuto) 19:38, 9 Jan. 2013 (UTC)
Mi momente ne bone komprenas pri kio temas. Mi supozas ke temas pri geografiaj punktoj. Sed kie, kiel tio ĝuste funkcias, mi scivolas. AL @ 22:01, 9 Jan. 2013 (UTC)
Pri "nom de code", por mi pli temas kompreni kiel funkcias la afero ol kompreni la francan vorton. Post supraĵa lego de la menciita paĝo mi komprenis ke temas pri la nomo uzata por nomi la geografiaĵon (landon, urbon, ...) kio ĝenerale estas simple ties nomo kaj en iuj kazoj tiu nomo sekvata de iu tipo inter krampoj. Ebla traduko povus esti "konvencia mapnomo" aŭ simple "mapnomo" (tio estas la nomo uzata por la taŭga mapo rilata al la geografiaĵo). Ĉu mia respondo helpis ? --Arno Lagrange @ 22:46, 10 Jan. 2013 (UTC)

Ŝablono:Situo sur mapo und Ŝablono:Geokesto lokumilo[redakti fonton]

Ich gehe davon aus, daß Situo sur mapo der deutschen Vorlage:Positionskarte entspricht und passe die Interwikis entsprechend an. Ist Geokesto lokumilo veraltet und wird demnächst gelöscht oder müssen nur die Interwikis von dort entfernt werden? --Obersachse (diskuto) 10:18, 13 Jan. 2013 (UTC)

Hallo, Obersachse. Du hast die Entsprechung richtig erkannt. Es ist richtig, daß die Interwikis dort entfernt werden sollen. Allerdings werden die Vorlagen von {{geokesto}} noch eine Weile gebraucht. Gruß --Tlustulimu (diskuto) 10:20, 13 Jan. 2013 (UTC)
Leider ist es nicht möglich durch Ergänzung der übersetzten Parameter nach dem Schema von {{situo sur mapo}} und anschließender Umbenennung, die Ergänzung der fehlenden Vorlagen für {{situo sur mapo}} zu beschleunigen, weil die Parameter für die Karten unterschiedlich funktionieren und somit nicht zu {{situo sur mapo}} passen. Außerdem weiß ich nicht, ob die Ersteller der Vorlagen für {{geokesto}} von meinem Vorschlag gelesen haben und somit eventuell unbeabsicht etwas kaputt machen könnten. --Tlustulimu (diskuto) 10:32, 13 Jan. 2013 (UTC)

Ŝablono:Informkesto fervojlinio[redakti fonton]

Kara Tlustulimu, Dankon pro via helpo. Mi provis aldoni parametron "koloro de linio", ĉar ekzemple metroaj linioj en multaj urboj havas proprajn simbolajn kolorojn. Nun mi estas preskaŭ kontenta pri ŝablono, sed estas kelkaj problemoj. Unue la koloro de titola tiparo restas blanka. Tio estos problemo por fervojlinioj, kiu havas tro helan koloron. Due mi pensas, ke "numero de fervojlinio" estas tro longa kaj devas esti mallongigita ĝis "numero de linio". Kutime la numero de linio ne estas tre grava informo kompare kun koloro, emblemo kaj nomo de linio. Sed kun longa titolo "numero de fervojlinio" tio prenas du liniojn de teksto, kio ĉiaokaze ne aspektas bele. Trie la frazo "Mankas listo de stacioj" estos ridinda, kiam oni priskribos la staciojn en la teksto (eble eĉ pli detale, ol supozas la ŝablono). Ekzemple mi preferus priskribi staciojn per tabeloj. Amike -- NoKo (diskuto) 17:37, 14 Jan. 2013 (UTC)

Mi ne konsentas, ke listo de stacioj estas ridinda, se ili estas ĉiuokaze jam priskribitaj jam aliloke - la informkesto povas tamen doni rapidan ideon pri la vojo de fervoja linio, almenaŭ al iomete regione scihavaj legantoj. darkweasel94 (diskuto) 20:02, 14 Jan. 2013 (UTC)
Dankon pro via laboro pri ŝablono. Tamen la parametron "koloro de linio" ne funkcias: mi provis aldoni "|koloro de linio=oranĝa" en la artikolo "Linio Ginza (Metroo de Tokio)", sed nenio okazis. Eble oni devas anstataŭigi "{{#if:{{{koloro de linio|}}}{{koloro2|{{{koloro de linio|}}}<!--fino "koloro"-->}}<!--fino #if:-->}}" per "{{#if:{{{koloro de linio|}}}|{{koloro2|{{{koloro de linio|}}}<!--fino "koloro"-->}}<!--fino #if:-->}}" (kun "|" antaŭ "{{koloro2") ?
Mi ankaŭ volis, ke la teksto en titolo ("Linio Ginza" en mia kazo) aperu ne blankakolore, sed nigrakolore (certe, nur kiam oni aldonas parametron "koloro" por fona kolora). Tio estus preferinda, sed mi ĵus pensis, ke la blankakolora teksto ankaŭ ne estas tre malbona.
Kara Darkweasel94, Mian ideon pri "listo de stacioj" vi eble ne komprenis. Mi pensas, ke tiu listo estas skribinda en la ŝablono. Mi ne skribis, ke ĝi estas ridinda. Mi subkomprenis, ke ĝi devas esti nedeviga. Mi ne ŝatas, ke la ŝablono devigas min aldoni staciojn en la ŝablonon. Pardonu, se mi malbone klarigis tion. Mi simple volis diri, ke, kiam mi aldonos tabelon pri stacioj en la tekston, la frazo "mankas listo de stacioj" estos ridinda. Nun, post la redaktado de ŝablono, tiu frazo ne aperas. Do mi nun estas kontenta pri tio. -- NoKo (diskuto) 05:52, 15 Jan. 2013 (UTC)


Informkesto insulo[redakti fonton]

Kara René, via komento de julio 2011 en la diskutpaĝo de la ŝablono Informkesto insulo estas tute prava. Sed ĝis nun ĝi restis sen plia atento. Mi volas kuraĝigi kaj peti vin mem solvi la problemon, kaj vere igi la enkategoriigon malŝaltebla funkcio. Ĉu vi pretas? ThomasPusch (diskuto) 13:26, 16 Jan. 2013 (UTC)

Bv. forbari min[redakti fonton]

Sal Tlustu, mi petas forbaron de mi kaj de Uzanto:KuBOT por du semajnoj, kune kun mia lasta IP. Mi bezonas koncentriĝi pri mia studado... Antaŭdankon! --KuboF (diskuto) 18:58, 16 Jan. 2013 (UTC)

✔ Farite Mi esperas, ke vi poste revenos. --Tlustulimu (diskuto) 19:59, 16 Jan. 2013 (UTC)
Mi neniam antaŭe vidis ke iu petis ke oni malhelpu lin kontribui en Vikipedio. Jen io stranga, mirinda kaj admirinda ! --Arno Lagrange @ 21:49, 16 Jan. 2013 (UTC)
Saluton, Arno. Mi jam kelkfoje vidis tiajn petojn en la germana vikipedio. --Tlustulimu (diskuto) 11:26, 17 Jan. 2013 (UTC)

Privata mesaĝo[redakti fonton]

Kara! mi sendis al vi privatan mesaĝon pere de vikipedia retpoŝto kaj refoje al via privata leterkesto ĉe t-online.de. Mi esperas ke vi bonvolos reagi. Sincere antaŭdankas AL @ 22:24, 16 Jan. 2013 (UTC)

Saluton, Arno. Mi ĵus respondis retpoŝte. --Tlustulimu (diskuto) 11:23, 17 Jan. 2013 (UTC)
Mi denove sendis al vi privatan mesaĝon. bonvolu akurate pritrakti ĝin. kore dankas AL @ 13:44, 10 Feb. 2013 (UTC)

"Ŝablono:Informkesto publika transporto"[redakti fonton]

Saluton! En la paĝo Tokjo Metro la informkesto farita per la ŝablono:Informkesto publika transporto aspektas iom malbone: la maldekstra kolumno estas tro larĝa kaj la dekstra — tro mallarĝa. (Eble ekrano de aŭtoro de la ŝablono havas pli malbonan distingivon ol la mia.) Ĉu eblas iel korekti ŝablonon? Anticipe dankon. -- NoKo (diskuto) 05:29, 17 Jan. 2013 (UTC)

Saluton, NoKo. Mi vikiigas la fontokodon kaj poste rigardos, ĉu la informkesto tiam aspektas pli bone ol antaŭe en Tokjo Metro. --Tlustulimu (diskuto) 10:31, 17 Jan. 2013 (UTC)
✔ Farite Dum la vikiigo mi rimarkis superfluan formaton ĉe la ĉeloj de la maldekstra kolumno. Tion mi forigis, ĉar ĝi kaŭzis troan larĝecon sub certaj kondiĉoj. Krome mi aldonis kelkajn parametrojn, kiuj estas eĉ jam uzataj en alia artikolo. --Tlustulimu (diskuto) 11:25, 17 Jan. 2013 (UTC)
Dankon, Tlustulimu. Nun la larĝoj de kolumnoj estas pli bonaj. Tamen la tiparo en la dekstra kolumno estas dika kontraste kun aliaj informkestoj. Se la tiparo en maldekstra kaj dekstra kolumnoj havus malsaman dikecon de tiparo, tio aspektus pli bone, ĉar ne estas linio inter kolumnoj. -- NoKo (diskuto) 08:08, 18 Jan. 2013 (UTC)
✔ Farite Mi ĵus ŝanĝetis la ŝablonon denove, tiel ke la tekstoj en la ĉeloj de la dekstra kolumno nun ne plu estas grasaj. --Tlustulimu (diskuto) 15:09, 20 Jan. 2013 (UTC)

Saluton. Fusaĵo de la unuaj versioj de la artikolo komplikiĝis. Mi jam ne scias kie ni estas. Mi petis forigon de la fuŝtitola artikolo, kaj mi supozas, ke tio faritas. Nun mi klopodas iomete korekti, fakte, klopodis, sed ŝanĝoj perdiĝis, ĉar dume oni sanĝis la artikolon, sed nun mi vidas ke malaperis la alilingvaj ligiloj. Mi perdiĝis. Mi ne scias kion fari por ne kolizii. Vere la fuŝisto fuŝigis nin triope.--kani (diskuto) 13:03, 20 Jan. 2013 (UTC)

Saluton, Kani. Pro via interveno la situacio ne pliboniĝis rilate al la artikolaj versioj. Anstataŭe en tiaj kazoj estu petata tuja helpo de administranto. Mi ne emas helpi nur hazarde.
Nun mi volas reaperigi kelkajn ŝanĝojn el la forigita kopio, se tio ankoraŭ eblas pro ies interveno. Bonvolu fari nenion dum tiu agado. --Tlustulimu (diskuto) 13:06, 20 Jan. 2013 (UTC)
(+) Nu, mi intertempe reaperigis la korektojn el via lasta, intertempe forigita versio. Nun la artikolo povos esti plu prilaborata. --Tlustulimu (diskuto) 13:26, 20 Jan. 2013 (UTC)

Pludirekto de Kinuo al Kvinoo[redakti fonton]

Vi forigis la artikolon 'Kinuo' (kio tiam supozeble havis sencon). Fakte la vorto 'Kinuo' estas diskutata por nomi 'kvinoon', kp. la mencion ĉe Kvinoo (nomo en Esperanto. Do laŭ mi havas sencon meti pludirekton de Kinuo al Kvinoo - ja supozeble estos serĉantoj de Kinuo, ankaŭ sendepende de la diskuto, ĉar ja la hispana vorto supozigas, ke la Esperanto-formo estas Kinuo. Ĉu vi enmetu aŭ ĉu mi? --Lu (diskuto) 09:32, 28 Jan. 2013 (UTC)

✔ Farite Saluton, Lu. Mi ĵus malfaris la antaŭan forigon kaj ŝanĝis la tuton en alidirektilon. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 09:46, 28 Jan. 2013 (UTC)
Tute bone! Dankon! --Lu (diskuto) 11:38, 28 Jan. 2013 (UTC)

Foliumilo[redakti fonton]

Mi ankaŭ uzas preskaŭ ekskluzive Fajrovulpon kiu ĵus (hieraŭ ?) ĝisdatiĝis al versio 18.0.2. Mi delonge rezignis pri WikiEd kiun mi iam provis ĉar mi spertis diversajn nedezirindaĵojn. Aliflanke mi kreis por mi redaktilstrion regatan per mia common.js kiu fakte aldonas kelkajn oportunajn butonojn, en la komenco ĝi senprobleme funkciis kaj poste ĝi ĉu aperas, ĉu ne tute laŭ hazardo, komence plej malofte ne aperis, nun plej ofte aperas. Mi esploris, submetis demandojn, ricevis neniun kontentigan respondon: oni konsilis al mi diversajn sintaksŝanĝojn kiuj tute nenion ŝanĝis al la neantaŭvidebla sinteno de miaj kromaj butonoj. Tio verŝajne ne respondas viajn demandojn, kiuj mi ne povas rekte respondi. Mi opinias ke mi fakte ne povas helpi. Estas nur disdivido de spertoj, ke aferoj ne ĉiam okazas kiel oni atendas. AL @ 18:57, 7 Feb. 2013 (UTC)

Saluton! Mi alŝutis kelke da fotoj (Bildaro) al la artikolo de neregistara organizaĵo Juna Koro kaj el tiuj kelke da fotoj ne povas ekaperi!? Ili havas S x variantan literon t.n. ĉapelitajn karakterojn, kiuj ŝanĝiĝis post la kondervado; kion fari? Mi volis denove alŝuti la tri bildojn, sed la sistemo ne permesas tion, ĉar ĝi diras "la bildoj estas alŝutitaj alinome". Gnagyrobi (diskuto) 20:29, 10 Feb. 2013 (UTC)

Saluton, Gnagyrobi. Mi vidis sur la paĝo Specialaĵo:Bildolisto/Gnagyrobi, ke vi nenion alŝutis en la esperanta vikipedio. Tial la bildoj ne povas funkcii en la artikoloj, ĉar ili ne ekzistas en la esperanta vikipedio. Sed mi trovis alŝutojn de vi sur alia paĝo, nome commons:Special:ListFiles/Gnagyrobi. Ĉar tie aperas kripligitaj titoloj de la bildoj, kiuj laŭ via intenso estu ĝuste esperantaj, vi nur havas eblecon aperigi ilin ĉi tie per truko. Mi realigis la trukon en Juna Koro.
Ĉu vi eble uzas foliumilon sen adreslinio, tiel ke vi ne rimarkas, en kiu vikio vi agadas? --Tlustulimu (diskuto) 21:23, 10 Feb. 2013 (UTC)
Koran dankon! Vi estas sorĉisto!!?? Gnagyrobi (diskuto) 22:16, 10 Feb. 2013 (UTC)

Privata mesaĝo[redakti fonton]

Kara! mi sendis al vi privatan mesaĝon pere de vikipedia retpoŝto kaj refoje al via privata leterkesto ĉe t-online.de. Mi esperas ke vi bonvolos reagi. Sincere antaŭdankas AL @ 22:24, 16 Jan. 2013 (UTC)

Saluton, Arno. Mi ĵus respondis retpoŝte. --Tlustulimu (diskuto) 11:23, 17 Jan. 2013 (UTC)
Mi denove sendis al vi privatan mesaĝon. bonvolu akurate pritrakti ĝin. kore dankas AL @ 13:44, 10 Feb. 2013 (UTC)
Bonvolu sciigi ĉu vi ja ricevis mian mesaĝon aŭ ĉu mi turnu mian peton iu alia AL @20:58, 13 Feb. 2013 (UTC)
Saluton, Arno. Mi ricevis la mesaĝon kaj atendos ĝis la 22-a de februaro. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 09:40, 14 Feb. 2013 (UTC)
en ordo. dankon AL @ 11:38, 14 Feb. 2013 (UTC)

Maladminsitrantigo de malktivaj adminstrantoj[redakti fonton]

La 10an de februaro mi iniciatis eksadministrantigon de malaktivaj administrantoj kaj lasis sur ties uzantodiskutopaĝo mesaĝon informante ilin pri tio (vidu Vikipedio:Administrantoj/Maladministrantigo#Forigo_de_rajtoj_de_malaktivaj_administrantoj kaj Specialaĵo:Kontribuoj/ArnoLagrange je 10a de feb.). Por lojale lasi al ili plenan semajnon antaŭ ol efektivigi la anoncitan farotaĵon, peton en stivarda paĝo estu farita nur ekde la 17a. Mi tiam jam ne povos prizorgi tion. Ĉu vi bonvolos tiam transpreni la taskon, nome lasi mesaĝon en la stivarda paĝo meta:Steward_requests/Permissions#Removal_of_access petante ke de tiuj uzantoj adm-rajtoj estu forprenita ? --Arno Lagrange @ 12:38, 13 Feb. 2013 (UTC)

Saluton, Tlustulimu! Arno Lagrange skribis pri la artikolo, ĝi ne estas neutrala kaj enciklopedia? Ĉi tiu artikolo estas tradukaĵo, multe da hungaraj Wikipediistoj kaj multe da hungaraj esperantistoj tralegis ĝin kaj kontrolis, neniu diris ĉi tiun opinion! Kiu estas via opinio? Gnagyrobi (diskuto) 15:03, 13 Feb. 2013 (UTC)

Saluton Gnagyrobi, kvankam mi ne estas Tlustulimu, eble vin interesas ankaŭ mia opinio (alie bonvolu ignori ĝin): Mi konsentas kun ArnoLagrange. Mi nun iom tralegetis la artikolon kaj mi vidas frazojn kiel "La lingvo, dankeble al la movado, transvivivis sukcese ĉiujn atakojn. En la vivo de la homaro multaj utilaj aferoj fariĝis ĝenerale akceptitaj nur longe post sia naskiĝo. Kiel jam menciite la mondlingva pozicio de iu lingvo dependas antaŭ ĉio de la potenco staranta malantaŭ ĝi ..." kaj sekci-titolojn kiel "tragike forpasintaj esperantistoj". Tiaj esprimoj konvenas al persona eseo, sed ne al enciklopedio - la plejparto de la enkonduko bezonus fonton esprimantan, kiu asertis tiujn aferojn (sed al mi multo ĉiuokaze ŝajnas malhavebla ripeto de la entuta historio de Esperanto), kaj certe ne estas nia tasko nomi aferojn "tragikaj". Jen nur kelkaj ekzemploj. darkweasel94 (diskuto) 15:34, 13 Feb. 2013 (UTC)

Saluton! Kiu rajtas forigi la "ŝablonon:Malneutraleco", mi nuligis la malneŭtralecon - laŭ mia aserto? --Gnagyrobi (diskuto) 09:18, 24 Feb. 2013 (UTC)

Saluton, Gnagyrobi. Mi ĵus forigis la ŝablonon {{Malneutraleco}} el la artikolo. Krome mi malaperigis troan spacon super la enkonduka teksto. --Tlustulimu (diskuto) 12:08, 24 Feb. 2013 (UTC)

Kara Tlustulimu. Mi aldonis kategorion Kategorio:Kvartaloj de Japanio al Vikipedio:Ŝablonoj/Geografiaĵoj en la formo [[Kategorio:Kvartaloj de Japanio|*]], ĉar ĝi jam estis en tiu kategorio kaj miksiĝas kun kvartaloj. Mi konsentas forigi la ligilon al la kategorio, sed vi tion ne faris. Mi opinias, ke estas pli bone forigi la artikolon Vikipedio:Ŝablonoj/Geografiaĵoj el Kategorio:Kvartaloj de Japanio aŭ revenigi mian ligilon. Anticipe dankon. -- NoKo (diskuto) 10:17, 2 Mar. 2013 (UTC)

Saluton, NoKo. Mi ĵus vidis en la fontokodo de Ŝablono:Japana kvartalo, ke tie Kategorio:Kvartaloj de Japanio staris ekster la kombino el <noinclude> kaj <noinclude> resp. <includeonly> kaj </includeonly>. Tial ĝi ankaŭ aperis en ĉiuj nomspacoj. Mi ĵus korektis tion per iomete truka kodigo. Nun mi devos aranĝi la saman trukon en aliaj ŝablonoj, kiuj troviĝas en Vikipedio:Ŝablonoj/Geografiaĵoj, ĉar la kategorioj ne koncernas la helpopaĝon, sed aperu nur en la artikoloj. --Tlustulimu (diskuto) 12:51, 2 Mar. 2013 (UTC)

Bonvenigo[redakti fonton]

Dankon pro la (re)bonvenigo Tlustulimu! Ĉu vi ricevis mian privatan leteron antaŭ du tagoj? Mi devos denove lerni multe. Ekzemple kiel nomiĝas la ŝablono por subskribi kontribuon? Mi ne sukcesas retrovi ĝin :-( PaulP

Ĉefpaĝo[redakti fonton]

Saluton René. En la ĉefpaĝo, fine de ĉapitro "aktualaĵoj", aperas la linio "Arkivoj por januaro • decembro • novembro • oktobro". Klare ke jam devus temi pri "Artivoj por marto • februaro • januaro..." ktp. Mi multfoje ŝanĝis tion ĉefpaĝe, se mi vidis ke komenciĝis nova monato kaj ankoraŭ neniu alia faris tiun aktualigon - sed nun mi ne plu trovas la koncernan subŝablonon. Ĉu vi rearanĝis ion tie, kadre de via aldono de kestaj ombretoj okaze de la 175 000-a artikolo? Aŭ ĉu mi simple tro haste rigardis (mi rapide volis ion fareti komputile, sed la infanoj jam premas ke komenciĝu la semajnfina programo, do mi ne havas trankvilon nun)??? ThomasPusch (diskuto) 09:02, 3 Mar. 2013 (UTC)

Saluton, Thomas. Mi ĵus ŝanĝis la kodon por la piedlinio de la ĉapitro "aktualaĵo", tiel ke en la fontokodo de la ĉefpaĝo aperas la jena kodo:
|piedlinio=[[Vikipedio:Aktualaĵoj|Arkivoj por]] [[marto de 2013|marto]] • [[februaro de 2013|februaro]] •  [[januaro de 2013|januaro]] • [[decembro de 2012|decembro]]
Mi ne scias, ĉu mi eble "inventu" kodon, kiu aŭtomate povas aranĝi la ligilojn. Se jes, mi devus unue cerbumi pri tio. --Tlustulimu (diskuto) 09:30, 3 Mar. 2013 (UTC)
Mi ĵus kreis kodon. Ĉu vi povas enmeti ĉi tion?
[[Vikipedio:Aktualaĵoj|Arkivoj por]] [[{{MonatRel}} de {{MonatRel/jaro}}|{{MonatRel}}]] • [[{{MonatRel|-1}} de {{MonatRel/jaro|-1}}|{{MonatRel|-1}}]] • [[{{MonatRel|-2}} de {{MonatRel/jaro|-2}}|{{MonatRel|-2}}]] • [[{{MonatRel|-3}} de {{MonatRel/jaro|-3}}|{{MonatRel|-3}}]]
La rezulto estas "Arkivoj por aprilomartofebruarojanuaro". Andrew Woods (diskuto) 17:55, 6 Maj. 2013 (UTC)
✔ Farite Dankon pro la bona ideo de aŭtomata ŝanĝo. --Tlustulimu (diskuto) 18:03, 6 Maj. 2013 (UTC)

Username change request[redakti fonton]

Hi!

I didn't find any page dedicated for burocrat requests on Esperanto Wikipedia, so I'm writing directly to you.

I want my current username to be renamed to "Sanyi4", so that I can attach it to my global account. The target name already exists, but it also belongs to me. -- Confirmation: [1].

Furthermore, my username is being renamed on many wikis, and it would be nice if the current "Sanyi4" be renamed to "Sanyi4 (usurped)" on every wiki.

So, please, do the following renames:

Thanks. -- Kontos (diskuto) 16:55, 3 Mar. 2013 (UTC)

✔ Farite done --Tlustulimu (diskuto) 17:13, 3 Mar. 2013 (UTC)

Thank you! But you don't have to block "Kontos". I wanted it to be freely used! -- Sanyi4 (diskuto) 17:28, 3 Mar. 2013 (UTC)

According to the page Vikipedio:Burokratoj, item 5, I have to make it so. --Tlustulimu (diskuto) 17:38, 3 Mar. 2013 (UTC)
OK. But on this page: [2], eowiki account is listed as newly created (I don't see why is that better). Was it created automatically as it was blocked? Or it's not really created, but it just appears on the list because it's blocked from creating? -- Sanyi4 (diskuto) 18:06, 3 Mar. 2013 (UTC)

Intervikioj kaj Vikidatumoj[redakti fonton]

Kara Tlustulimu, miaj forigoj de intervikiaj ligiloj koncernas nur artikolojn, kiujn mi aliflanke iom redaktas. Mi nur profitas la okazon por forigi kelkfoje nur du-tri, kelkfoje ĉiujn restantajn intervikiajn ligilojn. Mi ankaŭ konstatis, ke tiuj restantaj intervikiaj ligiloj fojfoje ĝenas la bonan funkciadon kaj disvastigon de la nova intervikia sistemo. --Dominik (diskuto) 12:37, 12 Mar. 2013 (UTC)

Informkesto ponto[redakti fonton]

Saluton, mi refaris tiun ŝablonon por aldoni parametrojn por aŭtomataj mapoj. Ŝajnis al mi pli facile uzi la ŝablonojn por krei unuopajn liniojn, ĉar tiel mi povis simple reuzi vian kodon de Ŝablono:Informkesto franca komunumo. Mutichou (diskuto) 13:16, 12 Mar. 2013 (UTC)

Vi povas reverki la ŝablonon, se vi opinias tion pli bona. Mi scias, ke miaj ŝanĝoj igas la artikolojn fuŝaj, sed mi planis ŝanĝi ilin, ĉar apenaŭ deko da paĝoj uzas la informkeston. Mutichou (diskuto) 13:40, 12 Mar. 2013 (UTC)

Ĉu ni forbaru OctraBot?[redakti fonton]

Saluton, mi vidis, ke vi reviziis (aprobis) kelkajn el la ŝanĝoj de OctraBot, sed, kiel mi skribis en la administrejo, ĝi povas kreis reviziindaĵojn pli rapide ol ni povas aprobi. Ĉu ni donu al ĝi reviziant-statuson, aŭ ĉu ni forbaru ĝin? Amike, Umbert' (diskuto) 14:01, 16 Mar. 2013 (UTC)

Saluton, Umbert'. Mi pensas, ke via dono de la statuso de revizianto estas bona, car la roboto ne faras fuŝon. --Tlustulimu (diskuto) 14:44, 16 Mar. 2013 (UTC)
Bone, cetere ŝajne ĝi nun ĉesis labori. Pretere, vi kiel burokrato ja povus doni al ĝi la statuson de roboto. – Umbert' (diskuto) 15:03, 16 Mar. 2013 (UTC)
✔ Farite Mi jam donis la statuson antaŭ kelkaj minutoj. --Tlustulimu (diskuto) 15:05, 16 Mar. 2013 (UTC)

Mi pardonpetas: mi ekis la taskon kunigi ambaŭ artikolojn antaŭ vidi vian averton. Ĉu mi finos aŭ lasos la taskon al vi?--kani (diskuto) 18:10, 17 Mar. 2013 (UTC)

Saluton, Kani. Vi povos daŭrigi post mia aldono de informkesto. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 18:12, 17 Mar. 2013 (UTC)
En ordo. Fakte mankis nur aldono de kultura informo kaj konverto en alidirektilo. Ĝis.--kani (diskuto) 18:36, 17 Mar. 2013 (UTC)

Editor @ ar.wiki[redakti fonton]

Hello Tlustulimu. I would like to inform you that I have granted you editor flag at the Arabic Wikipedia, all your edits there will be automatically marked as patrolled. Best regards.--Avocato (talk) 16:30, 19 Mar. 2013 (UTC)

Fakte mi ŝatis nek absenteismo nek absentismo, eĉ se tio aperas en tiu vortaro. Plej bone eble estus malasiduismo, kiu ja estas esperanta vorto. Kiel teknika termino eblas esperantigi internacian vorton, sed kiu el ambaŭ ekzistintaj formoj? Krome la aŭtoro ne estas anonimulo, sed ‎Wollfgang Bohr kiu ne ensalutis, sed krome ankoraŭ ne plenigis sian salutpaĝon. Li iomete fuŝas ĝenerale kaj mi klopodas iom rearanĝi, sed... Ekzemple li ĵus enmetis Akcepto kaj Akcepti kiel du artikoloj ligitaj al samaj alilingvaj artikoloj. Kion mi faru? Kion vi proponas? Mi akceptos akcepton ;-) --kani (diskuto) 12:31, 23 Mar. 2013 (UTC)

Kurtvosta pito‎ kaj Bluflugila pito‎[redakti fonton]

Dankon! Bv. ripari! Kore salutas vin --Albrecht (diskuto) 13:33, 28 Mar. 2013 (UTC)

http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Systema_Naturae&curid=280371&diff=5108689&oldid=5092664

Kial Vi skribis interlingva ligilo (malgraŭ estas Vikidatumoj) kaj kial Vi anstataŭigis el al Kategorio:Biologio? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:16, 23 Mar. 2013 (UTC)

Kara, Estas io kion mi ne komprenas. Mi nur intencis korekti du tajperarojn en la teksto. Efektive devas esti kategorio:Biologia literatuo. Mi vere ne komprenas kion okazis, eble distriĝemo miaparte. Bonvolu senkulpigi min por miaj senintence faritaj eraroj. --Forstbirdo (diskuto) 09:30, 24 Mar. 2013 (UTC)

Taksodio[redakti fonton]

Saluton, Forstbirdo. Mi vidis, ke vi aranĝis la intervikiojn de Taksodio laŭ la malnova sistemo. Sed ekde kelkaj tagoj eblas uzi la novan sistemon per VP:VD. La ligiloj de la artikolo nun troviĝas sur la paĝo d:Q147392, ĉar iu aranĝis tion. Mi rekomendas estonte uzi la novan manieron, ĉar tiam necesas aldono nur ĉe Vikidatumoj. Do, ne plu en ĉiu unuopa lingva versio. Se vi ankoraŭ havas demandon, demandu min aŭ sur la diskutopaĝo de la helpopaĝo. --Tlustulimu (diskuto) 15:28, 28 Mar. 2013 (UTC)

Kara Tlustulimu, Fakte me nenion (aktive) faris por la intervikioj de la artikolo "Taksodio". Mi nur ŝanĝis ion en la teksto mem. Do mi ne komprenas kion okazas (bonvolu vidi ankaŭ ĉi supre por "Systema Naturae"). Kontraŭe, mi scias bone uzi Wikidatumojn kiam mi kreas novan artikolon (mi pensas). Korajn salutojn. --Forstbirdo (diskuto) 15:50, 28 Mar. 2013 (UTC)

Vikipedia diskuto:Vikidatumoj[redakti fonton]

Io por specialisto, kiel vi? PaulP@diskkont 08:40, 29 Mar. 2013 (UTC)

Amfiktiono kaj ŝablonoj[redakti fonton]

Saluton, Tlustulimu, kaj dankon pro via atentigo kaj konsilo. Tamen, mi ne celas enmeti tiun genealogian arbon en ĉiu ligita artikolo, ĉar tio eble estus troa informo por roluloj kies aparteno al tiu dinastio ne estas grava fakto en ilia vivrakonto. Male, mi konsideras ĝin oportuna por reĝoj, ĉar iliaj travivaĵoj, reĝado, ktp. ja dependas multfoje je kiuj estis iliaj familianoj. Mi kutime aldonas al baza skizo kun la reĝoj de ĉiu regno (Ateno, ĉifoje) la plej proksimajn familianojn de la rolulo de la artikolo. Do, la enhavo de ĉiu arbo varias depende de la rolulo pritraktita, kvankam ili baziĝas sur la sama skizo. Ekz. en la artikolo Amfiktiono mi enmetis ligilojn al siaj nepoj, kiuj eble estas interesaj por tiu artikolo, sed tute ne por tiu, pri alia reĝo de Ateno. Jen pro kio mi ne kreis ŝablonon, ĉar tre eble tiu arbo nur utilos al malmultaj artikoloj, kaj ĝia verkado ne estas tre laboriga, ĉar mi uzas kreitan arbojn por tion fari. Iel ajn, tio temas nur pri mia vidpunkto, kaj mi pretas ŝanĝi mian agadmanieron, se oni konsideran tion oportuna. Amike, --Fimako (diskuto) 18:41, 5 Apr. 2013 (UTC)

Mi havas la version de 1974. Verŝajne kapvortoj estas samaj kiel en via, sed certe ne la paĝindikoj.... PaulP@diskkont 16:31, 10 Apr. 2013 (UTC)

Ĉar Wollfgang Bohr‎ (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) aldonis la jaron 1990, mi povos uzi mian eldonon por la aldonoj de la parametroj kaj eventualaj korektoj. Sed kiel ni instruu la uzadon de la ŝablono {{IKEV}} al s-ro Bohr? --Tlustulimu (diskuto) 16:34, 10 Apr. 2013 (UTC)
Eventuale vi povus forigi la parametron paĝo el la ŝablono. La numero kaj la kapvorto ja sufiĉas por precize indiki la lokon, sendepende de la paĝo. Tiam vi ne estus la sola por kontroli la referencojn. PaulP@diskkont 16:49, 10 Apr. 2013 (UTC)
Tio dependas de la eldono el 1974. Kiom da paĝoj havas la parto pri la difinoj? En la eldono el 1990 estas 398 paĝoj kun 2812 kapvortoj. --Tlustulimu (diskuto) 18:05, 10 Apr. 2013 (UTC)
2812 kapvortoj en 346 paĝoj. PaulP@diskkont 19:03, 10 Apr. 2013 (UTC)

Epichloë[redakti fonton]

Saluton Tlustulimu, en Epichloë mi klopodas uzi citaĵon de libro. Por aŭtoro mi volus skribi WHITE kaj al (sen komo) kaj mi ne volus vidi COI:doi. id. ISBN isbn. OCLC oclc Ĉu vi scias kiel fari ? Antaŭdankon. --pino (diskuto) 16:03, 12 Apr. 2013 (UTC)

Saluton, Pino. Se vi ne difinas COI, ISBN aŭ OCLC, ili ne devus aperi. Mi esperas, ke la lastaj ŝanĝoj de la ŝablonoj ne faris ilin neuzeblaj. Mi ja lastatempe okupiĝas pri Lua-moduloj kaj ties ekuzado en informkestoj kaj parte necitadaj ŝablonoj. Krome mi sufiĉe ofte okupiĝas pri la nova maniero meti intervikiojn per Vikidatumoj. --Tlustulimu (diskuto) 16:10, 12 Apr. 2013 (UTC)
(+) Ŝajne iu ŝanĝis {{Citaĵo el libro}} tiel ke nun multaj parametroj estas devigaj. Tial mi ŝanĝis al {{Citlibro}}. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 16:17, 12 Apr. 2013 (UTC)
Bone, dankon. Bonan kuraĝon kun Lua! --pino (diskuto) 16:21, 12 Apr. 2013 (UTC)

Walber/provejo[redakti fonton]

Vi estas pli rapida ol vento :-) Dankon pro viaj rimarkoj kaj via helpo. Mi ĉiutage iomete lernas.

Saluton Tlustulimu! kaj dankon pro via interesiĝo pri artikolo RER de Francilio A - momente mi ne intencas aldoni ion al tiu ĉi artikolo, kies 'gepatra artikolo' estas RER de Francilio, kiu klarigas kio estas "RER" kaj montras ties diversajn liniojn. Mi ĵus aldonis bildon de trajno MI 09, ĉar mi hazarde trafis tian pli modernan trajnon por iri de La Défense al Saint-Germain-en-Laye. --Dominik (diskuto) 14:15, 16 Apr. 2013 (UTC)

Re: majuskligo[redakti fonton]

Saluton, Tlustulimu! Vi havas novajn mesaĝojn je Diskutpaĝo de JorisvS.
Vi povas forigi ĉi tiun informon iam ajn  forigante la ŝablonon {{Respondo}}.

Informkesto insulo[redakti fonton]

Saluton. Vi metis ŝablonon "redaktata" al la informkesto insulo en aprilo 2012, kaj faris lastan redakton en februaro 2013. Mi supozas ke vi simple forgesis forpreni la ŝablonon "redaktata". Bonvolu vidi, ĉu vi kontentas pri via laboro tie, laŭ via takso forprenu la ŝablonon aŭ - se ne - prefere aldonu datumojn ke estas vi, kiu redaktas ĝin, kaj kiom longe vi bezonos por redakto... Kore, ThomasPusch (diskuto) 08:47, 22 Apr. 2013 (UTC)

Saluton, Thomas. Mi ĵus forigis {{redaktas}} el {{informkesto insulo}}. --Tlustulimu (diskuto) 13:22, 22 Apr. 2013 (UTC)

Saluton Tlustulimu! Antaŭ ol mi faris korektojn al {{Informkesto politikisto}}, estis parazitaj intervikioj en "Dokumentado" kaj aliflanke estis malgranda Vikidatumo kun nur du lingvoj (eo kaj hsb). Mi malplenigis la malgrandan vikidatumon, kaj inkluzivigis eo kaj hsb al la jam ekzistanta granda vikidatumo (d:Q5830052) kiun jam uzis ĉiuj aliaj lingvoj krom la 2 supremenciitaj. Mi kompreneble ankaŭ forigis la parazitajn intervikiojn kiuj troviĝis en dokumentado. --Dominik (diskuto) 13:04, 29 Apr. 2013 (UTC)

Saluton Tlustulimo! Koncerne artikolon Nadeĵda Pavlova vi estis pli rapida ol mi por ŝanĝi interligilon en Vikidatumoj! --Dominik (diskuto) 08:28, 3 Maj. 2013 (UTC)